1 Tio estis en la tempo de Aĥaŝveroŝ, de tiu Aĥaŝveroŝ, kiu reĝis de Hindujo ĝis Etiopujo, super cent dudek sep landoj.

2 En tiu tempo, kiam la reĝo Aĥaŝveroŝ sidis sur sia reĝa trono en la kastelurbo Ŝuŝan,

3 en la tria jaro de lia reĝado, li faris festenon por ĉiuj siaj princoj kaj siaj servantoj, por la potenculoj de Persujo kaj Medujo, por la landestroj kaj regionestroj, kiuj estis ĉe li,

4 montrante la grandan riĉecon de sia regno kaj la majestan belecon de sia grandeco, dum multe da tagoj, dum cent okdek tagoj.

5 Kiam finiĝis tiuj tagoj, la reĝo faris por la tuta popolo, kiu troviĝis en la kastelurbo Ŝuŝan, de la grandaj ĝis la malgrandaj, festenon septagan sur la ĝardena korto de la reĝa palaco.

6 Blankaj, ruĝaj, kaj bluaj ŝtofoj, fiksitaj per bisinaj kaj purpuraj ŝnuroj, pendis sur arĝentaj ringoj kaj marmoraj kolonoj. Oraj kaj arĝentaj benkoj staris sur podio el verda, blanka, flava, kaj nigra marmoro.

7 La trinkaĵon oni donadis en oraj vazoj kaj en vazoj ne similaj unuj al la aliaj; kaj da reĝa vino estis multe, kiel decis al la reĝo.

8 La trinkado estis en ordo, neniu devigis; ĉar tiel la reĝo ordonis al ĉiuj administrantoj de sia domo, ke oni agu laŭ la volo de ĉiu.

9 Ankaŭ la reĝino Vaŝti faris festenon por la virinoj de la reĝa domo de la reĝo Aĥaŝveroŝ.

10 En la sepa tago, kiam la koro de la reĝo gajiĝis de vino, li diris al Mehuman, Bizta, Ĥarbona, Bigta, Abagta, Zetar, kaj Karkas, la sep eŭnukoj, kiuj servadis antaŭ la reĝo Aĥaŝveroŝ,

11 ke ili alkonduku la reĝinon Vaŝti al la reĝo en la reĝina krono, por montri al la popoloj kaj al la princoj ŝian belecon; ĉar ŝi estis bela.

12 Sed la reĝino Vaŝti ne volis veni laŭ la ordono, kiun la reĝo donis per la eŭnukoj. Tiam la reĝo forte ekkoleris, kaj lia furiozo brulis en li.

13 Kaj la reĝo diris al la saĝuloj kompetentaj pri la cirkonstancoj (ĉar la aferoj de la reĝo estis ordinare farataj post konsiliĝo kun ĉiuj konantoj de leĝo kaj juro;

14 kaj la plej proksimaj al li estis:Karŝena, Ŝetar, Admata, Tarŝiŝ, Meres, Marsena, kaj Memuĥan, la sep princoj Persaj kaj Medaj, kiuj havis la rajton rigardi la vizaĝon de la reĝo kaj okupis la unuan lokon en la regno):

15 Kiel oni laŭ la leĝo devas agi kun la reĝino Vaŝti pro tio, ke ŝi ne plenumis la ordonon de la reĝo Aĥaŝveroŝ, donitan per la eŭnukoj?

16 Tiam diris Memuĥan antaŭ la reĝo kaj la princoj:La reĝino Vaŝti estas kulpa, ne sole kontraŭ la reĝo, sed kontraŭ ĉiuj princoj, kaj kontraŭ ĉiuj popoloj, kiuj troviĝas en ĉiuj landoj de la reĝo Aĥaŝveroŝ;

17 ĉar la ago de la reĝino fariĝos konata al ĉiuj virinoj tiel, ke ili malrespektos siajn edzojn, dirante:La reĝo Aĥaŝveroŝ ordonis venigi al li la reĝinon Vaŝti, kaj ŝi ne iris.

18 Nun la Persaj kaj Medaj princedzinoj, kiuj aŭdis pri la ago de la reĝino, parolos tiel same al ĉiuj princoj de la reĝo; kaj estos sufiĉe da malhonoro kaj da ĉagreno.

