1 Al ĉio ĉi tio mi direktis mian koron, por esplori ĉion ĉi tion, ke la virtuloj kaj saĝuloj kaj iliaj faroj estas en la mano de Dio; kaj nek amon nek malamon scias la homo, kaj nenion, kio lin atendas.
2 Al ĉiuj estas la sama sorto:al la virtulo kaj al la malvirtulo, al la bona kaj pura kaj al la malpura, al la oferfaranto kaj al tiu, kiu ne oferfaras, al la bonulo kaj al la pekulo, al la ĵuranto kaj al tiu, kiu timas ĵuron.
3 Ĉi tio estas malbona en ĉio, kio fariĝas sub la suno, ke la sama sorto ekzistas por ĉiuj, kaj la koro de la homidoj estas plena de malbono, kaj sensencaĵo estas en ilia koro dum ilia vivado, kaj poste ili transiras al la mortintoj.
4 Ĉar kiu troviĝas inter la vivuloj, tiu havas ankoraŭ esperon; ĉar eĉ al hundo vivanta estas pli bone, ol al leono mortinta.
5 Ĉar la vivantoj scias, ke ili mortos; kaj la mortintoj scias nenion, kaj por ili jam ne ekzistas rekompenco, ĉar la memoro pri ili estas forgesita.
6 Kaj ilia amo, kaj ilia malamo, kaj ilia ĵaluzo jam de longe malaperis; kaj jam por neniam ili havas partoprenon en io, kio fariĝas sub la suno.
7 Iru, manĝu ĝoje vian panon, kaj trinku kun gaja koro vian vinon, se Dio favoris viajn aferojn.
8 En ĉiu tempo viaj vestoj estu blankaj, kaj oleo ne manku sur via kapo.
9 Ĝuu la vivon kun la edzino, kiun vi amas en la tempo de via tuta vanta vivo, kaj kiun Dio donis al vi por ĉiuj viaj vantaj tagoj; ĉar ĉi tio estas via apartenaĵo en via vivo, kaj en viaj laboroj, kiujn vi laboris sub la suno.
10 Kion ajn via mano povas fari laŭ via forto, tion faru; ĉar ekzistas nek faro, nek kalkulo, nek scio, nek saĝo, en Ŝeol, kien vi iros.
11 Aliflanke mi vidis sub la suno, ke ne de la rapiduloj dependas la kuro, ne de la fortuloj dependas la milito, kaj ne la saĝuloj havas panon, kaj ne la talentuloj havas riĉecon, kaj ne la kompetentuloj trovas aprobon; nur de la tempo kaj okazo ili ĉiuj dependas.
12 Ĉar eĉ ne scias la homo sian sorton; kiel fiŝoj, kaptitaj en pereigan reton, kaj kiel birdoj, implikiĝintaj en kaptilon, tiel kaptiĝas la homoj en tempo malbona, kiam ĝi atakas ilin neatendite.
13 Ankaŭ jenan saĝaĵon mi vidis sub la suno, kaj ĝi ŝajnis al mi granda:
14 estis urbo malgranda, kaj malmulte da homoj ĝi havis; venis al ĝi granda reĝo, kaj sieĝis ĝin, kaj konstruis ĉirkaŭ ĝi grandajn sieĝajn fortikaĵojn;
15 sed troviĝis en ĝi homo malriĉa sed saĝa, kaj li savis la urbon per sia saĝeco; tamen neniu rememoris tiun malriĉan homon.
16 Kaj mi diris:Pli bona estas saĝo ol forto, tamen la saĝo de malriĉulo estas malrespektata, kaj liaj vortoj ne estas aŭdataj.
17 La vortoj de saĝuloj, trankvile aŭskultitaj, estas pli bonaj ol la kriado de reganto inter malsaĝuloj.
18 Pli bona estas saĝo, ol militaj instrumentoj; kaj unu pekulo pereigas multe da bono.
1 我留心这一切事, 并加以阐明: 就是义人、智慧人和他们所作的, 都在 神手里。临到他们的一切, 无论是爱是恨, 人都不领悟。
2 众人的命运都是一样的: 义人与恶人、好人与坏人、洁净的与不洁净的、献祭的与不献祭的, 所遭遇的都是一样的; 好人怎样, 罪人也怎样; 起誓的怎样, 怕起誓的也怎样。
3 在日光之下所发生的一切事, 有一件令人遗憾的, 就是众人的命运都是一样的, 并且世人的心充满邪恶, 一生心怀狂妄, 后来都归到死人那里去。
4 凡有生命的("凡有生命的"原文作"凡与所有活人有关联的"), 就有盼望, 因为活狗比死狮更好。
5 活人还知道自己必死, 死人却一无所知, 而且再得不到酬劳, 他们也被遗忘。
6 他们的爱, 他们的恨, 他们的嫉妒, 都早已消失了, 在日光之下所发生的一切事, 永远也没有他们的分了。
7 你只管快快乐乐地去吃你的饭, 怀着高兴的心去喝你的酒, 因为 神已经悦纳了你所作的。
8 你当经常穿着白色的衣袍, 头上也不要缺少膏油。
9 在你一生虚空的年日中, 就是 神在日光之下赐你虚空的年日中, 你要和你所爱的妻子享受人生, 因为那是你一生在日光之下从劳碌中所得的分。
10 凡是你手可作的, 都当尽力去作; 因为在你所要去的阴间里, 既没有工作, 又没有筹谋; 没有知识, 也没有智慧。
11 我又看见在日光之下, 跑得快的未必得奖, 勇士未必战胜, 智慧的未必得粮食, 精明的未必致富, 博学的未必得人赏识, 因为时机和际遇左右众人。
12 原来人并不知道自己的时机, 正像鱼被恶网圈住, 鸟被网罗捉住, 险恶的时机忽然临到世人身上的时候, 世人也照样陷在其中。
13 在日光之下, 我又看见一样智慧, 觉得很有意义:
14 有一座小城, 人数不多; 有一个大君王来进攻, 把它包围, 建造巨大的高垒攻城。
15 城里有一个贫穷但有智慧的人, 用他的智慧救了那城。然而, 却没有人记念那穷人。
16 于是我说: "智慧胜过武力", 但是那个穷人的智慧被藐视, 他的话也没有人听从。
17 听智慧人安安静静说出来的话, 胜过听管理愚昧者的人的喊叫。
18 智慧胜于战斗的武器, 但一个罪人能破坏许多好事。