1 Venis al mi kelkaj el la plejaĝuloj de Izrael, kaj sidiĝis antaŭ mi.
2 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
3 Ho filo de homo! ĉi tiuj homoj levis siajn idolojn en sian koron, kaj allogilon de sia malpieco ili starigis antaŭ sia vizaĝo; ĉu Mi nun respondu al ili, kiam ili Min demandas?
4 Tial parolu kun ili, kaj diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Se iu el la domo de Izrael levis siajn idolojn en sian koron kaj starigis antaŭ si la allogilon de sia malpieco, kaj poste venas al la profeto, tiam Mi, la Eternulo, respondos al li tiel, kiel li meritas per sia granda idolisteco,
5 por ke la domo de Izrael estu kaptata konforme al sia koro, kiun ili defaligis de Mi per ĉiuj siaj idoloj.
6 Tial diru al la domo de Izrael:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pentu, kaj deturnu vin de viaj idoloj, kaj de ĉiuj viaj abomenindaĵoj deturnu vian vizaĝon.
7 Ĉar se iu el la domo de Izrael, aŭ el la fremduloj, kiu loĝas ĉe Izrael, defalas de Mi, levas siajn idolojn en sian koron, starigas antaŭ sia vizaĝo la allogilon de sia malpieco, kaj poste venas al la profeto, por fari per li demandojn al Mi, tiam Mi, la Eternulo, respondos al li per Mi mem;
8 Mi direktos Mian vizaĝon kontraŭ tiun homon kaj faros lin avertilo kaj ekzemplo, kaj Mi ekstermos lin el inter Mia popolo; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
9 Kaj se la profeto estos delogita kaj ion parolos, tiam Mi, la Eternulo, malsaĝigis tiun profeton, kaj Mi etendos Mian manon sur lin kaj ekstermos lin el inter Mia popolo Izrael.
10 Tiamaniere ili estos punitaj pro sia malpieco:la puno de la demandanto kaj la puno de la profeto estos egalaj;
11 por ke ili ne plu forerarigu de Mi la domon de Izrael kaj ili ne plu malpurigu sin per ĉiuj siaj krimoj; sed ili estu Mia popolo kaj Mi estu ilia Dio, diras la Sinjoro, la Eternulo.
12 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
13 Ho filo de homo! se lando pekos kontraŭ Mi, forte kulpiĝante antaŭ Mi, tiam Mi etendos Mian manon sur ĝin, kaj rompos al ĝi la panan apogon, venigos sur ĝin malsaton, kaj ekstermos en ĝi la homojn kaj brutojn.
14 Kaj se meze de ĝi troviĝus tiaj tri homoj, kiel Noa, Daniel, kaj Ijob, ili pro sia virteco savus sian vivon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
15 Se Mi venigus en la landon sovaĝajn bestojn, por ĝin senhomigi, por ke ĝi fariĝu dezerta kaj neniu povu iri tra ĝi pro la bestoj-
16 kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, eĉ tiuj tri homoj en ĝi ne savus la filojn nek filinojn; nur ili mem saviĝus, sed la lando fariĝus dezerta.
17 Aŭ se Mi venigus glavon sur tiun landon, kaj dirus:Glavo, trairu la landon; kaj Mi ekstermus en ĝi homojn kaj brutojn-
18 kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, eĉ tiuj tri homoj en ĝi ne savus la filojn nek filinojn; nur ili mem saviĝus.
19 Aŭ se Mi venigus peston sur tiun landon, kaj Mi elverŝus sur ĝin Mian koleron en sango, por ekstermi en ĝi homojn kaj brutojn,
20 kaj Noa, Daniel, kaj Ijob estus en ĝi-kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, ili ne savus filon nek filinon; nur ili pro sia virteco savus sian animon.
21 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Eĉ se Mi venigus sur Jerusalemon la kvar malbonajn punojn, la glavon, malsaton, sovaĝajn bestojn, kaj peston, por ekstermi en ĝi homojn kaj brutojn-
22 tamen restos en ĝi restaĵo da mortevitintaj filoj kaj filinoj, kaj jen ili eliros al vi, kaj vi vidos ilian konduton kaj iliajn agojn, kaj vi konsoliĝos pri la malbono, kiun Mi venigis sur Jerusalemon, pri ĉio, kion Mi venigis sur ĝin.