19 Se al la reĝo plaĉas, oni elirigu ordonon de la reĝo, kaj oni enskribu ĝin kiel nemalobeeblan leĝon de Persujo kaj Medujo, ke la reĝino Vaŝti ne venu plu antaŭ la reĝon Aĥaŝveroŝ; kaj ŝian reĝinecon la reĝo transdonu al alia virino, kiu estas pli bona ol ŝi.

20 Kiam la ordono, kiun la reĝo faris, estos aŭdita en lia tuta regno, kiel ajn granda ĝi estas, tiam ĉiuj virinoj respektos siajn edzojn, de la grandaj ĝis la malgrandaj.

21 La parolo plaĉis al la reĝo kaj al la princoj, kaj la reĝo agis konforme al la parolo de Memuĥan.

22 Kaj li sendis leterojn en ĉiujn landojn de la reĝo, en ĉiun landon laŭ ĝia skribmaniero kaj al ĉiu popolo en ĝia lingvo, ke ĉiu viro estu ĉefo en sia domo kaj postulu paroladon en la lingvo de lia popolo.

1 亚哈随鲁在位的时候, 他统治从印度到古实共一百二十七省。

2 他在书珊城登了国位。

3 他执政第三年, 曾为众领袖和臣仆摆设筵席; 波斯和玛代的权贵, 以及各省的贵族和领袖都在他面前。

4 他把自己尊荣之国的财富和伟大威风的荣华, 向他们展现很多日子, 共有一百八十天。

5 这些日子过了, 王又为所有在书珊城的人民, 无论尊卑大小, 在御园的院子里摆设筵席七天。

6 御园中有白色绵织的帷幕、蓝色的幔子, 细麻绳、紫色绳悬在银环里和大理石柱上; 有金银的床榻摆在红色、白色、黄色和黑色的大理石所铺的地上。

7 赐饮都用金器皿; 器皿与器皿各有不同; 御酒很多, 足显王的厚赐。

8 饮酒都照着定例, 不准勉强; 因为王对他宫里的所有臣仆立下规矩, 要照着各人的意愿而行。

9 王后瓦实提也在亚哈随鲁王的王宫中, 为妇女们摆设筵席。

10 第七日, 亚哈随鲁王因饮酒心里高兴, 就吩咐侍候在他面前的七个太监: 米户幔、比斯他、哈波拿、比革他、亚拔他、西达、甲迦,

11 去请王后瓦实提, 戴着后冕到王面前, 使众人和大臣欣赏她的美丽; 因为她的容貌很美。

12 王后瓦实提却不肯遵照王借着太监所传的命令, 所以王非常生气, 怒火中烧。

13 王就咨询通达时务的哲士; 因为当时按照王的常规, 王要处理一事, 必先问问面前所有精通法令和审断的朝臣。

14 那时在王身边的有甲示拿、示达、押玛他、他施斯、米力、玛西拿、米母干等七位波斯、玛代的大臣; 他们都是常见王面, 在国中居首位的。

15 王问他们说: "王后瓦实提不遵行亚哈随鲁王借着太监所传的命令, 按照法令应怎样办理呢?"

16 米母干在王和众领袖面前回答: "王后瓦实提不但得罪了皇上, 而且还得罪了亚哈随鲁王各省的臣民。

17 因为王后这事必传到所有妇女的耳中, 会使她们眼中轻视自己的丈夫, 因为她们说: ‘亚哈随鲁王吩咐人带王后瓦实提到王面前, 她却没有来。’

18 现在波斯和玛代的公主贵妇听见王后这件事, 就必照样告诉王的大臣, 这样轻视和忿怒的事就常有了。

19 王若是赞成, 可以下一道谕旨, 并且写在波斯和玛代的法令中, 永不废除。不准瓦实提再到亚哈随鲁王面前来, 又请王把她王后的位分赐给另一位比她好的人。

20 王颁布的谕旨传遍全国的时候, 所有的妇女都必敬重她们的丈夫, 不论丈夫尊卑贵贱。"

21 王和众领袖都赞成米母干的话; 王就照着他的话去行,

22 把诏书送到王的各省, 每一省都用各省的文字, 每一族都用各族的方言, 使作丈夫的都在家中作主, 说话有权威。