1 Post tiuj okazintaĵoj la reĝo Aĥaŝveroŝ eminentigis Hamanon, filon de Hamedata, la Agagidon, altigis lin kaj starigis lian seĝon super ĉiuj princoj, kiuj estis ĉe li.
2 Kaj ĉiuj servantoj de la reĝo, kiuj estis ĉe la pordego de la reĝo, klinadis sin kaj ĵetadis sin vizaĝaltere antaŭ Haman, ĉar tiel ordonis pri li la reĝo. Sed Mordeĥaj sin ne klinadis kaj ne ĵetadis sin vizaĝaltere.
3 La servantoj de la reĝo, kiuj estis ĉe la pordego de la reĝo, diris al Mordeĥaj:Kial vi malobeas la ordonon de la reĝo?
4 Ĉar ili diradis tion al li ĉiutage kaj li ne obeis ilin, tial ili raportis tion al Haman, por vidi, ĉu la vortoj de Mordeĥaj konservos sian forton; ĉar li diris al ili, ke li estas Judo.
5 Kiam Haman vidis, ke Mordeĥaj ne klinas sin kaj ne ĵetas sin vizaĝaltere antaŭ li, tiam Haman pleniĝis de kolero.
6 Sed li trovis nesufiĉa meti la manon sur Mordeĥajon; ĉar oni diris al li, el kiu popolo Mordeĥaj estas, tial Haman ekintencis ekstermi ĉiujn Judojn, kiuj estis en la tuta regno de Aĥaŝveroŝ, la popolon de Mordeĥaj.
7 En la unua monato, tio estas en la monato Nisan, en la dek-dua jaro de la reĝado de Aĥaŝveroŝ, oni ĵetadis pur�on, tio estas loton, antaŭ Haman, de tago al tago kaj de monato al monato, ĝis la dek-dua, tio estas ĝis la monato Adar.
8 Kaj Haman diris al la reĝo Aĥaŝveroŝ:Ekzistas unu popolo, disĵetita kaj dissemita inter la popoloj en ĉiuj landoj de via regno; iliaj leĝoj estas malsimilaj al la leĝoj de ĉiuj popoloj, kaj la leĝojn de la reĝo ili ne plenumas; ne decas al la reĝo tiel restigi ilin.
9 Se al la reĝo plaĉas, oni preskribu ekstermi ilin; tiam dek mil kikarojn da arĝento mi pesos en la manojn de la oficistoj, por enporti en la kason de la reĝo.
10 Tiam la reĝo deprenis sian ringon de sia mano, kaj donis ĝin al Haman, filo de Hamedata, la Agagido, malamiko de la Judoj.
11 Kaj la reĝo diris al Haman:La arĝento estas transdonata al vi, kaj ankaŭ la popolo, por fari al ĝi tion, kio plaĉas al vi.
12 Kaj oni vokis la skribistojn de la reĝo en la unua monato, en ĝia dek- tria tago, kaj oni skribis konforme al ĉiuj ordonoj de Haman al la satrapoj de la reĝo, kaj al la regionestroj, kiuj estis super ĉiu regiono, kaj al la princoj de ĉiu popolo, en ĉiun landon laŭ ĝia skribmaniero kaj al ĉiu popolo en ĝia lingvo; en la nomo de la reĝo Aĥaŝveroŝ tio estis skribita kaj sigelita per la ringo de la reĝo.
13 Kaj oni sendis per kurieroj leterojn en ĉiujn landojn de la reĝo, ke oni ekstermu, mortigu, kaj pereigu ĉiujn Judojn, de junulo ĝis maljunulo, la infanojn kaj la virinojn, en unu tago, en la dek-tria tago de la dek-dua monato, tio estas de la monato Adar, kaj ilian havaĵon oni disrabu.
14 Kopio de la letero estis transdonota kiel leĝo en ĉiun landon kaj proklamota al ĉiuj popoloj, por ke ili estu pretaj al tiu tago.
15 La kurieroj eliris rapide kun la ordono de la reĝo. La leĝo estis donita en la kastelurbo Ŝuŝan. La reĝo kaj Haman sidiĝis, por drinki, sed la urbo Ŝuŝan estis konsternita.
1 这事以后, 亚哈随鲁王使亚甲族哈米大他的儿子晋升; 王提拔他, 使他的地位高过所有与他在一起的大臣。
2 在朝门那里, 王的所有臣仆, 都向哈曼屈身下拜, 因为王曾经这样吩咐; 只有末底改不跪, 也不拜。
3 于是在朝门的臣仆问末底改: "你为什么违背王的命令呢?"
4 他们天天劝他, 他还是不听, 他们就告诉哈曼, 要看看末底改的话是不是坚持到底, 因为他已经告诉他们, 他自己是犹大人。
5 哈曼见末底改不向他屈身下拜, 就非常忿怒。
6 他以为只下手对付末底改一人还是小事, 因为有人把末底改的本族告诉了哈曼; 所以哈曼设法要把亚哈随鲁王全国所有的犹大人, 与末底改一起消灭。
7 亚哈随鲁王十二年正月, 就是尼散月, 有人在哈曼面前弄卜"普珥", 就是抽签, 逐日逐月地抽, 结果抽出了十二月, 就是亚达月。
8 哈曼对亚哈随鲁王说: "有一个种族, 散居在王国各省各民族之中; 他们的法例与各族的法例不同, 他们也不遵守王的法规; 所以留下他们, 对王实在无益。
9 王若是赞成, 请王降旨消灭他们; 我愿捐出三万四千公斤银子, 交在管理国务的人手中, 纳入王库。"
10 于是王从自己的手中取下戒指, 交给犹大人的敌人, 亚甲族哈米大他的儿子哈曼。
11 王对哈曼说: "这银子仍赐给你, 这民也交给你, 你看怎样好, 就怎样待他们吧。"
12 正月十三日, 王的书记都召了来, 照着哈曼的一切吩咐, 用各省的文字, 各族的方言, 奉亚哈随鲁王的名下旨, 又用王的戒指盖上印, 颁给总督、各省的省长和各族的领袖。
13 王旨交给众驿使传到王的各省, 吩咐要在一日之内, 在十二月, 就是亚达月十三日, 把所有的犹大人, 无论老少妇孺, 都全部毁灭、杀绝、除尽, 并且抢夺他们的财产。
14 谕文抄本颁行各省, 通告各族, 使他们准备好这一天。
15 驿使奉王命急忙出发, 御旨从书珊城颁布出去。那时王与哈曼又同坐共饮, 书珊城的居民却非常慌乱。