1 Por ĉio estas sezono, kaj tempo difinita estas por ĉiu afero sub la suno;
2 estas tempo por naskiĝi, kaj tempo por morti; estas tempo por planti, kaj tempo por elŝiri la plantitaĵon;
3 estas tempo por mortigi, kaj tempo por kuraci; estas tempo por detrui, kaj tempo por konstrui;
4 estas tempo por plori, kaj tempo por ridi; estas tempo por ĝemi, kaj tempo por danci;
5 estas tempo por disĵeti ŝtonojn, kaj tempo por kolekti ŝtonojn; estas tempo por ĉirkaŭbraki, kaj tempo por foriri de ĉirkaŭbrakado;
6 estas tempo por serĉi, kaj tempo por perdi; estas tempo por konservi, kaj tempo por forĵeti;
7 estas tempo por disŝiri, kaj tempo por kunkudri; estas tempo por silenti, kaj tempo por paroli;
8 estas tempo por ami, kaj tempo por malami; estas tempo por milito, kaj tempo por paco.
9 Kian profiton havas faranto de tio, kion li laboras?
10 Mi vidis la penemecon, kiun Dio donis al la homidoj, por ke ili turmentiĝu per ĝi.
11 Ĉion Li kreis bela ĝiatempe; kaj scion pri la mondo Li enmetis en ilian koron, sed tiel, ke homo ne povas kompreni la farojn, kiujn faris Dio de la komenco ĝis la fino.
12 Mi scias, ke ekzistas nenia bono por ili, krom ĝoji kaj fari bonon en sia vivo.
13 Kaj se homo manĝas kaj trinkas kaj ĝuas bonon de sia tuta laborado, tio estas dono de Dio.
14 Mi scias, ke ĉio, kion faras Dio, restas eterne; al ĝi oni nenion povas aldoni, kaj de ĝi oni nenion povas depreni; kaj Dio tion faris, ke oni Lin timu.
15 Kio fariĝis, tio ekzistas de longe; kaj kio estas fariĝonta, tio antaŭ longe jam estis, kaj Dio revokas pasintaĵon.
16 Ankoraŭ mi vidis sub la suno:en la loko de juĝo, ke tie estas maljusteco; en la loko de vero, ke tie estas malico.
17 Mi diris en mia koro:Piulon kaj malpiulon juĝos Dio; ĉar estas tempo por ĉiu afero, kaj por ĉio, kio fariĝas tie.
18 Mi diris en mia koro:Ĉi tio estas pri la homidoj, ke Dio ilin elprovu, kaj ke ili vidu, ke ili estas bruto per si mem.
19 Ĉar la sorto de homidoj kaj la sorto de bruto estas sorto egala:kiel ĉi tiuj mortas, tiel mortas ankaŭ tiuj, kaj sama spirito estas en ĉiuj; kaj supereco de homo kontraŭ bruto ne ekzistas, ĉar ĉio estas vantaĵo.
20 Ĉiuj iras al unu loko:ĉiuj fariĝis el polvo, kaj ĉiuj refariĝos polvo.
21 Kiu scias, ĉu la spirito de homidoj leviĝas supren, kaj ĉu la spirito de bruto malleviĝas malsupren en la teron?
22 Kaj mi ekvidis, ke ekzistas nenio pli bona, ol ke homo ĝuu plezuron de siaj faroj, ĉar tia estas lia sorto; ĉar kiu alkondukos lin, por vidi, kio estas post li?
1 万事都有定期, 天下万务都有定时:
2 生有时, 死有时; 栽种有时, 拔出所种的也有时;
3 杀戮有时, 医治有时; 拆毁有时, 建造有时;
4 哭有时, 笑有时; 哀恸有时, 踊跃有时;
5 拋掷石头有时, 堆聚石头有时; 拥抱有时, 避免拥抱有时;
6 寻找有时, 舍弃有时; 保存有时, 拋弃有时;
7 撕裂有时, 缝补有时; 静默有时, 讲话有时;
8 爱有时, 恨有时; 战争有时, 和平有时。
9 作工的人在自己的劳碌上得到什么益处呢?
10 我看 神给予世人的担子, 是要他们为此烦恼。
11 他使万事各按其时, 成为美好; 他又把永恒的意识放在人的心里; 虽然这样, 人还是不能察觉 神自始至终的作为。
12 我晓得人生最好是寻乐享福,
13 人人有吃有喝, 在自己的一切劳碌中自得其乐; 这就是 神的恩赐。
14 我知道 神所作的一切, 都必永存, 无可增添, 无可减少; 神这样作, 为要使人在他面前存敬畏的心。
15 现在有的, 先前就有; 将来有的, 早已有了; 因为 神使已过的事重新出现(" 神使已过的事重新出现"原文作" 神寻回已过的事")。
16 我在日光之下又看见: 审判的地方有奸恶, 维护公义的地方也有奸恶。
17 我自己心里说: " 神必审判义人和恶人, 因为各样事务、各样工作都有定时。"
18 我自己心里说: "至于世人, 神要试验他们, 使他们看见自己与牲畜无异。
19 因为世人所遭遇的与牲畜所遭遇的, 都是一样: 这个怎样死, 那个也怎样死, 两者的气息都是一样, 所以人并不胜于牲畜。一切都是虚空。
20 大家都到一个地方去, 都出于尘土, 也都归回尘土。
21 有谁知道人的灵是往上升, 牲畜的魂("魂"的原文与"灵"〔3:21〕和"气息"〔3:19〕相同)是下降而入地呢?"
22 因此我看人最好是在自己所作的事上自得其乐, 因为这也是他的分; 谁能使他看见他自己死后的事呢?