1 Cetere, fratoj, ni sciigas al vi la gracon de Dio, kiu estas donacita en la eklezioj Makedonaj;

2 nome, en grava provo per suferado, la abundo de ilia ĝojo kaj ilia profunda malriĉeco abundis al la riĉo de ilia malavareco.

3 Ĉar mi konstatas, ke laŭ sia povo-jes, kaj super sia povo-ili donis memvole,

4 petegante nin per multe da petado fari tiun komplezon kaj la komunan helpservadon al la sanktuloj;

5 kaj ne kiel ni esperis, sed unue ili sin dediĉis al la Sinjoro, kaj al ni per la volo de Dio.

6 Tiel, ke ni instigis Titon, ke kiel li antaŭe komencis, tiel same li perfektigu en vi ĉi tiun pluan gracon.

7 Sed kiel al vi ĉio abundas:fido kaj parolo kaj scio kaj fervoro kaj via amo al ni, tiel abundu al vi ankaŭ ĉi tiu graco.

8 Mi parolas ne ordonante, sed provante per la fervoro de aliaj la sincerecon de via amo ankaŭ.

9 Ĉar vi scias la gracon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke kvankam li estis riĉa, tamen pro vi li fariĝis malriĉa, por ke vi per lia malriĉeco fariĝu riĉaj.

10 Kaj en tio mi donas mian opinion; ĉar ĉi tio utilas por vi, kiuj unuaj komencis, antaŭ unu jaro, ne nur fari, sed ankaŭ voli.

11 Sed nun kompletigu la faradon ankaŭ; tiel ke, kiel estis la volonteco voli, tiel ankaŭ estu la plenumo el via havo.

12 Ĉar kie ekzistas la volonteco, ĝi estos akceptita laŭ la havo, ne laŭ la nehavo.

13 Ĉar mi diras tion, ne por ke aliaj estu faciligataj kaj vi premataj,

14 sed laŭ egaleco:via abundo nuntempe fariĝu por ilia manko, por ke ilia abundo fariĝu por via manko, por ke estu egaleco;

15 kiel estas skribite:Tiu, kiu kolektis pli, ne havis superflue, kaj tiu, kiu kolektis malpli, ne havis mankon.

16 Sed danko estu al Dio, kiu metas en la koron de Tito la saman zorgon pri vi.

17 Ĉar li ja akceptis la instigon; sed estante mem tre fervora, li ekiris al vi memvole.

18 Kaj ni sendis kune kun li la fraton, kies laŭdo en la evangelio disvastiĝas tra ĉiuj eklezioj;

19 kaj krom tio, li ankaŭ estis elektita de la eklezioj, por vojaĝadi kune kun ni rilate al ĉi tiu graco, kiun ni administradas al la gloro de la Sinjoro, kaj por elmontri nian volontecon,

20 evitante tion, ke iu riproĉus nin rilate al ĉi tiu monhelpo, kiun ni administras;

21 ĉar ni celas aferojn konvenajn ne nur antaŭ la Sinjoro, sed ankaŭ antaŭ homoj.

22 Kaj ni sendis kune kun ili nian fraton, kiun ni ofte pruvis fervora en multaj aferoj, sed nun multe pli fervora pro la granda fido, kiun li havas al vi.

23 Se iu demandas pri Tito, li estas mia kunulo kaj mia kunlaboranto rilate al vi; se pri niaj fratoj, ili estas apostoloj de eklezioj, la gloro de Kristo.

24 Vi do elmontru al ili antaŭ la eklezioj la pruvon de via amo kaj de nia fanfaronado pro vi.

1 弟兄们, 我现在把 神赐给马其顿众教会的恩典告诉你们:

2 他们在患难中受到极大的考验的时候, 他们满溢的喜乐和极度的贫乏, 汇流出丰厚的慷慨来。

3 我可以作证, 他们是按着能力, 并且是超过了能力,

4 自动地再三恳求我们, 准许他们在供应圣徒的事上有分。

5 他们超过了我们所期望的, 照着 神的旨意, 先把自己献给主, 然后献给我们。

6 因此, 我们勉励提多, 既然开始了这慈善的事, 就应当在你们那里把这事办好。

7 你们在一切事上, 就如信心、口才、知识、热情和爱我们的心, 既然都是富足的, 那么, 在这慈善的事上, 也要显出你们是富足的。

8 我这样说, 不是吩咐你们, 而是借着别人的热心来考验你们的爱心是否真实。

9 你们是知道我们的主耶稣基督的恩典的: 他本来富足, 却为你们成了贫穷, 要使你们因他的贫穷成为富足。

10 我在这里表示我的意见, 这对你们是有益的: 你们不仅一年前就在办这事, 而且早就想这样作了,

11 现在就应当把这事办好; 这样, 你们既然有愿意作的心, 因着你们尽了自己所能的, 就可以完成。

12 因为人要是有愿意作的心, 按照他所有的, 必蒙悦纳, 不是按照他所没有的。

13 这不是要别人轻省, 你们受累, 而是要大家都均等。

14 现在你们富裕, 就要补助他们的缺乏, 到了他们富裕的时候, 也可以补助你们的缺乏, 这样就均等了;

15 正如经上所记: "多的, 没有剩余, 少的, 也不缺乏。"

16 感谢 神, 他把我对你们那样的热情, 放在提多的心里。

17 提多一方面接受了劝勉, 但他自己更加热心, 自愿到你们那里去。

18 我们还派了一位弟兄和他同去, (这人在福音的事工上, 得到了众教会的称赞。

19 不但这样, 众教会更选派了他作我们的旅伴。我们办理这慈善的事, 是为了主的荣耀, 也是为了我们的心愿。)

20 免得有人因为我们经管的捐款太多, 就毁谤我们。

21 因为我们努力去作的, 不仅是主认为是美的事, 也是众人认为是美的事。

22 我们还派了另一位弟兄与他们同去; 我们在许多的事上多次考验过他, 知道他很热心; 现在他对你们大有信心, 就更加热心了。

23 至于提多, 他是我的同伴, 为你们的缘故作了我的同工; 还有我们那两位弟兄, 他们是众教会所派的, 是基督的荣耀。

24 所以, 你们要在众教会面前, 向他们证明你们的爱心和我们所夸耀你们的。