23 Kaj ili vin konsolos, kiam vi vidos ilian konduton kaj iliajn agojn, kaj ekscios, ke ne vane Mi faris ĉion, kion Mi faris kontraŭ ĝi, diras la Sinjoro, la Eternulo.
1 有几个以色列的长老来见我, 在我面前坐下。
2 耶和华的话就临到我说:
3 "人子啊! 这些人已经把他们的偶像接到心里去, 把那陷他们在罪孽中的绊脚石放在自己面前, 我怎能让他们向我求问呢?
4 因此, 你要告诉他们, 对他们说: ‘主耶和华这样说: 以色列家的人中, 凡把他的偶像接到心里去, 把那陷自己在罪孽中的绊脚石放在自己面前, 却又来见先知的, 我耶和华必按他拜众多偶像的罪报应他,
5 好夺回以色列家的心。他们众人因自己的偶像, 与我疏远。’
6 "因此, 你要对以色列家说: ‘主耶和华这样说: 回转吧! 转离你们的偶像! 转脸离弃你们一切可憎之物吧!
7 因为以色列家的人中, 或是在以色列寄居的外族人中, 凡与我疏远, 把他们的偶像接到心里去, 把那陷自己在罪孽中的绊脚石放在自己面前, 却又来见先知, 要为自己求问我的, 我耶和华必亲自报应他;
8 我必向那人变脸, 使他成为别人的鉴戒和讥笑的对象; 我要把他从我子民中剪除; 你们就知道我是耶和华。
9 如果有先知被欺骗说一句话, 是我耶和华任那先知受欺骗的; 我必伸手攻击他, 把他从我子民以色列中除灭。
10 他们必担当自己的罪孽; 求问的人的罪孽怎样, 先知的罪孽也必怎样。
11 这样, 以色列家必不再走迷路离开我, 也不再因他们的一切过犯玷污自己; 他们要作我的子民, 我要作他们的 神。这是主耶和华的宣告。’"
12 耶和华的话又临到我说:
13 "人子啊! 如果一国行了不忠的事得罪我, 我就必伸手攻击那国, 断绝那地的粮食, 使饥荒临到那地, 使人和牲畜都从那地剪除,
14 即使有挪亚、但以理和约伯这三个人, 他们也只能因自己的义救自己的性命。这是主耶和华的宣告。
15 如果我使猛兽经过那地, 蹂躏那地, 使它荒凉, 以致因为这些兽的缘故, 没有人敢经过;
16 即使有这三个人在其中, 我指着我的永生起誓, 他们只能救自己, 连儿女也不能救, 那地却仍然荒凉。这是主耶和华的宣告。
17 如果我使刀剑临到那地, 说: ‘愿刀剑经过那地, 好让我把人和牲畜从那地剪除。’
18 即使有这三个人在其中, 我指着我的永生起誓, 他们只能救自己, 连儿女也不能救。
19 如果我使瘟疫流行那地, 借着流血的事把我的烈怒倾倒在那地上, 使人和牲畜都从那地剪除;
20 即使当中有挪亚、但以理和约伯, 我指着我的永生起誓, 他们只能因自己的义救自己的性命, 连儿女也不能救。这是主耶和华的宣告。"
21 主耶和华这样说: "我打发刀剑、饥荒、猛兽和瘟疫这四样可怕的刑罚临到耶路撒冷, 要把人和牲畜从那里剪除的时候, 那情况岂不更严重吗?
22 其中将有剩下逃脱的人, 连同儿女被带出来, 他们来到你们那里, 你们看见他们的所行所为, 就会因我降给耶路撒冷的一切灾祸, 得了安慰。
23 你们看见了他们的所行所为, 就必得安慰, 因为你们知道我在耶路撒冷所行的一切, 并不是无缘无故的。这是耶和华的宣告。"