1 Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Cefanja, filo de Kuŝi, filo de Gedalja, filo de Amarja, filo de Ĥizkija, en la tempo de Joŝija, filo de Amon, reĝo de Judujo.

2 Mi forprenos ĉion de sur la tero, diras la Eternulo.

3 Mi forprenos la homojn kaj la brutojn, Mi forprenos la birdojn de la ĉielo kaj la fiŝojn de la maro, la delogilojn kune kun la malpiuloj; Mi ekstermos la homojn de sur la tero, diras la Eternulo.

4 Mi etendos Mian manon sur Judujon kaj sur ĉiujn loĝantojn de Jerusalem; Mi ekstermos de ĉi tiu loko la restaĵon de Baal, la nomon de la idolpastroj kaj ankaŭ de la pastroj;

5 tiujn, kiuj sur la tegmentoj adorkliniĝas antaŭ la armeo de la ĉielo, kaj tiujn, kiuj, adorkliniĝante, ĵuras per la Eternulo kaj ĵuras ankaŭ per Malkam;

6 kaj tiujn, kiuj defalis de la Eternulo, kiuj ne serĉis la Eternulon kaj ne turnis sin al Li.

7 Silentu antaŭ la Sinjoro, la Eternulo, ĉar proksima estas la tago de la Eternulo; ĉar la Eternulo pretigis buĉoferon kaj destinis la invitotojn.

8 En la tago de la buĉofero de la Eternulo Mi punos la altrangulojn kaj la reĝidojn, kaj ĉiujn, kiuj vestas sin per vestoj de aligentuloj;

9 Mi punos en tiu tago ĉiujn, kiuj transsaltas la sojlon kaj plenigas la domon de sia sinjoro per perforteco kaj trompoj.

10 En tiu tago, diras la Eternulo, estos laŭta kriado ĉe la Pordego de Fiŝoj, ĝemegado ĉe la dua kvartalo de la urbo, kaj granda plorkriado sur la montetoj.

11 Ĝemegu, loĝantoj de la malalta parto de la urbo; ĉar malaperos la tuta popolo de la butikistoj, kaj ekstermitaj estos ĉiuj ŝarĝitaj per arĝento.

12 En tiu tempo Mi traesploros Jerusalemon kun lumiloj, kaj Mi punos tiujn, kiuj ripozas sur sia feĉo, kaj diras en sia koro:La Eternulo ne faras bonon, nek malbonon.

13 Ilia havaĵo fariĝos rabaĵo, kaj iliaj domoj fariĝos ruinoj; ili konstruos domojn, sed ne loĝos en ili, ili plantos vinberĝardenojn, sed ne trinkos ilian vinon.

14 Proksima estas la granda tago de la Eternulo, ĝi estas proksima kaj venos tre baldaŭ; oni aŭdas jam la tagon de la Eternulo; maldolĉe tiam plorkrios eĉ kuraĝulo.

15 Tago de kolero estos tiu tago, tago de malĝojo kaj de angoro, tago de teruro kaj de dezertigo, tago de mallumo kaj de senlumeco, tago de nuboj kaj de nebulego,

16 tago de korno kaj de trumpetado kontraŭ la fortikigitaj urboj kaj kontraŭ la altaj turoj.

17 Mi premos la homojn, kaj ili irados kiel blinduloj pro tio, ke ili pekis antaŭ la Eternulo; ilia sango estos disŝprucigita kiel polvo, kaj ilia karno kiel sterko.

18 Nek ilia arĝento nek ilia oro povos ilin savi en la tago de la kolero de la Eternulo, sed per la fajro de Lia indigno estos forbruligita la tuta lando; ĉar rapidan ekstermon Li faros al ĉiuj loĝantoj de la lando.

1 犹大王亚们的儿子约西亚在位的时候, 耶和华的话临到希西家的玄孙、亚玛利雅的曾孙、基大利的孙子、古示的儿子西番雅。

2 耶和华说: "我必把万物从地上完全除灭。"

3 耶和华说: "我必除灭人类、牲畜、空中飞鸟、海里的鱼。我必使恶人跌倒, 我必把人类从地上剪除。

4 我必伸手攻击犹大, 攻击耶路撒冷所有的居民。我必从这地方除掉巴力所余下的, 除掉拜偶像的祭司的名字, 以及耶和华的祭司;

5 就是那些在房顶上敬拜天上万象的, 那些敬拜耶和华, 指着他起誓, 又指着玛勒公起誓的,

6 那些转离不跟从耶和华的, 不寻找耶和华, 也不求问他的。"

7 你要在我主耶和华面前肃静! 因为耶和华的日子临近了, 因为耶和华已经预备了祭物, 把自己所请来的人分别为圣。

8 "到了我耶和华献祭的日子, 我必惩罚首领和王子, 惩罚所有穿外族衣服的人。

9 到那日, 我必惩罚所有跳过门槛的, 所有使强暴和欺诈充满主人房屋的。"

10 耶和华说: "到那日, 必有呼叫的声音从鱼门发出来, 必有哀号从新区发出来, 必有崩裂巨响从山间发出来。

11 玛革提施的居民哪! 你们要哀号, 因为所有的商人都灭亡了; 所有称银子的都被剪除了。

12 那时, 我必提灯搜查耶路撒冷, 惩罚那些沉淀在酒渣上的人。这些人心里说: ‘耶和华必不赐福, 也不降祸。’

13 他们的财宝必成为掠物, 他们的房屋必变为废墟。他们建造房屋, 却不得住在其中; 他们栽植葡萄园, 却不得喝所出的酒。"

14 耶和华的大日子临近了, 临近了, 来得非常快速。听! 耶和华的日子的声音。在那日, 勇士要哀痛地号叫。

15 那日是忿怒的日子, 是困苦艰难的日子, 是荒废凄凉的日子, 是黑暗幽冥的日子, 是密云漆黑的日子,

16 是吹号吶喊, 要攻打坚城, 进击城楼的日子。

17 我要使人受困苦, 以致他们像瞎子行走, 因为他们得罪耶和华。他们的鲜血必倒出, 如倒灰尘一样, 他们的身体必被遗弃像粪土一般。

18 在耶和华发怒的日子, 他们的金银也不能救他们, 全地都要被他的妒火吞灭; 因为他要彻底毁灭地上所有的居民, 真是可怕的毁灭。