1 Poste Jesuo foriris trans la maron de Galileo, tio estas de Tiberias.
2 Kaj granda homamaso lin sekvis, ĉar ili vidis la signojn, kiujn li faris por la malsanuloj.
3 Kaj Jesuo supreniris sur la monton, kaj tie li sidis kun siaj disĉiploj.
4 Kaj la Pasko, la festo de la Judoj, estis proksima.
5 Jesuo do, levinte siajn okulojn, kaj ekvidinte, ke granda homamaso venas al li, diris al Filipo:De kie ni aĉetu panojn, por ke ĉi tiuj manĝu?
6 Tion li diris, por provi lin; ĉar li mem sciis, kion li faros.
7 Filipo respondis al li:Panoj por ducent denaroj ne sufiĉus por ili, por ke ĉiu iometon ricevu.
8 Unu el liaj disĉiploj, Andreo, frato de Simon Petro, diris al li:
9 Ĉi tie estas knabo, kiu havas kvin hordeajn panojn kaj du malgrandajn fiŝojn; sed kio estas tio por tiom da homoj?
10 Jesuo diris:Sidigu la homojn. Kaj estis tie multe da herbo. La viroj do sidiĝis, nombre ĉirkaŭ kvin mil.
11 Kaj Jesuo prenis la panojn, kaj doninte dankon, disdonis al la sidiĝintoj; kaj tiel same el la fiŝoj tiom, kiom oni deziris.
12 Kaj kiam ili satiĝis, li diris al siaj disĉiploj:Kolektu la postrestantajn fragmentojn, por ke nenio perdiĝu.
13 Ili do kolektis ilin, kaj plenigis dek du korbojn per la fragmentoj de la kvin hordeaj panoj, kiuj postrestis al la manĝintoj.
14 Kiam do la homoj vidis la signon, kiun Jesuo faris, ili diris:Ĉi tiu estas vere la profeto, kiu devis veni en la mondon.
15 Tial Jesuo, eksciante, ke oni celas veni kaj kapti lin, por fari lin reĝo, denove fortiris sin sola al la monto.
16 Kaj kiam vesperiĝis, liaj disĉiploj malsupreniris al la maro;
17 kaj enŝipiĝinte, ili veturis trans la maron al Kapernaum. Kaj jam estis mallume, kaj Jesuo ankoraŭ ne venis al ili.
18 Kaj la maro malsereniĝis de forta vento, kiu blovis.
19 Kiam do ili remis proksimume dudek kvin ĝis tridek stadiojn, ili ekvidis Jesuon iranta sur la akvo, kaj proksimiĝanta al la ŝipo; kaj ili timis.
20 Sed li diris al ili:Ĝi estas mi; ne timu.
21 Tiam ili volonte ricevis lin en la ŝipon, kaj tuj la ŝipo albordiĝis tien, kien ili veturis.
22 La sekvantan tagon, kiam la homamaso, kiu restis trans la maro, vidis, ke nenia ŝipeto estas tie krom unu, kaj ke Jesuo ne eniris kun la disĉiploj en la ŝipon, sed la disĉiploj solaj veturis
23 (venis tamen ŝipetoj el Tiberias proksime al la loko, kie oni manĝis la panon, post kiam la Sinjoro donis dankon) -
24 kiam do la homamaso vidis, ke Jesuo ne estas tie, nek liaj disĉiploj, ili ankaŭ eniris la ŝipetojn kaj veturis al Kapernaum, serĉante Jesuon.
25 Kaj trovinte lin trans la maro, ili diris al li:Rabeno, kiam vi venis ĉi tien?
26 Jesuo respondis al ili kaj diris:Vere, vere, mi diras al vi:Vi min serĉas, ne ĉar vi vidis signojn, sed ĉar vi manĝis el la panoj kaj satiĝis.
27 Laboru ne por la pereema nutraĵo, sed por la nutraĵo, kiu restas ĝis eterna vivo, kiun la Filo de homo donos al vi; ĉar lin Dio, la Patro, sigelis.
