1 La estroj de la popolo loĝis en Jerusalem. La cetera popolo faris lotadon, por ke unu parto el dek loĝu en Jerusalem, la sankta urbo, kaj la ceteraj naŭ partoj en la urboj.

2 Kaj la popolo benis ĉiujn homojn, kiuj memvole konsentis loĝi en Jerusalem.

3 Jen estas la ĉefoj de la provinco, kiuj loĝis en Jerusalem; en la urboj de Judujo loĝis ĉiu en sia posedaĵo, laŭ siaj urboj, la Izraelidoj, pastroj, Levidoj, Netinoj, kaj idoj de la servantoj de Salomono.

4 En Jerusalem loĝis el la idoj de Jehuda kaj el la idoj de Benjamen:el la idoj de Jehuda:Ataja, filo de Uzija, filo de Zeĥarja, filo de Amarja, filo de Ŝefatja, filo de Mahalalel, el la filoj de Perec;

5 kaj Maaseja, filo de Baruĥ, filo de Kol-Ĥoze, filo de Ĥazaja, filo de Adaja, filo de Jojarib, filo de Zeĥarja, filo de la Ŝiloano.

6 La nombro de ĉiuj idoj de Perec, kiuj loĝis en Jerusalem, estis kvarcent sesdek ok, homoj batalkapablaj.

7 Kaj jen estas la idoj de Benjamen:Salu, filo de Meŝulam, filo de Joed, filo de Pedaja, filo de Kolaja, filo de Maaseja, filo de Itiel, filo de Jeŝaja;

8 post li Gabaj, Salaj, naŭcent dudek ok.

9 Kaj Joel, filo de Ziĥri, estis ilia estro; kaj Jehuda, filo de Hasenua, estis dua urbestro.

10 El la pastroj:Jedaja, filo de Jojarib, Jaĥin,

11 Seraja, filo de Ĥilkija, filo de Meŝulam, filo de Cadok, filo de Merajot, filo de Aĥitub, estro en la domo de Dio.

12 Kaj iliaj fratoj, kiuj plenumadis laboron en la domo, estis en la nombro de okcent dudek du; kaj Adaja, filo de Jeroĥam, filo de Pelalja, filo de Amci, filo de Zeĥarja, filo de Paŝĥur, filo de Malkija;

13 kaj liaj fratoj, ĉefoj de patrodomoj, ducent kvardek du; kaj Amaŝsaj, filo de Azarel, filo de Aĥzaj, filo de Meŝilemot, filo de Imer;

14 kaj iliaj fratoj, kuraĝaj viroj, cent dudek ok. Ilia estro estis Zabdiel, filo de Hagedolim.

15 Kaj el la Levidoj:Ŝemaja, filo de Ĥaŝub, filo de Azrikam, filo de Ĥaŝabja, filo de Buni;

16 kaj Ŝabtaj kaj Jozabad super la eksteraj aferoj de la domo de Dio, el la ĉefoj de la Levidoj;

17 kaj Matanja, filo de Miĥa, filo de Zabdi, filo de Asaf, ĉefa komencisto de laŭdkantado ĉe la preĝoj, kaj Bakbukja, la dua inter siaj fratoj, kaj Abda, filo de Ŝamua, filo de Galal, filo de Jedutun.

18 La nombro de ĉiuj Levidoj en la sankta urbo estis ducent okdek kvar.

19 Kaj la pordegistoj:Akub, Talmon, kaj iliaj fratoj, gardistoj ĉe la pordegoj, cent sepdek du.

20 La ceteraj Izraelidoj, pastroj, kaj Levidoj loĝis en ĉiuj urboj de Judujo, ĉiu en sia posedaĵo.

21 Kaj la Netinoj loĝis en Ofel; Ciĥa kaj Giŝpa estis super la Netinoj.

22 Estro de la Levidoj en Jerusalem estis Uzi, filo de Bani, filo de Ĥaŝabja, filo de Matanja, filo de Miĥa, el la idoj de Asaf, kantistoj ĉe la servado en la domo de Dio.

23 Ĉar pri ili estis ordono de la reĝo, kaj por la kantistoj estis difinita ĉiutaga salajro.

24 Kaj Petaĥja, filo de Meŝezabel, el la idoj de Zeraĥ, filo de Jehuda, estis komisiita de la reĝo por ĉiuj aferoj, koncernantaj la popolon.

25 Kaj en la vilaĝoj, sur siaj kampoj multaj el la idoj de Jehuda loĝis en Kirjat-Arba kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, en Dibon kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, en Kabceel kaj ĝiaj vilaĝoj,

26 en Jeŝua, en Molada, en Bet-Pelet,

27 en Ĥacar-Ŝual, en Beer-Ŝeba kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj,

28 en Ciklag, en Meĥona kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj,

29 en En-Rimon, en Corea, en Jarmut,

30 en Zanoaĥ, en Adulam, kaj iliaj vilaĝoj, en Laĥiŝ kaj sur ĝiaj kampoj, en Azeka kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. Ili starigis siajn tendojn de Beer- Ŝeba ĝis la valo Hinom.

31 Kaj la idoj de Benjamen loĝis komencante de Geba, en Miĥmaŝ, en Aja, en Bet-El kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj,

32 en Anatot, en Nob, en Ananja,

33 en Ĥacor, en Rama, en Gitaim,

34 en Ĥadid, en Ceboim, en Nebalat,

35 en Lod, en Ono, en la Valo de Ĉarpentistoj.

