1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

2 Ho filo de homo, profetu pri la paŝtistoj de Izrael, profetu, kaj diru al ili, al la paŝtistoj:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ve al la paŝtistoj de Izrael, kiuj paŝtas sin mem! ĉu ne la ŝafojn devas paŝti la paŝtistoj?

3 La grasaĵon vi manĝas, per la lano vi vin vestas, la grasigitan ŝafon vi buĉas; sed la ŝafojn vi ne paŝtas.

4 La malfortajn vi ne flegas, malsanan vi ne kuracas, vunditan vi ne bandaĝas, forerarintan vi ne revenigas, perditan vi ne serĉas; sed vi regas super ili maldelikate kaj kruele.

5 Kaj ili diskuris, ĉar ili ne havas paŝtiston; kaj ili fariĝis manĝaĵo por ĉiuj bestoj de la kampo, ili diskuris.

6 Erarvagas Miaj ŝafoj sur ĉiuj montoj kaj sur ĉiuj altaj montetoj, kaj sur la tutan teron diskuris Miaj ŝafoj, kaj neniu demandas pri ili, neniu ilin serĉas.

7 Tial, ho paŝtistoj, aŭskultu la vorton de la Eternulo:

8 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo:pro tio, ke Miaj ŝafoj fariĝis rabataĵo, kaj pro foresto de paŝtisto Miaj ŝafoj fariĝis manĝaĵo por ĉiuj bestoj de la kampo, kaj Miaj paŝistoj ne serĉis Miajn ŝafojn, kaj la paŝtistoj paŝtis sin mem, sed Miajn ŝafojn ili ne paŝtis -

9 pro tio, ho paŝtistoj, aŭskultu la vorton de la Eternulo:

10 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraŭ la paŝtistojn, kaj Mi elpostulos Miajn ŝafojn el iliaj manoj, kaj Mi forprenos de ili la paŝtadon de ŝafoj, kaj la paŝtistoj jam ne plu paŝtos sin mem, kaj Mi savos Miajn ŝafojn el ilia buŝo, por ke ili ne plu estu manĝaĵo por ili.

11 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi venos, kaj Mi serĉos Miajn ŝafojn kaj esploros ilin.

12 Kiel paŝtisto esploras sian ŝafaron, kiam li alvenas al siaj diskurintaj ŝafoj, tiel Mi esploros Miajn ŝafojn; kaj Mi savos ilin el ĉiuj lokoj, kien ili diskuris en la tago nuba kaj malluma.

13 Mi elkondukos ilin el inter la popoloj, Mi kolektos ilin el la diversaj landoj, Mi revenigos ilin sur ilian teron; kaj Mi paŝtos ilin sur la montoj de Izrael, en la valoj, kaj sur ĉiuj loĝeblaj lokoj de la tero.

14 Sur bona paŝtejo Mi ilin paŝtos, kaj sur la altaj montoj de Izrael estos ilia loĝloko; tie ili ripozos en bona restejo, kaj paŝtiĝos sur grasa paŝtejo, sur la montoj de Izrael.

15 Mi paŝtos Miajn ŝafojn, kaj Mi ripozigos ilin, diras la Sinjoro, la Eternulo.

16 La ŝafon perdiĝintan Mi elserĉos, la forpelitan Mi revenigos, la vunditan Mi bandaĝos, la malsanan Mi fortigos; sed la grasan kaj fortan Mi ekstermos; Mi paŝtos kun justeco.

17 Kaj pri vi, ho Miaj ŝafoj, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi faros juĝon inter ŝafo kaj ŝafo, al virŝafoj kaj virkaproj.

18 Ĉu ne sufiĉas al vi, ke vi paŝtiĝas sur bona paŝtejo? la restaĵon sur via paŝtejo vi dispremas per viaj piedoj! Ĉu ne sufiĉas, ke vi trinkas puran akvon? la restaĵon vi movmalklarigas per viaj piedoj!

19 Kaj Miaj ŝafoj devas manĝi tion, kio estas dispremita per viaj piedoj, kaj trinki tion, kio estas malklarigita per viaj piedoj.

20 Tial tiele diras al ili la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi venos, kaj Mi faros juĝon inter ŝafo grasa kaj ŝafo malgrasa.

21 Ĉar vi puŝas per la flanko kaj per la ŝultro kaj frapas per viaj kornoj ĉiujn malfortajn, ĝis vi forpelas ilin eksteren,

22 Mi helpos al Miaj ŝafoj, kaj ili ne plu estos prirabataj, kaj Mi faros juĝon inter ŝafo kaj ŝafo.

23 Kaj Mi starigos super ili unu paŝtiston, kiu paŝtos ilin, Mian servanton David; li paŝtos ilin, kaj li estos por ili paŝtisto.

24 Kaj Mi, la Eternulo, estos por ili Dio, kaj Mia servanto David estos princo inter ili; Mi, la Eternulo, tion parolis.

25 Kaj Mi faros kun ili interligon de paco, kaj Mi malaperigos ĉiujn sovaĝajn bestojn el la lando, por ke oni povu loĝi en la dezerto sendanĝere kaj dormi en la arbaroj.

26 Kaj Mi faros ilin kaj la ĉirkaŭaĵon de Mia monteto objekto de beno, kaj Mi sendados pluvon en ĝia tempo, tio estos pluvoj de beno.