28 Ili do diris al li:Kiel ni agu, por ke ni faru la farojn de Dio?
29 Jesuo respondis kaj diris al ili:Jen la faro de Dio:kredi al tiu, kiun Li sendis.
30 Ili do diris al li:Kian signon vi montras, por ke ni vidu kaj kredu al vi? kion vi faras?
31 Niaj patroj manĝis la manaon en la dezerto, kiel estas skribite:Li donis al ili ĉielan panon por manĝi.
32 Jesuo do diris al ili:Vere, vere, mi diras al vi:Ne Moseo donis al vi tiun ĉielan panon; sed mia Patro donas al vi la veran ĉielan panon.
33 Ĉar la pano de Dio estas tiu, kiu malsupreniras de la ĉielo kaj donas vivon al la mondo.
34 Ili do diris al li:Sinjoro, ĉiam donu al ni tiun panon.
35 Jesuo diris al ili:Mi estas la pano de vivo; kiu venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos.
36 Sed mi diris al vi, ke vi min vidis, kaj tamen vi ne kredas.
37 Ĉio, kion la Patro donas al mi, venos al mi; kaj tiun, kiu venas al mi, mi ja ne elĵetos.
38 Ĉar mi malsupreniris de la ĉielo, por plenumi ne mian volon, sed la volon de Tiu, kiu min sendis.
39 Kaj estas la volo de Tiu, kiu min sendis, ke el ĉio, kion Li donis al mi, mi ne perdu ion, sed relevu ĝin en la lasta tago.
40 Ĉar estas la volo de mia Patro, ke ĉiu, kiu vidas la Filon kaj kredas al li, havu eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago.
41 La Judoj do murmuris pri li, ĉar li diris:Mi estas la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo.
42 Kaj ili diris:Ĉu ĉi tiu ne estas Jesuo, filo de Jozef, kies patron kaj patrinon ni konas? kiel do li diras:Mi malsupreniris de la ĉielo?
43 Jesuo respondis kaj diris al ili:Ne murmuru inter vi.
44 Neniu povas veni al mi, se la Patro, kiu min sendis, ne tiros lin; kaj mi levos tiun en la lasta tago.
45 Estas skribite en la profetoj:Kaj ĉiuj estos instruitaj de Dio. Ĉiu do, kiu aŭdis de la Patro kaj lernis, venas al mi.
46 Neniu vidis la Patron, krom tiu, kiu estas de Dio; li vidis la Patron.
47 Vere, vere, mi diras al vi:Kiu kredas, tiu havas vivon eternan.
48 Mi estas la pano de vivo.
49 Viaj patroj manĝis la manaon en la dezerto, kaj mortis.
50 Jen la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo, por ke oni manĝu el ĝi kaj ne mortu.
51 Mi estas la viva pano, kiu malsupreniris de la ĉielo; se iu manĝos el ĉi tiu pano, tiu vivos eterne; kaj la pano, kiun mi donos, estas mia karno, por la vivo de la mondo.
52 La Judoj do disputis inter si, dirante:Kiel ĉi tiu povas doni al ni sian karnon por manĝi?
53 Jesuo do diris al ili:Vere, vere, mi diras al vi:Se vi ne manĝas la karnon de la Filo de homo kaj ne trinkas lian sangon, vi ne havas en vi vivon.
54 Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu havas eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago.
55 Ĉar mia karno estas vera manĝaĵo, kaj mia sango estas vera trinkaĵo.
56 Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu restas en mi, kaj mi en li.
57 Kiel la vivanta Patro min sendis, kaj mi vivas pro la Patro, tiel, kiu min manĝas, tiu vivos pro mi.
58 Jen la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo; ne kiel la patroj manĝis, kaj mortis; kiu manĝas ĉi tiun panon, tiu vivos eterne.
