1 En la dek-unua jaro, en la unua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

2 Ho filo de homo! pro tio, ke Tiro diras pri Jerusalem:Ha, ha! ĝi estas frakasita, la pordo de la popoloj, ĝi turnas sin al mi, mi pleniĝos de ĝia dezertiĝo-

3 pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraŭ vin, ho Tiro, kaj Mi levos kontraŭ vin multe da nacioj, kiel maro levas siajn ondojn.

4 Kaj ili detruos la muregojn de Tiro kaj disrompos ĝiajn turojn; kaj Mi forbalaos de ĝi ĝian polvon, kaj Mi faros ĝin nuda roko.

5 Loko por sternado de retoj ĝi fariĝos meze de la maro, ĉar Mi tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo; kaj ĝi fariĝos rabaĵo por la nacioj.

6 Kaj ĝiaj filinoj, kiuj estas sur la kampo, estos mortigitaj per glavo; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

7 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi venigos kontraŭ Tiron de norde Nebukadnecaron, reĝon de Babel, la reĝon de reĝoj, kun ĉevaloj, ĉaroj, kaj rajdistoj, kun homamaso kaj multe da popolo.

8 Viajn filinojn sur la kampo li mortigos per glavo; li faros kontraŭ vi bastionojn, li ŝutaranĝos ĉirkaŭ vi remparojn, kaj starigos kontraŭ vi siajn ŝildojn;

9 kaj li starigos siajn muregrompilojn kontraŭ viaj muregoj, kaj viajn turojn li detruos per siaj hakiloj.

10 Pro la multo de siaj ĉevaloj li kovros vin per polvo; de la bruo de la rajdistoj, radoj, kaj ĉaroj ektremos viaj muregoj, kiam li eniros en viajn pordegojn, kiel oni eniras en urbon trarompitan.

11 Per la hufoj de siaj ĉevaloj li dispremos ĉiujn viajn stratojn; vian popolon li mortigos per glavo, kaj la monumentojn de via forto li ĵetos sur la teron.

12 Ili disrabos vian havon kaj diskaptos viajn komercaĵojn; ili detruos viajn murojn, ili disrompos viajn belajn domojn; viajn ŝtonojn, vian lignon, kaj vian teron ili ĵetos en la akvon.

13 Mi ĉesigos la laŭtan sonadon de viaj kantoj, kaj la voĉo de viaj harpoj ne plu estos aŭdata.

14 Mi faros vin nuda roko; vi fariĝos loko por sternado de retoj, vi ne plu estos rekonstruata; ĉar Mi, la Eternulo, tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo.

15 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri Tiro:Vere, de la bruo de via falado, de la ĝemado de viaj vunditoj, kiam meze de vi estos farata mortigado, ektremos la insuloj.

16 Kaj malsupreniros de siaj tronoj ĉiuj princoj de la maro, ili demetos de si sian purpuron kaj siajn broditajn vestojn; timo ilin atakos; ili sidiĝos sur la tero, tremos ĉiuminute, kaj eksentos teruron pro vi.

17 Kaj ili ekkantos pri vi funebran kanton, kaj diros pri vi:Kiele vi pereis, vi, loĝata de maristoj, glora urbo, kiu estis forta sur la maro, ĝi kaj ĝiaj loĝantoj, kiuj ĵetadis timon sur ĉiujn loĝantojn de la mara regiono!

18 Nun ektremos la maraj regionoj en la tago de via falo, kaj la insuloj sur la maro konsterniĝos pro via finiĝo.

19 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiam Mi faros vin urbo dezerta simila al la urboj neloĝataj, kiam Mi levos sur vin la abismon kaj granda akvo vin kovros,

20 tiam Mi mallevos vin al tiuj, kiuj iris en la tombon, al la popolo eterna, kaj Mi puŝos vin en la profundon subteran, en la eternan dezerton, al tiuj, kiuj iris en la tombon, por ke vi ne plu estu loĝata; tiam Mi restarigos belecon sur la tero de la vivantoj.

21 Mi neniigos vin, kaj vi ne plu ekzistos; oni serĉos vin, sed ne plu trovos en eterneco, diras la Sinjoro, la Eternulo.

1 第十一年某月初一日, 耶和华的话临到我说:

2 "人子啊! 因为推罗论到耶路撒冷说: ‘哈哈! 那万族的门已经破坏了, 向我打开了; 我必得丰满, 她却成了荒场! ’

3 所以主耶和华这样说: ‘推罗啊! 我要与你为敌; 我必叫多国上来攻击你, 好像海使波浪涌上来一样。

4 他们必毁坏推罗的城墙, 拆毁它的城楼; 我必刮净它的尘土, 使它成为光滑的磐石。

5 它必在海中作晒网的地方, 因为我已经说了。这是耶和华的宣告。它必成为列国的掠物,

6 那些在陆地居住的推罗人必被刀剑所杀; 然后, 他们就知道我是耶和华。

7 "‘因为主耶和华这样说: 看哪! 我要使诸王之王, 就是巴比伦王尼布甲尼撒, 率领马匹、战车、骑兵和一支大军, 从北方来攻击推罗。

8 他必用刀剑杀戮你那些在陆地居住的人; 他必建造围城的高墙, 筑起土垒, 举起盾牌攻击你。

9 他必用攻城锤攻击你的城墙, 用武器拆毁你的城楼。

10 因为他的马匹众多, 它们扬起的尘土必遮盖你; 他进入你的城门, 好像人进入已有破口的城, 那时, 你的城墙必因骑兵、车轮和战车的响声而震动。

11 他的马蹄必践踏你所有的街道; 他必用刀杀戮你的人民; 你坚固的柱子必倒在地上。

12 他们必掳去你的财富, 以你的货财为掠物; 他们必破坏你的城墙, 拆毁你华丽的房屋, 把你的石头、木头和瓦砾都投在水中。

13 我必使你唱歌的喧声止息; 人也再听不到你的琴声。

14 我必使你成为光滑的磐石; 你必成为晒网的地方; 你必不再被建造, 因为我耶和华已经说了。这是主耶和华的宣告。’

15 "主耶和华对推罗这样说: ‘杀戮在你中间发生, 受伤的人都在唉哼的时候, 众海岛岂不因你倾倒的声音而震动吗?

16 那时所有沿海的君王都必由王座下来, 除去朝服, 脱下刺绣的衣服; 披上战兢, 坐在地上, 不停发抖, 因你而惊骇。

17 他们必为你作一首哀歌说: 你这著名的城, 航海之人的居所, 在海上坚固有力的啊! 你和你的居民素来使惊恐临到所有住在那里的人身上, 你怎么绝了迹呢?

18 现在海岛的居民在你倾倒的日子, 都必战兢; 众海岛因你的毁灭而惊惶。

19 因为主耶和华这样说: 我使你成为荒废的城市, 像没有人居住的城镇; 我使深渊的水上升漫过你, 使大水淹没你,

20 那时, 我要使你与那些下到阴府的人一起, 下到古时的人那里去; 我要使你住在地的深处, 就是住在久而荒废之地, 与那些下到阴府的人在一起, 以致你不再在活人的境界重现("不再在活人的境界重现", 这译法参考古译本, 原文作"不再返回, 我却要在活人境地显出荣耀")。

21 我必使你遭遇可怕的灾祸, 你就不再存在了; 人虽然寻找你, 却永不再寻得着。这是主耶和华的宣告。’"