27 Kaj la arbo de la kampo donados siajn fruktojn, kaj la tero donados siajn produktaĵojn, kaj ili estos sur sia tero ekster danĝero; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi rompos la stangojn de ilia jugo, kaj savos ilin el la manoj de tiuj, kiuj sklavigis ilin.

28 Kaj ili ne plu estos prirabataj de la nacioj, kaj la bestoj de la tero ne manĝegos ilin; kaj ili loĝos sendanĝere, kaj neniu teruros ilin.

29 Kaj Mi aranĝos por ili gloran plantadon, kaj ili ne plu estos ekstermataj de malsato en la lando, kaj ili ne plu havos malhonoron inter la nacioj.

30 Kaj oni ekscios, ke Mi, la Eternulo, ilia Dio, estas kun ili, kaj ke ili, la domo de Izrael, estas Mia popolo, diras la Sinjoro, la Eternulo.

31 Kaj vi, homoj, estas Miaj ŝafoj, la ŝafoj de Mia paŝtejo, kaj Mi estas via Dio, diras la Sinjoro, la Eternulo.

1 耶和华的话临到我说:

2 "人子啊! 你要说预言攻击以色列众牧者; 你要对他们说预言: ‘主耶和华这样说: 以色列众牧者有祸了! 他们只顾牧养自己。牧者岂不应当牧养羊群吗?

3 你们吃脂油、穿羊毛, 宰肥壮的羊, 却不牧养羊群。

4 瘦弱的, 你们没有养壮; 患病的, 你们没有医治; 受伤的, 你们没有包扎; 被赶散的, 你们没有领回; 迷失的, 你们没有寻找; 你们反而用强暴严严地管辖它们。

5 它们没有牧人, 就分散了, 作了田野一切走兽的食物。

6 我的羊在众山和各高冈上流离; 它们分散在全地上, 没有人去寻, 也没有人去找。

7 "‘因此, 你们这些作牧者的, 要听耶和华的话:

8 我指着我的永生起誓, 我的羊因没有牧人, 就成了猎物, 作了田野一切走兽的食物。我的众牧者不寻找我的羊; 他们只顾牧养自己, 却不牧养我的羊。这是主耶和华的宣告。

9 因此, 你们这些作牧者的, 要听耶和华的话。

10 主耶和华这样说: 看哪! 我要与众牧者为敌; 我必向他们追讨我的羊, 使他们不再牧养羊群, 也不再牧养自己。我必救我的羊脱离他们的口, 不再作他们的食物。

11 "‘因为主耶和华这样说: 看哪! 我必亲自寻觅我的羊, 把它们找出来。

12 牧人在他的羊群四散的时候, 怎样寻找他的羊, 我也必照样寻找我的羊。这些羊在密云幽暗的日子四散到各处, 我要把它们从那里救回来。

13 我必把它们从万族中领出来, 从列邦中聚集它们, 领它们归回故土。我必在以色列的群山上, 在众溪水旁, 在国内一切居住的地方, 牧养它们。

14 我必在美好的草场上牧养它们, 以色列的高山必作牧放它们的地方。在那里它们必躺卧在美好的牧场上, 它们必在以色列群山肥美的草场上吃草。

15 我必亲自牧养我的羊, 亲自使它们躺卧。这是主耶和华的宣告。

16 迷失的, 我必寻找; 被赶散的, 我必领回; 受伤的, 我必包扎; 患病的, 我必养壮; 肥壮的, 我却要除灭。我也必按着公正牧养它们。

17 "‘我的羊啊! 论到你们, 主耶和华这样说: 我要在羊与羊之间, 在公绵羊与公山羊之间, 施行审判。

18 你们在美好的草场上吃草, 还不知足吗?剩下的草, 你们竟用脚践踏; 你们喝了清水, 剩下的你们竟用脚搅浊。

19 我的羊, 就只能吃你们用脚践踏过的, 喝你们用脚搅浊了的。

20 "‘因此, 主耶和华对它们这样说: 看哪! 我必亲自在肥羊与瘦羊之间施行审判。

21 因为你们用腰用肩拥挤所有瘦弱的, 又用角抵触它们, 直到把它们驱散到外面,

22 所以我必拯救我的羊, 使它们不再作猎物。我要在羊与羊之间施行审判。

23 "‘我必立一个牧人, 就是我的仆人大卫, 看管它们, 牧养它们。他必牧养它们, 作它们的牧人。

24 我耶和华必作它们的 神, 我的仆人大卫要在它们中间作领袖。我耶和华已经说了。

25 "‘我必与它们立平安的约, 使恶兽从境内灭绝, 它们就可以在旷野安居, 在树林中躺卧。

26 我必使他们和我的山四围都蒙福; 我必按时降雨, 这就是赐福的雨。

27 田野的树木必结果子, 地也必有出产; 他们必在自己的土地上安居。我打断他们所负的轭, 救他们脱离奴役者的手的时候, 他们就知道我是耶和华。

28 他们必不再作列国的猎物, 地上的野兽也不再吞吃他们; 他们必安然居住, 没有人惊吓他们。

29 我必给他们兴起一个以种植闻名的地方, 使他们在境内不再被饥荒消灭, 也不再担当列国的羞辱。

30 那时, 他们就知道我耶和华他们的 神与他们同在, 并且知道他们以色列家是我的子民。这是主耶和华的宣告。

31 你们是我的羊, 是我草场上的羊; 我是你们的 神。这是耶和华的宣告。’"