59 Tion li diris en la sinagogo, instruante en Kapernaum.
60 Multaj do el liaj disĉiploj, aŭdinte tion, diris:Malfacila estas tiu parolo; kiu povas lin aŭskulti?
61 Sed Jesuo, sciante en si mem, ke liaj disĉiploj pri tio murmuris, diris al ili:Ĉu tio faligas vin?
62 Kio do, se vi vidos la Filon de homo supreniranta tien, kie li antaŭe estis?
63 La spirito estas la viviganto; la karno nenion utilas; la vortoj, kiujn mi diris al vi, estas spirito kaj estas vivo.
64 Sed estas iuj el vi, kiuj ne kredas. Ĉar Jesuo sciis de la komenco, kiuj estas la nekredantoj, kaj kiu lin perfidos.
65 Kaj li diris:Tial mi diris al vi, ke neniu povas veni al mi, se tio ne estas donita al li de mia Patro.
66 Ĉe tio multaj el liaj disĉiploj iris returne kaj lin ne plu akompanis.
67 Jesuo do diris al la dek du:Ĉu vi ankaŭ volas foriri?
68 Simon Petro respondis al li:Sinjoro, al kiu ni iru? vi havas la vortojn de eterna vivo.
69 Kaj ni ekkredis kaj scias, ke vi estas la Sanktulo de Dio.
70 Respondis al ili Jesuo:Ĉu mi ne elektis vin la dek du, kaj unu el vi estas diablo?
71 Li parolis pri Judas Iskariota, filo de Simon; ĉar tiu, unu el la dek du, estis perfidonta lin.
1 这些事以后, 耶稣渡过加利利海, 就是提比里亚海。
2 有一大群人, 因为看见了他在病人身上所行的神迹, 就跟随了他。
3 耶稣上了山, 同门徒坐在那里。
4 那时犹太人的逾越节近了。
5 耶稣举目观看, 见一大群人向他走过来, 就对腓力说: "我们从哪里买饼给这些人吃呢?"
6 他说这话, 是要试验腓力, 因他自己早已知道要怎样作。
7 腓力回答: "就算二百银币买的饼, 每人分一点, 也是不够的。"
8 有一个门徒, 就是西门.彼得的弟弟安得烈, 对耶稣说:
9 "这里有个小孩子, 带着五个大麦饼、两条鱼; 只是分给这么多人, 有什么用呢?"
10 耶稣吩咐他们: "你们叫众人坐下。"原来那地方的草很多, 众人就坐下, 单是男人的数目约有五千。
11 耶稣拿起饼来, 祝谢了, 就分给坐着的人; 分鱼也是这样, 都是随着他们所要的。
12 他们吃饱了之后, 耶稣对门徒说: "把剩下的零碎收拾起来, 免得浪费。"
13 门徒就把众人吃剩那五个大麦饼的零碎收拾起来, 装满了十二个篮子。
14 众人看见耶稣所行的神迹, 就说: "这真是那要到世上来的先知。"
15 耶稣知道群众要来强迫他作王, 就独自又退到山上去了。
16 到了晚上, 他的门徒下到海边去。
17 他们上了船, 要渡海往迦百农去。那时天已经黑了, 耶稣还没有到他们那里。
18 忽然海上起了狂风, 波浪翻腾。
19 门徒摇橹约行了五六公里, 看见耶稣在海面上行走, 渐渐靠近船, 就害怕起来。
20 耶稣对他们说: "是我, 不要怕。"
21 他们这才把他接上船, 船就立刻到了他们要去的地方。
22 第二天, 站在海那边的群众, 看见只有一只小船留在那里, 并且知道耶稣没有和他的门徒一同上船, 门徒是自己去的;
23 不过有几只从提比里亚来的船停在那里, 靠近他们在主祝谢以后吃饼的地方。
24 群众见耶稣和门徒都不在那里, 就上船往迦百农去找耶稣。
25 他们在对岸找到了耶稣, 就问他: "拉比, 你几时到这里来的?"
26 耶稣回答: "我实实在在告诉你们, 你们找我, 不是因为看见了神迹, 而是因为吃了饼又吃饱了。
27 不要为那必朽坏的食物操劳, 却要为那存到永生的食物操劳, 就是人子所要赐给你们的, 因为人子是父 神所印证的。"
28 众人又问他: "我们应该作什么, 才算是作 神的工作呢?"
29 耶稣回答: "信 神所差来的, 就是作 神的工了。"
30 于是他们就说: "你要行什么神迹, 让我们看了就信你呢?你到底能作什么呢?
