1 En la monato Nisan, en la dudeka jaro de la reĝo Artaĥŝast, antaŭ li staris vino. Kaj mi prenis la vinon kaj donis al la reĝo; kaj ĝis tiam mi ne estis malgaja antaŭ li.

2 Kaj la reĝo diris al mi:Kial vi aspektas malbone, kvankam vi ne estas malsana? tio certe estas doloro de koro. Kaj mi forte ektimis,

3 kaj mi diris al la reĝo:La reĝo vivu eterne; kiel mi povas ne aspekti malbone, kiam la urbo, kiu estas la tomboloko de miaj patroj, estas dezertigita, kaj ĝiaj pordegoj estas forbruligitaj per fajro?

4 Kaj la reĝo diris al mi:Kion do vi deziras? Tiam mi preĝis al Dio de la ĉielo,

5 kaj diris al la reĝo:Se al la reĝo plaĉas, kaj se via sklavo havas vian favoron, permesu al mi veturi en Judujon, en la urbon, kie troviĝas la tomboj de miaj patroj, kaj konstrui ĝin.

6 Kaj la reĝo diris al mi (la reĝino sidis apud li):Kiel longe daŭros via veturado? kaj kiam vi revenos? Kaj la reĝo bonvolis forliberigi min, kaj mi difinis al li templimon.

7 Kaj mi diris al la reĝo:Se al la reĝo plaĉas, oni donu al mi leterojn al la transriveraj regionestroj, ke ili permesu al mi trairi, ĝis mi venos en Judujon;

8 kaj ankaŭ leteron al Asaf, la gardisto de la reĝa arbaro, ke li donu al mi arbojn por tegi la pordegojn de la kastelo ĉe la templo, kaj por la murego de la urbo, kaj por la domo, en kiu mi loĝos. Kaj la reĝo donis al mi, ĉar super mi estis la favora mano de mia Dio.

9 Kaj mi venis al la transriveraj regionestroj, kaj mi donis al ili la leterojn de la reĝo. Kaj la reĝo sendis kun mi oficirojn kaj rajdistojn.

10 Kiam tion aŭdis Sanbalat, la Ĥoronano, kaj Tobija, la sklavo Amonida, ili havis grandan ĉagrenon, ke venis homo, por zorgi pri la bono de la Izraelidoj.

11 Kaj mi venis en Jerusalemon. Kaj restinte tie dum tri tagoj,

12 mi leviĝis nokte kune kun nemultaj homoj, kiuj estis kun mi; mi al neniu ion diris pri tio, kion mia Dio inspiris al mi fari por Jerusalem; neniu besto estis kun mi, krom tiu, sur kiu mi rajdis.

13 Kaj mi trarajdis nokte tra la Pordego de la Valo, al la Fonto de la Drako kaj al la Pordego de Sterko; mi rigardis la muregojn de Jerusalem, kiel detruitaj ili estas, kaj ĝiajn pordegojn, kiel ili estas forbruligitaj per fajro.

14 Kaj mi alrajdis al la Pordego de la Fonto kaj al la Reĝa Lageto; sed tie ne estis sufiĉe da spaco, ke povu trairi la besto, kiu estis sub mi.

15 Kaj mi leviĝis nokte laŭ la torento kaj pririgardis la muregon, kaj, trarajdinte denove tra la Pordego de la Valo, mi revenis.

16 Kaj la estroj ne sciis, kien mi iris kaj kion mi faras; nek al la Judoj, nek al la pastroj, nek al la eminentuloj, nek al la estroj, nek al la ceteraj plenumantoj de la laboroj mi ion diris ĝis nun.

17 Kaj mi diris al ili:Vi vidas la mizeron, en kiu ni troviĝas, kiel Jerusalem estas dezertigita kaj ĝiaj pordegoj estas forbruligitaj per fajro; ni iru kaj konstruu la muregon de Jerusalem, ke ni ne estu plu en malhonoro.

