1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2 Kial vi uzas ĉe vi en la lando de Izrael ĉi tiun proverbon kaj diras:La patroj manĝis nematurajn vinberojn, kaj la dentoj de la filoj agaciĝis?
3 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, neniu plu uzos ĉe vi tiun proverbon en Izrael.
4 Jen ĉiuj animoj apartenas al Mi:kiel la animo de la patro, tiel ankaŭ la animo de la filo apartenas al Mi; tiu animo, kiu pekas, ĝi mortos.
5 Sed se iu estas virta kaj agas laŭleĝe kaj juste;
6 ne manĝas sur la montoj kaj ne levas siajn okulojn al la idoloj de la domo de Izrael, ne malpurigas la edzinon de sia proksimulo kaj ne alproksimiĝas al virino en la tempo de ŝia monataĵo;
7 neniun perfortas, redonas al la ŝuldanto lian garantiaĵon, ne faras rabon, donas sian panon al malsatulo kaj nudulon kovras per vesto;
8 ne donas kontraŭ procentegoj kaj ne prenas troprofiton, detenas sian manon de maljustaĵo, faras inter homo kaj homo juĝon justan;
9 sekvas Miajn leĝojn kaj observas Miajn ordonojn, por plenumi ilin ĝuste:tiu estas virtulo, kaj li certe vivos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
10 Sed se li naskigis filon, kiu estas rabisto, verŝas sangon, aŭ faras ion similan;
11 kaj ĉion diritan li mem ne faras, sed li manĝas sur la montoj, malpurigas la edzinon de sia proksimulo;
12 perfortas malriĉulon kaj senhavulon, faras rabadon, ne redonas garantiaĵon, levas siajn okulojn al idoloj, faras abomenindaĵon;
13 donas kontraŭ procentegoj, prenas troprofiton:ĉu tia povas vivi? li ne devas vivi:ĉar li faras ĉiujn tiujn abomenindaĵojn, li devas morti; lia sango estu sur li.
14 Sed jen li naskigis filon, kiu vidas ĉiujn pekojn de sia patro, kiujn ĉi tiu faras, kaj li timas, kaj ne faras ion similan:
15 sur la montoj li ne manĝas, siajn okulojn li ne levas al la idoloj de la domo de Izrael, la edzinon de sia proksimulo li ne malpurigas;
16 li neniun perfortas, garantiaĵon ne prenas, rabadon ne faras, sian panon li donas al malsatulo kaj nudulon li kovras per vesto;
17 de premado de malriĉulo detenas sian manon, procentegon kaj troprofiton ne prenas, plenumas Miajn ordonojn kaj sekvas Miajn leĝojn:li ne mortos pro la pekoj de sia patro, sed li nepre vivos.
18 Kaj lia patro, ĉar li faris kruelaĵojn, prirabis fraton, kaj faris inter sia popolo tion, kio estas nebona:li mortos pro siaj malbonagoj.
19 Vi diros:Kial filo ne estas punata pro la malbonagoj de la patro? La filo agis ĝuste kaj juste, observis ĉiujn Miajn leĝojn kaj plenumis ilin; tial li nepre vivos.
20 Tiu animo, kiu pekas, ĝi mortos; filo ne suferos pro la malbonagoj de la patro, kaj patro ne suferos pro la malbonagoj de la filo; la virteco de virtulo estos sur li, kaj la malpieco de malpiulo estos sur li.
21 Sed se malpiulo deturnas sin de ĉiuj siaj pekoj, kiujn li faris, kaj li observos ĉiujn Miajn leĝojn kaj agados ĝuste kaj juste, tiam li vivos, li ne mortos.
22 Ĉiuj liaj malbonagoj, kiujn li faris, ne estos rememorataj; pro siaj bonaj agoj, kiujn li faris, li vivos.
23 Ĉu Mi deziras la morton de malpiulo? diras la Sinjoro, la Eternulo; kiam li deturnos sin de sia konduto, li ja vivos.
24 Kaj se virtulo deturnos sin de sia virteco kaj faros malbonagojn, agos simile al ĉiuj abomenindaĵoj, kiujn faras malpiulo:ĉu li tiam povas vivi? Ĉiuj bonaj agoj, kiujn li faris, ne estos rememorataj; pro siaj krimoj, kiujn li faris, kaj pro siaj pekoj, kiujn li faris, pro ili li mortos.
25 Vi diros:Ne ĝusta estas la maniero de agado de la Sinjoro. Aŭskultu do, ho domo de Izrael:Ĉu Mia maniero de agado estas ne ĝusta? Ne, via konduto estas ne ĝusta.
26 Kiam virtulo deturnas sin de sia virteco kaj faras malbonagojn kaj mortas pro tio, tiam li mortas pro siaj malbonagoj, kiujn li faris.
27 Kaj kiam malpiulo deturnas sin de siaj malbonagoj, kiujn li faris, kaj li agas ĝuste kaj juste, tiam li donas vivon al sia animo.
28 Ĉar li rigardis, kaj retiris sin de ĉiuj siaj malbonagoj, kiujn li faris, tial li nepre vivos, li ne mortos.