31 我们的祖宗在旷野吃过吗哪, 正如经上所记: ‘他把从天上来的食物赐给他们吃。’"
32 耶稣对他们说: "我实实在在告诉你们, 不是摩西把那从天上来的食物赐给你们, 而是我父把天上来的真食物赐给你们;
33 因为 神的食物就是从天上降下来, 把生命赐给世人的那一位。"
34 他们对耶稣说: "主啊, 求你常把这食物赐给我们。"
35 耶稣说: "我就是生命的食物, 到我这里来的, 必定不饿; 信我的, 永远不渴。
36 但我告诉你们, 你们虽然见了我, 还是不信。
37 凡是父赐给我的人, 必到我这里来; 到我这里来的, 我决不丢弃他,
38 因为我从天上降下来, 不是要行自己的意思, 而是要行那差我来者的旨意。
39 那差我来者的旨意就是: 他所赐给我的人, 我连一个也不失落, 并且在末日我要使他们复活。
40 因为我父的旨意, 是要使所有看见了子而信的人有永生, 并且在末日我要使他们复活。"
41 犹太人因为耶稣说"我是从天上降下来的食物", 就纷纷议论他。
42 他们说: "这不是约瑟的儿子耶稣吗?他的父母我们不都认识吗?他现在怎么说‘我是从天上降下来的’呢?"
43 耶稣回答: "你们不要彼此议论。
44 如果不是差我来的父吸引人, 就没有人能到我这里来; 到我这里来的, 在末日我要使他复活。
45 先知书上记着: ‘众人都必受 神的教导。’凡听见从父那里来的教训而又学习的, 必到我这里来。
46 这不是说有人见过父; 只有从 神那里来的那一位, 他才见过父。
47 我实实在在告诉你们, 信的人有永生。
48 我就是生命的食物,
49 你们的祖宗在旷野吃过吗哪, 还是死了。
50 这是从天上降下来的食物, 使人吃了就不死。
51 我就是从天上降下来生命的食物, 人若吃了这食物, 就必活到永远。我要赐的食物就是我的肉, 是为了世人的生命而赐的。"
52 于是, 犹太人彼此争论, 说: "这个人怎能把他的肉给我们吃呢?"
53 耶稣就对他们说: "我实实在在告诉你们, 你们若不吃人子的肉, 不喝人子的血, 就没有生命在你们里面。
54 吃我肉、喝我血的, 就有永生, 在末日我要使他复活;
55 因为我的肉是真正的食物, 我的血是真正的饮料。
56 吃我肉、喝我血的人, 就住在我里面, 我也住在他里面。
57 正如永活的父差遣了我, 我也因父活着; 照样, 吃我肉的人也必因我而活。
58 这就是从天上降下来的食物, 不像吗哪, 你们的祖宗吃过, 还是死了; 吃这食物的, 必活到永远。"
59 这些话是耶稣在迦百农会堂里教导人的时候说的。
60 他的门徒中, 有许多人听了, 就说: "这话很难, 谁能接受呢?"
61 耶稣心里知道门徒为了这事议论纷纷, 就对他们说: "这话使你们动摇吗?
62 如果你们看见人子升到他原来所在的地方, 又怎样呢?
63 使人活的是灵, 肉体是无济于事的。我对你们所说的话是灵、是生命。
64 然而你们中间却有不信的人。"原来从起初耶稣就知道那些不信的是谁, 那要把他出卖的又是谁。
65 耶稣跟着说: "所以我对你们说过, 如果不是父所赐的, 没有人能到我这里来。"
66 从此, 他的门徒中有许多人退去了, 不再与他同行。
67 于是耶稣对十二门徒说: "你们也想离去吗?"
68 西门.彼得回答: "主啊, 你有永生之道, 我们还跟从谁呢?
69 我们已经相信, 并且知道你是 神的圣者。"
70 耶稣说: "我不是拣选了你们十二个人吗?但你们中间有一个是魔鬼。"
71 耶稣这话是指着加略人西门的儿子犹大说的, 因为他虽然是十二门徒之一, 却要出卖耶稣。