1 Sinjoroj, donu al viaj sklavoj justaĵon kaj egalaĵon, sciante, ke vi ankaŭ havas Sinjoron en la ĉielo.
2 En preĝado persistu, viglante en ĝi kun danko;
3 preĝante samtempe ankaŭ pro ni, por ke Dio malfermu al ni pordon por la vorto, por paroli la misteron de Kristo, pro kiu mi estas ankaŭ enkatenita;
4 por ke mi klarigu ĝin, kiel mi devus paroli.
5 Iradu en saĝeco rilate al la eksteruloj, elaĉetante la tempon.
6 Via parolo estu ĉiam kun graco, spicita per salo, por ke vi sciu, kiel vi devus respondi al ĉiu.
7 Pri ĉiuj miaj aferoj sciigos vin Tiĥiko, la amata frato kaj fidela diakono kaj kunservanto en la Sinjoro,
8 kiun mi sendis al vi ĝuste por tio, ke vi sciiĝu pri nia farto, kaj ke li konsolu viajn korojn,
9 kune kun Onesimo, la fidela kaj amata frato, kiu estas el vi. Ili sciigos vin pri ĉiuj ĉi tieaj aferoj.
10 Salutas vin Aristarĥo, mia kunmalliberulo, kaj Marko, kuzo de Barnabas (pri kiu vi ricevis ordonojn:se li venos al vi, akceptu lin),
11 kaj Jesu, nomata Justo, kiuj estas el la cirkumcido; tiuj solaj estas miaj kunlaborantoj por la regno de Dio, kiuj estis al mi konsolilo.
12 Salutas vin Epafras, kiu estas el vi, servisto de Kristo Jesuo, ĉiam klopodeganta pro vi en siaj preĝoj, por ke vi staru perfektaj kaj konvinkitaj en la tuta volo de Dio.
13 Ĉar mi atestas pri li, ke li havas multan fervoron pro vi, kaj pro tiuj, kiuj estas en Laodikea, kaj en Hierapolis.
14 Salutas vin Luko, la amata kuracisto, kaj Demas.
15 Salutu la fratojn en Laodikea, kaj Nimfason, kaj la eklezion en ilia domo.
16 Kaj kiam la epistolo estos legita ĉe vi, faru, ke ĝi estu legata ankaŭ en la eklezio en Laodikea; kaj ke vi ankaŭ legu la epistolon el Laodikea.
17 Kaj diru al Arĥipo:Zorgu pri la diakoneco, kiun vi ricevis en la Sinjoro, por ke vi plenumu ĝin.
18 La saluto per la propra mano de mi, Paŭlo. Memoru miajn katenojn. Graco estu kun vi.
1 你们作主人的, 要公平地对待仆人, 因为知道你们也有一位主在天上。
2 你们要恒切祷告, 在祷告的时候存着感恩的心警醒;
3 也要为我们祷告, 求 神为我们开传道的门, 宣讲基督的奥秘(我就是为了这个缘故被捆锁),
4 使我照着我所应当说的, 把这奥秘显明出来。
5 你们要把握时机, 用智慧与外人来往。
6 你们的话要常常温和, 好像是用盐调和的, 使你们知道应当怎样回答各人。
7 我的一切景况, 推基古会告诉你们。他是我所爱的弟兄, 是忠心的仆役, 也是在主里同作仆人的。
8 我派他到你们那里去, 使你们知道我们的景况, 并且安慰你们的心。
9 他是跟欧尼西慕一同去的。欧尼西慕是忠心的亲爱的弟兄, 是你们那里的人。他们会把这里的一切告诉你们。
10 与我一同坐监的亚里达古, 和巴拿巴的表弟马可, 问候你们。(关于马可, 你们已经受了吩咐: 他若到你们那里, 你们要接待他。)
11 别号犹士都的耶数, 也问候你们。在受过割礼的人中, 只有这几位是为 神的国与我同工的, 他们也成了我的安慰。
12 以巴弗问候你们, 他是你们那里的人, 是基督耶稣的仆人; 他祷告的时候, 常常竭力为你们祈求, 好使你们在 神的一切旨意中完全站稳, 满有坚定的信念。
13 我可以为他作证, 他为了你们和在老底嘉、希拉波立的人, 多受劳苦。
14 亲爱的路加医生和底马问候你们。
15 请问候在老底嘉的弟兄和宁法, 以及在她家里的教会。
16 这封信你们宣读了以后, 也要交给老底嘉的教会宣读; 你们也要读老底嘉的那封信。
17 你们要对亚基布说: "你要留心在主里领受的职分, 好把它完成。"
18 我保罗亲笔问候你们。你们要记念我的捆锁。愿恩惠与你们同在。