1 Kiele senbriliĝis la oro, ŝanĝiĝis la bonega metalo! La ŝtonoj de la sanktejo kuŝas disĵetitaj en la komenco de ĉiuj stratoj!
2 La karaj filoj de Cion, havantaj la valoron de plej pura oro, Kiele ili similiĝis al argilaj potoj, faritaĵo de potisto!
3 Eĉ ŝakaloj donas siajn mamojn kaj nutras siajn idojn; Sed la filino de mia popolo fariĝis kruela, kiel strutoj en la dezerto.
4 La lango de suĉinfano algluiĝis al ĝia palato pro soifo; Infanoj petas panon, sed neniu donas al ili.
5 Kiuj antaŭe manĝadis frandaĵojn, tiuj senfortiĝas nun pro malsato sur la stratoj; Kiuj estis edukitaj sur purpuro, tiuj ruliĝas nun sur sterko.
6 La pekoj de la filino de mia popolo estas pli grandaj, ol la pekoj de Sodom, Kiu estis renversita momente, kaj manoj ĝin ne turmentis.
7 Ŝiaj princoj estis pli puraj ol neĝo, pli klaraj ol lakto; Ilia vizaĝo estis pli ruĝa ol koraloj, ili aspektis kiel safiro;
8 Nun ilia vizaĝo estas pli nigra ol karbo; oni ne rekonas ilin sur la stratoj; Ilia haŭto alpendiĝis al iliaj ostoj, velksekiĝis kiel ligno.
9 Pli bone estis al tiuj, kiuj mortis de glavo, ol al tiuj, kiuj mortas de malsato, Kiuj senfortiĝas kaj pereas pro manko de produktaĵoj de kampo.
10 La manoj de kompatemaj virinoj kuiris iliajn infanojn; Kaj ĉi tiuj fariĝis ilia manĝaĵo en la mizerego de la filino de mia popolo.
11 La Eternulo plene elĉerpis Sian koleron, Li elverŝis la flamon de Sia indigno; Li ekbruligis en Cion fajron, kiu ekstermis ĝiajn fundamentojn.
12 Ne kredis la reĝoj de la tero, nek ĉiuj loĝantoj de la mondo, Ke malamiko kaj kontraŭulo eniros en la pordegojn de Jerusalem.
13 Tio fariĝis pro la pekoj de ĝiaj profetoj, pro la malbonagoj de ĝiaj pastroj, Kiuj verŝadis en ĝi sangon de virtuloj.
14 Kiel blinduloj ili vagadis sur la stratoj, Malpurigis sin per sango tiel, ke oni ne povis tuŝi iliajn vestojn.
15 Oni kriis al ili:For, malpuruloj! for, for, ne altuŝiĝu! Kiam ili foriĝadis kaj vagadis, oni diradis inter la nacioj:Ili ne plu loĝos tie.
16 La vizaĝo de la Eternulo ilin disĵetis, kaj jam ne volas rigardi ilin; Pastrojn ili ne respektis, plejaĝulojn ili ne kompatis.
17 Ankoraŭ laciĝadis niaj okuloj, atendante senvaloran helpon; Streĉe ni atendis nacion, kiu ne povas helpi.
18 Ili glitigis niajn paŝojn, ke ni ne povu iri sur niaj stratoj. Alproksimiĝis nia fino; pleniĝis nia tempo, ĉar venis nia fino.
19 Pli rapidaj ol agloj de la ĉielo estis niaj persekutantoj; Sur la montoj ili postkuris nin, en la dezerto ili faris embuskojn kontraŭ ni.
20 La spiro de nia vivo, la sanktoleito de la Eternulo, kaptiĝis en iliajn kavojn, Pri kiu ni diris:Sub lia ombro ni vivos inter la nacioj.
21 Ĝoju kaj estu gaja, ho filino de Edom, kiu loĝas en la lando Uc; Ankaŭ al vi venos la kaliko, vi ebriiĝos kaj nudiĝos.
22 Finiĝis viaj malbonagoj, ho filino de Cion; Li vin ne plu forkondukigos; Sed viajn malbonagojn, ho filino de Edom, Li punos, Li malkovros viajn pekojn.
1 黄金怎么竟然失去光泽, 纯金怎么竟然变色?圣殿的石头都被拋弃在各街头上。
2 锡安尊贵的众民, 本来和精金一样贵重; 现在怎么竟被看为瓦器, 好像陶匠手中所作的呢?
3 野狗尚且用乳房哺养它们的幼儿; 但我的众民变得多么残忍, 像旷野的鸵鸟一样。
4 婴儿的舌头因干渴而紧贴上膛; 孩童求饼, 却没有人分给他们。
5 那些从前吃美食的, 现今都在街上孤单凄凉; 那些从前在豪奢生活中长大的, 现今却在垃圾堆中打滚。
6 我众民("我众民"原文作"我子民的女子")的罪孽比所多玛的罪恶更大; 所多玛在转眼之间倾覆了, 尽管无人攻击它。
7 锡安的贵族素来比雪更明亮, 比奶更洁白; 他们的身体比红宝石更红润, 他们的样貌像蓝宝石一样美丽。
8 现在他们的面貌比煤炭还黑, 在街上再没有人认得他们; 他们皮包骨头, 枯瘦如柴。
9 那些死于刀下的比饿死的还好; 饿死的因缺乏田间的出产, 就日渐消瘦而死亡。
10 慈心的妇人亲手烹煮自己所生的孩子; 在我众民("我众民"原文作"我子民的女子")遭毁灭的时候, 孩子竟成了母亲的食物。
11 耶和华大发震怒, 倾倒他的烈怒; 他在锡安放火, 吞灭了锡安的根基。
12 地上的君王, 以及世上所有的居民都不相信, 会有任何敌人攻进耶路撒冷的城门。
13 因为锡安先知的罪恶, 和祭司的罪孽, 就是他们在城中流了义人的血,
14 所以, 他们像瞎子在街上流荡, 他们被血玷污, 没有人可以触摸他们的衣服。
15 有人向他们喊叫: "走开! 你们不洁的人; 走开! 走开! 不要触摸我。"他们到处逃亡飘流的时候, 列国的人就说: "他们再不能在这里寄居。"
16 耶和华亲临分散他们, 不再看顾他们; 人不再尊重祭司, 也不厚待长老。
17 我们徒然等待帮助, 等到双目失去视力; 我们在瞭望台上期望一个不能拯救我们的国家来临。
18 敌人追踪我们, 使我们不敢在自己的街道上行走。我们的结局近了, 我们的日子满了; 我们的结局已经到了。
19 追赶我们的比空中的鹰还快; 他们在山上追赶我们, 在旷野埋伏攻击我们。
20 耶和华所膏立的, 我们鼻孔的气息, 在他们的陷坑中被捉住; 我们论到他曾说: "我们要在他的荫庇之下, 在列国中存活。"
21 以东人哪, 乌斯地的居民哪, 欢喜快乐吧! 这杯也要传到你那里, 你必喝醉以致赤身露体。
22 锡安的居民("居民"原文作"女子")哪! 你的刑罚已经受够了, 耶和华必不再使你流亡; 以东的居民哪! 他必惩罚你的罪孽, 揭露你的罪恶。