29 La domo de Izrael diros:Ne ĝusta estas la agadmaniero de la Sinjoro. Ĉu Mia agadmaniero estas ne ĝusta, ho domo de Izrael? Ne, via agadmaniero estas ne ĝusta.
30 Tial Mi juĝos vin, ho domo de Izrael, ĉiun laŭ lia konduto, diras la Sinjoro, la Eternulo. Pentu kaj retiru vin de ĉiuj viaj krimoj, por ke la malbonagoj ne estu por vi falilo.
31 Forĵetu de vi ĉiujn viajn krimojn, per kiuj vi pekis, kaj faru al vi novan koron kaj novan spiriton. Kial vi mortu, ho domo de Izrael?
32 Ĉar Mi ne deziras la morton de mortanto, diras la Sinjoro, la Eternulo; konvertu vin kaj vivu.
1 耶和华的话临到我说:
2 "论到以色列地, 你们为什么引用这俗语说: ‘父亲吃了酸葡萄, 儿子的牙酸倒了’呢?
3 我指着我的永生起誓: 你们在以色列中必不再引用这俗语了。这是主耶和华的话。
4 看哪! 所有的人都是属我的, 作父亲的怎样属我, 作儿子的也怎样属我, 唯独犯罪的, 才会灭亡。
5 "人若是公义, 又行公道和正直的事:
6 他不在山上吃祭肉, 眼目也不仰望以色列家的偶像, 不玷污邻舍的妻子, 不亲近在经期中的妇人;
7 不欺压任何人, 把欠债人的抵押归还; 他不抢夺人的物件, 却把自己的食物给饥饿的人, 把衣服给赤身的人穿着;
8 他借东西给人不取利息, 也不多要, 他使自己的手远离罪恶, 在人与人之间施行诚实的判断;
9 他遵行我的律例, 谨守我的典章, 行事诚实, 这人是个义人, 他必定存活。这是主耶和华的宣告。
10 "他若是生一个儿子, 是个强暴的人, 流人的血, 又向兄弟行上述任何一件恶事
11 (虽然他父亲并没有作这样的事): 他在山上吃祭肉, 又玷污邻舍的妻子;
12 他欺压困苦和贫穷的人, 抢夺人的物件, 没有把抵押品归还, 眼目仰望偶像, 并行可憎的事;
13 他借东西给人要收利息, 也向人多要, 这样的人能存活吗?他必不能存活; 他行了这一切可憎的事, 必要灭亡; 他的罪("罪"原文作"血")要归到他身上。
14 "他若生一个儿子, 这儿子看见他父亲所犯的一切罪, 他虽然看见了, 却不照样去作:
15 他不在山上吃祭肉, 眼目不仰望以色列家的偶像, 不玷污邻舍的妻子;
16 不欺压任何人, 不索取抵押品, 不抢夺人的物件, 却把自己的食物给饥饿的人, 把衣服给赤身的人穿着;
17 他不伸手欺压困苦人, 借东西给人不取利息, 也不多要; 他遵守我的典章, 遵行我的律例, 这人就必不因他父亲的罪孽而灭亡; 他必要存活。
18 至于他的父亲, 因为他勒索, 抢夺兄弟的物件, 在自己的同胞中行不善的事, 所以他必因自己的罪孽而灭亡。
19 "你们还问: ‘儿子为什么不担当父亲的罪孽呢?’儿子若行正直和公义的事, 谨守遵行我的一切律例, 就必存活。
20 唯独犯罪的, 才会灭亡; 儿子必不担当父亲的罪孽, 父亲也必不担当儿子的罪孽; 义人的义必归他自己, 恶人的恶也必归他自己。
21 "恶人若回转, 离开他所犯的一切罪, 谨守我的一切律例, 行正直和公义的事, 就必存活, 不致灭亡。
22 他所犯的一切罪过都不会被记念, 作控诉他的理由; 他必因自己所行的义而存活。
23 难道我喜悦恶人死亡吗?我不是喜悦他回转离开他所行的而存活吗?这是主耶和华的宣告。
24 "义人若转离他的义去行恶, 照着恶人所行一切可憎的事而行, 他能存活吗?他所行的一切义都不会被记念; 他必因他所行不忠的事和他所犯的罪而灭亡。
25 "你们还说: ‘主所行的不公平。’以色列家啊, 你们要听! 我所行的哪里不公平呢?岂不是你们所行的不公平吗?
26 义人若转离他的义去行恶, 他就必因此灭亡; 他必因着他所行的不义灭亡。
27 还有, 恶人若回转离开他所行的恶, 行正直公义的事, 他就可以使自己的性命存活。
28 因为他思量了, 就转离他所犯的一切罪过, 所以他必然存活, 不致灭亡。
29 但以色列家还说: ‘主所行的不公平。’以色列家啊, 我所行的哪里不公平呢?岂不是你们所行的不公平吗?
30 "因此, 以色列家啊, 我必照着你们各人所行的审判你们。你们回转吧! 离开你们的一切罪过吧! 免得罪孽成为你们的绊脚石。这是主耶和华的宣告。
31 你们要把你们所犯的一切罪过弃掉, 为自己造一个新的心和新的灵。以色列家啊, 你们为什么要灭亡呢?
32 "我不喜悦任何人灭亡, 所以你们要回转, 得以存活。这是主耶和华的宣告。"