1 En tiu tago la reĝo Aĥaŝveroŝ transdonis al la reĝino Ester la domon de Haman, la malamiko de la Judoj; kaj Mordeĥaj venis antaŭ la reĝon, ĉar Ester diris, kio li estas por ŝi.

2 Kaj la reĝo deprenis sian ringon, kiun li forprenis de Haman, kaj donis ĝin al Mordeĥaj; kaj Ester starigis Mordeĥajon super la domo de Haman.

3 Kaj Ester plue parolis antaŭ la reĝo, kaj ĵetis sin antaŭ liajn piedojn, kaj ploris kaj petegis lin, ke li neniigu la malbonaĵon de Haman, la Agagido, kaj lian planon, kiun li entreprenis kontraŭ la Judoj.

4 La reĝo etendis al Ester sian oran sceptron, kaj Ester leviĝis kaj stariĝis antaŭ la reĝo.

5 Kaj ŝi diris:Se al la reĝo plaĉas, kaj se mi trovis favoron antaŭ li, se la afero ŝajnas al li ĝusta, kaj se li havas simpation por mi:tiam estu skribate, ke oni revoku la leterojn, kiujn elpensis Haman, filo de Hamedata, la Agagido, kaj kiujn li skribis, por ekstermi la Judojn, kiuj troviĝas en ĉiuj landoj de la reĝo;

6 ĉar kiel mi povus vidi la malfeliĉon, kiu trafas mian popolon? kaj kiel mi povus vidi la pereon de miaj samgentanoj?

7 Tiam la reĝo Aĥaŝveroŝ diris al la reĝino Ester kaj al la Judo Mordeĥaj:Jen la domon de Haman mi transdonis al Ester, kaj lin mem oni pendigis sur arbo, pro tio, ke li metis sian manon sur la Judojn;

8 skribu do pri la Judoj en la nomo de la reĝo tion, kio plaĉas al vi, kaj sigelu per la reĝa ringo; ĉar leteron, skribitan en la nomo de la reĝo kaj sigelitan per la reĝa ringo, oni ne povas revoki.

9 Kaj oni vokis la skribistojn de la reĝo en tiu tempo, en la tria monato, tio estas en la monato Sivan, en ĝia dudek-tria tago; kaj oni skribis ĉion tiel, kiel ordonis Mordeĥaj, al la Judoj, al la satrapoj, al la regionestroj, kaj al la princoj de la landoj, kiuj estis de Hindujo ĝis Etiopujo, cent dudek sep landoj, al ĉiu lando laŭ ĝia skribmaniero kaj al ĉiu popolo en ĝia lingvo, ankaŭ al la Judoj laŭ ilia skribmaniero kaj en ilia lingvo.

10 Li skribigis en la nomo de la reĝo Aĥaŝveroŝ, kaj sigelis per la reĝa ringo, kaj sendis per rajdantaj kurieroj sur bone kurantaj bonrasaj ĉevaloj leterojn pri tio,

11 ke la reĝo permesas al la Judoj en ĉiuj urboj kolektiĝi kaj stariĝi, por defendi sian vivon, ekstermi, mortigi, kaj pereigi ĉiujn fortulojn de la popolo kaj de la lando, kiuj atakos ilin, la infanojn, kaj la virinojn, kaj disrabi ilian havaĵon,

12 en la daŭro de unu tago en ĉiuj landoj de la reĝo Aĥaŝveroŝ, en la dek-tria tago de la dek-dua monato, tio estas de la monato Adar;

13 ke oni donu kopion de ĉi tiu ordonletero kiel leĝon, proklamotan al ĉiuj popoloj, kaj ke la Judoj estu pretaj por tiu tago, por venĝi al siaj malamikoj.

14 La kurieroj, rajdantaj sur bonrasaj ĉevaloj, elrajdis tuj kaj rapide kun la ordono de la reĝo. La leĝo estis donita en la kastelurbo Ŝuŝan.

15 Mordeĥaj eliris de la reĝo en reĝa vesto el blua kaj blanka ŝtofo, kun granda ora krono, kaj en mantelo bisina kaj purpura. Kaj la urbo Ŝuŝan ĝojkriis kaj estis gaja.

16 Ĉe la Judoj estis lumo kaj ĝojo, gajeco kaj triumfo.

17 Kaj en ĉiu lando kaj en ĉiu urbo, sur ĉiu loko, kien atingis la ordono kaj dekreto de la reĝo, estis ĉe la Judoj ĝojo kaj gajeco, festeno kaj festo. Kaj multaj homoj el la popoloj de la lando fariĝis Judoj, ĉar falis sur ilin timo antaŭ la Judoj.

1 当日, 亚哈随鲁把犹大人的敌人哈曼的家产, 赐给王后以斯帖; 末底改也来到王的面前, 因为以斯帖已经把末底改和她的关系告诉王。

2 王就摘下自己的戒指, 就是从哈曼那里取回的, 给了末底改, 以斯帖也委派末底改管理哈曼的家产。

3 以斯帖又在王面前说话, 俯伏在王的脚前, 含泪恳求王免除亚甲族人哈曼所加的灾害, 以及他设计要害犹大人的阴谋。

4 王向以斯帖伸出了金杖, 以斯帖就起来, 站在王的面前;

5 她说: "王若是同意, 我若是在王面前蒙恩, 就请下旨, 废除亚甲族哈米大他的儿子哈曼设计的谕文, 就是他写下要消灭在王各省的犹大人的谕文。

6 我怎忍看见我的族人消灭呢?"

7 亚哈随鲁王对王后以斯帖和犹大人末底改说: "因为哈曼要下手害犹大人, 我已经把哈曼的家产赐给了以斯帖, 人也把哈曼挂在木架了。

8 现在你们可以照着你们的意思, 奉王的名为犹大人写谕旨, 用王的印戒盖上; 因为奉王的名所写, 用王的戒指盖上印的谕旨, 是没有人可以废除的。"

9 那时是三月, 就是西弯月, 二十三日, 王的文士都召了来, 照着末底改所吩咐一切有关犹大人的事, 用各省的文字、各族的方言写了谕旨, 从印度到古实的一百二十七省, 给各省的总督、省长和领袖, 也用犹大人的文字和方言写给犹大人。

10 末底改奉亚哈随鲁王的名写了谕旨, 又用王的戒指盖上印; 文书由驿使骑上御养的、为国事而用的快马, 传送到各处去。

11 文书上写着: 王准许在各城的犹大人, 可以聚集起来, 保护自己的性命; 也可以毁灭、杀尽和灭绝那些敌对犹大人的各族和各省的势力, 包括妇孺, 并且可以掠夺他们的财产;

12 一日之间, 在十二月, 就是亚达月, 十三日, 在亚哈随鲁王的各省, 开始实行。

13 谕旨的抄本作为御令, 颁发到各省, 宣告各族, 使犹大人准备那日, 好在仇敌身上施行报复。

14 于是, 骑上为国事而用的快马的驿使, 迫于王命, 就急急忙忙出发, 谕旨传遍书珊城。

15 末底改穿着紫蓝色和白色的朝服, 戴着硕大的金冠冕, 又披上紫色细麻布的外袍, 从王面前出来; 书珊城的人都欢呼快乐。

16 犹大人得到了光彩、欢喜、快乐和尊荣。

17 在各省各城中, 王的命令和谕旨所到之处, 犹大人都欢喜快乐, 饮宴放假; 那地的人民, 有许多因为惧怕犹大人, 就都自认是犹大人。