36 Kaj el la Levidoj parto el Judujo loĝis en la regiono de Benjamen.

1 那时, 民众的领袖住在耶路撒冷; 其余的民众都抽签, 抽出十分之一, 住在圣城耶路撒冷, 余下的十分之九就住在别的城镇。

2 众人为所有自愿住在耶路撒冷的人祝福。

3 以色列人、祭司、利未人、作殿役的和所罗门仆人的子孙, 各住在犹大众城自己的地业中; 犹大省的首领住在耶路撒冷的, 有以下这些人:

4 有些犹大的子孙和便雅悯的子孙, 住在耶路撒冷。犹大的子孙有: 法勒斯的子孙乌西雅的儿子亚他雅; 乌西雅是撒迦利雅的儿子, 撒迦利雅是亚玛利雅的儿子, 亚玛利雅是示法提雅的儿子, 示法提雅是玛勒列的儿子。

5 又有巴录的儿子玛西雅; 巴录是谷何西的儿子, 谷何西是哈赛雅的儿子, 哈赛雅是亚大雅的儿子, 亚大雅是约雅立的儿子, 约雅立是撒迦利雅的儿子, 撒迦利雅是示罗尼的儿子。

6 所有住在耶路撒冷的法勒斯子孙, 共四百六十八人, 他们都是勇士。

7 便雅悯的子孙有: 米书兰的儿子撒路; 米书兰是约叶的儿子, 约叶是毗大雅的儿子, 毗大雅是哥顿雅的儿子, 哥顿雅是玛西雅的儿子, 玛西雅是以铁的儿子, 以铁是耶筛亚的儿子。

8 他的众兄弟都是勇士(本句《马索拉抄本》作"在他以后是迦拜和撒来", 明显是残缺; 今照《七十士译本》翻译), 共九百二十八人。

9 细基利的儿子约珥是管理他们的官长; 哈西努亚的儿子犹大是那城的副市长。

10 祭司有: 约雅立的儿子耶大雅, 又有雅斤,

11 以及 神殿的总管西莱雅; 西莱雅是希勒家的儿子, 希勒家是米书兰的儿子, 米书兰是撒督的儿子, 撒督是米拉约的儿子, 米拉约是亚希突的儿子;

12 还有他们的亲族, 在殿里工作事奉的, 共八百二十二人; 又有耶罗罕的儿子亚大雅; 耶罗罕是毗拉利的儿子, 毗拉利是暗洗的儿子, 暗洗是撒迦利亚的儿子, 撒迦利亚是巴施户珥的儿子, 巴施户珥是玛基雅的儿子;

13 还有他的亲族作族长的共二百四十二人; 又有亚萨列的儿子亚玛帅; 亚萨列是亚哈赛的儿子, 亚哈赛是米实利末的儿子, 米实利末是音麦的儿子;

14 又有他们的亲族, 英勇的战士共一百二十八人; 哈基多琳的儿子撒巴第业是管理他们的官长。

15 利未人有: 哈述的儿子示玛雅; 哈述是押利甘的儿子, 押利甘是哈沙比雅的儿子, 哈沙比雅是布尼的儿子;

16 又有利未人的族长沙比太和约撒拔, 管理 神殿的外务。

17 米迦的儿子玛他尼, 领导赞美, 献上感谢的祷告; 米迦是撒底的儿子, 撒底是亚萨的儿子; 八布迦在他的兄弟中作副手; 还有沙母亚的儿子押大, 沙母亚是加拉的儿子, 加拉是耶杜顿的儿子。

18 所有在圣城的利未人, 共二百八十四人。

19 守门的有: 亚谷和达们, 以及他们的亲族, 看守各门, 共一百七十二人。

20 其余的以色列人、祭司、利未人各住在犹大众城自己的地业中。

21 作殿役的住在俄斐勒; 西哈和基斯帕管理作殿役的人。

22 在耶路撒冷管理利未人的, 是巴尼的儿子乌西, 巴尼是哈沙比雅的儿子, 哈沙比雅是玛他尼的儿子, 玛他尼是米迦的儿子, 他是亚萨的子孙, 就是那些管理 神殿事务的歌唱者。

23 王命令他们, 规定歌唱者每天当尽的责任。

24 犹大的儿子谢拉的子孙中, 米示萨别的儿子毗他希雅是王的助手, 统管一切民事。

25 至于村庄和所属的田地, 有些犹大人住在基列.亚巴和属于基列.亚巴的乡村, 有些住在底本和属于底本的乡村, 有些住在叶甲薛和属于叶甲薛的村庄,

26 有些住在耶书亚、摩拉大、伯.帕列、

27 哈萨.书亚、别是巴和属于别是巴的乡村,

28 有些住在洗革拉、米哥拿和属于米哥拿的乡村,

29 有些住在音.临门、琐拉、耶末、

30 撒挪亚、亚杜兰和属于这两地的村庄, 拉吉和属于拉吉的村庄, 亚西加和属于亚西加的田地; 他们安营居住的地方, 从别是巴直到欣嫩谷。

31 有些便雅悯人住在迦巴、密抹、亚雅、伯特利和属于伯特利的乡村,

32 有些住在亚拿突、挪伯、亚难雅、

33 夏琐、拉玛、基他音、

34 哈叠、洗编、尼八拉、

35 罗德、阿挪和匠人谷;

36 有些利未人曾经住在犹大地, 却归到便雅悯地。