1 Se do vi estas levitaj kun Kristo, serĉu tion, kio estas supre, kie Kristo sidas dekstre de Dio.
2 Atentu tion, kio estas supre, ne surteraĵojn.
3 Ĉar vi mortis, kaj via vivo kaŝiĝis kun Kristo en Dio.
4 Kiam aperos Kristo, nia vivo, tiam vi ankaŭ kun li aperos en gloro.
5 Malvivigu do viajn membrojn, kiuj estas sur la tero:malĉastecon, malpurecon, volupton, malbonan deziron, kaj avidecon, kiu estas idolkulto;
6 pro kio venas la kolero de Dio sur la filojn de malobeo;
7 en kiuj vi ankaŭ iam iradis, kiam vi vivis en ili.
8 Sed nun formetu ankaŭ la jenajn:koleron, pasian indignon, malicon, kalumnion, hontindan parolon el via buŝo;
9 ne mensogu unu al alia, ĉar vi jam formetis la malnovan homon kun liaj agoj,
10 kaj surmetis la novan homon, kiu estas renovigata al scio laŭ la bildo de Tiu, kiu lin kreis;
11 kie ne povas esti Greko kaj Judo, cirkumcido kaj necirkumcido, barbaro, Skito, sklavo, liberulo, sed Kristo estas ĉio kaj en ĉio.
12 Surmetu do, kiel elektitoj de Dio, sanktaj kaj amataj, koron de kompato, bonkorecon, humilecon, mildecon, toleremecon;
13 reciproke paciencante kaj pardonante, se iu havas plendon kontraŭ iu; kiel la Sinjoro pardonis vin, tiel vi ankaŭ faru;
14 kaj super ĉion tion surmetu amon, kiu estas ligilo de perfekteco.
15 Kaj la paco de Kristo prezidu en viaj koroj, al kiu ankaŭ vi estas vokitaj en unu korpo, kaj estu dankemaj.
16 La vorto de Kristo loĝu en vi riĉe, en ĉia saĝeco; kaj instruu kaj admonu unu la alian per psalmoj kaj himnoj kaj spiritaj kantoj, kantante kun graco en viaj koroj al Dio.
17 Kaj kion ajn vi faras per vorto aŭ ago, faru ĉion en la nomo de la Sinjoro Jesuo, dankante Dion, la Patron, per li.
18 Edzinoj, submetiĝu al viaj edzoj, kiel decas en la Sinjoro.
19 Edzoj, amu viajn edzinojn, kaj ne maldolĉiĝu kontraŭ ili.
20 Infanoj, obeu viajn gepatrojn en ĉio, ĉar tio plaĉas al la Sinjoro.
21 Patroj, ne kolerigu viajn infanojn, por ke ili ne senkuraĝiĝu.
22 Sklavoj, obeu en ĉio al la sinjoroj laŭ la karno, ne per okulservo, kiel homplaĉantoj, sed en simpleco de koro, timante la Sinjoron;
23 kaj kion ajn vi faras, laboru plenanime, kiel por la Sinjoro, kaj ne por homoj,
24 sciante, ke de la Sinjoro vi ricevos la rekompencon de la heredaĵo; ĉar vi servas la Sinjoron Kristo.
25 Sed ĉiu maljuste faranta ricevos returne laŭ sia maljustaĵo, kaj ne ekzistas personfavorado.
1 所以, 你们既然与基督一同复活, 就应当寻求天上的事, 那里有基督坐在 神的右边。
2 你们要思念的, 是天上的事, 不是地上的事。
3 因为你们已经死了, 你们的生命与基督一同隐藏在 神里面。
4 基督就是你们的生命, 他显现的时候, 你们也要和他一同在荣耀里显现。
5 所以要治死你们在地上的肢体, 就如淫乱、污秽、邪情、恶欲和贪心, 贪心就是拜偶像。
6 因着这些事, 神的忿怒必要临到悖逆的人(有些抄本无"悖逆的人")。
7 你们从前在其中生活的时候, 也曾经这样行过。
8 但现在你们要除去忿怒、恼怒、恶毒、毁谤, 以及粗言秽语这一切事。
9 不要彼此说谎, 因为你们已经脱去了旧人和旧人的行为,
10 穿上了新人。这新人照着他的创造者的形象渐渐更新, 能够充分认识主。
11 在这一方面, 并不分希腊人和犹太人, 受割礼的和未受割礼的, 未开化的人和西古提人, 奴隶和自由人, 唯有基督是一切, 也在一切之内。
12 所以, 你们既然是 神所拣选的, 是圣洁、蒙爱的人, 就要存怜悯的心肠、恩慈、谦卑、温柔和忍耐。
13 如果有人对别人有嫌隙, 总要彼此宽容, 互相饶恕; 主怎样饶恕了你们, 你们也要照样饶恕人。
14 在这一切之上, 还要有爱心, 爱心是联系全德的。
15 又要让基督的平安在你们心里作主; 你们蒙召归为一体, 也是为了这个缘故。你们要有感谢的心。
16 你们要让基督的道丰丰富富地住在你们心里, 以各样的智慧, 彼此教导, 互相劝戒, 用诗章、圣诗、灵歌, 怀着感恩的心歌颂 神。
17 凡你们所作的, 无论是言语或行为, 都要奉主耶稣的名, 借着他感谢父 神。
18 你们作妻子的, 要顺服丈夫, 这在主里是合宜的。
19 你们作丈夫的, 要爱妻子, 不可苦待她们。
20 你们作儿女的, 要凡事听从父母, 因为这在主里是可喜悦的。
21 你们作父亲的, 不要激怒儿女, 免得他们灰心丧志。
22 你们作仆人的, 要凡事听从世上的主人, 作事不要只作给人看, 像那些讨人欢心的一样, 却要以真诚的心敬畏主。
23 无论你们作什么, 都要从心里去作, 像是为主作的, 不是为人作的,
24 因为你们知道, 你们一定会从主那里得到基业为赏赐。你们应当服事主基督,
25 但那些不义的人, 必按他所行的不义受报应。主并不偏待人。