18 Kaj mi rakontis al ili pri la mano de mia Dio, kiu favore estis super mi, ankaŭ la vortojn de la reĝo, kiujn li diris al mi. Kaj ili diris:Ni leviĝu kaj konstruu; kaj iliaj manoj fortiĝis por la bono.

19 Kiam tion aŭdis Sanbalat, la Ĥoronano, kaj Tobija, la sklavo Amonida, kaj Geŝem, la Arabo, ili ridis pri ni kaj rigardis nin malestime, kaj diris:Kio estas tiu afero, kiun vi faras? ĉu ne kontraŭ la reĝo vi ribelas?

20 Kaj mi respondis al ili, kaj diris al ili:Dio de la ĉielo donos al ni sukceson, kaj ni, Liaj servantoj, leviĝos kaj konstruos; sed vi havas nenian parton nek rajton nek memoron en Jerusalem.

1 亚达薛西王二十年尼散月, 王面前摆上了酒席, 我拿酒来奉给王。我在他面前素来没有露出愁容。

2 王却问我: "你既然没有病, 为什么面带愁容呢?这没有别的可能, 必是心中愁烦。"我就非常惧怕,

3 对王说: "愿王万岁, 我列祖坟墓所在的城成了荒芜之地, 城门被火焚毁, 我怎能不面带愁容呢?"

4 王问我: "你想要什么呢?"我就向天上的 神祷告,

5 然后对王说: "如果王认为好, 仆人能在你面前蒙恩宠, 就请你差派我往犹大, 到我列祖坟墓所在的城去, 让我重建那城。"

6 那时, 王后坐在王的旁边。王问我: "你的行程需时多久?你什么时候回来?"王既然认为好, 就差派我去, 我也定了一个归期。

7 我又问王: "王若是认为好, 请赐给我诏书, 通知河西那边的省长准我经过, 直至我到达犹大;

8 又赐诏书, 给看守王的园林的亚萨, 吩咐他给我木材, 建造圣殿的营楼大门的横梁, 以及建造城墙和我要入住的房屋。"因为我的 神施恩的手帮助我, 王就赐给我这一切。

9 于是我到了河西那边的省长那里去, 把王的诏书交给他们; 王又派了军长和马兵护送我。

10 和伦人参巴拉和作臣仆的亚扪人多比雅听见有人来到, 要为以色列求利益, 他们就非常恼怒。

11 我到了耶路撒冷, 在那里停留了三天。

12 我在夜间起来, 和几个人一起出去, 我没有告诉任何人我的 神使我定意要为耶路撒冷作的事, 除了我所骑的一头牲口以外, 没有带着别的牲口。

13 我夜间出了谷门, 向着龙泉走去, 到了粪门, 视察耶路撒冷破坏了的城墙和被火焚毁的城门。

14 我又往前走, 到了泉门和王池, 因为地方不够让我骑着牲口过去,

15 我只得在夜间沿溪而上, 视察城墙, 然后转回, 经过谷门, 回到城里。

16 没有一个官长知道我去过什么地方, 作了什么事。我也一直没有告诉犹大人、或祭司、或贵胄、或官长, 或其余作工的人。

17 后来我对他们说: "你们都看见我们遭遇的患难: 耶路撒冷成了荒芜之地, 城门被火焚毁, 你们都来吧! 让我们重建耶路撒冷的城墙, 免得我们再受凌辱。"

18 我告诉他们, 我的 神施恩的手怎样帮助我, 以及王对我所说的话; 他们就说: "我们要起来建造! "于是他们奋勇着手作这善工。

19 但和伦人参巴拉和作臣仆的亚扪人多比雅, 以及阿拉伯人基善听见了, 就讥笑我们, 藐视我们, 说: "你们在干什么?你们要背叛王吗?"

20 我回答他们说: "天上的 神必使我们成功; 我们是他的仆人, 我们要起来建造, 但你们在耶路撒冷无分、无权, 无人记念。"