1 En la deka jaro, en la deka monato, en la dek-dua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2 Ho filo de homo, turnu vian vizaĝon al Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj profetu pri li kaj pri la tuta Egiptujo.
3 Parolu, kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraŭ vin, ho Faraono, reĝo de Egiptujo, granda drako, kiu kuŝas meze de siaj riveroj, kaj diras:La rivero estas mia, kaj mi faris ĝin por mi.
4 Mi metos hokojn en vian buŝon, Mi alkroĉos la fiŝojn de viaj riveroj al via skvamaro, kaj Mi eltiros vin el viaj riveroj kune kun ĉiuj fiŝoj de viaj riveroj, kiuj estas alkroĉitaj al via skvamaro.
5 Mi ĵetos vin en la dezerton, vin kaj ĉiujn fiŝojn de viaj riveroj; sur la kampon vi falos, oni vin ne levos kaj ne enkolektos; al la bestoj de la tero kaj al la birdoj de la ĉielo Mi transdonos vin kiel manĝaĵon.
6 Kaj ekscios ĉiuj loĝantoj de Egiptujo, ke Mi estas la Eternulo; pro tio, ke ili estis kana apogo por la domo de Izrael:
7 kiam ili kaptis vin per la mano, vi fendiĝis kaj trapikis al ili la tutan flankon; kaj kiam ili apogis sin sur vi, vi rompiĝis kaj traboris al ili la tutajn lumbojn.
8 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi venigos sur vin glavon kaj ekstermos ĉe vi la homojn kaj la brutojn.
9 Kaj la lando Egipta fariĝos dezerto kaj ruinoj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo; pro tio, ke li diris:La rivero estas mia, kaj mi ĝin faris.
10 Tial jen Mi iras kontraŭ vin kaj kontraŭ viajn riverojn, kaj Mi faros el la lando Egipta ruinojn, absolutajn ruinojn, de Migdol ĝis Sevene, ĝis la limo de Etiopujo.
11 Ne trairos ĝin piedo de homo, nek piedo de bruto trairos ĝin, kaj ĝi ne estos loĝata dum kvardek jaroj.
12 Kaj Mi faros la landon Egiptan dezerto inter la aliaj dezertaj landoj, kaj ĝiaj urboj inter la aliaj ruinigitaj urboj estos dezertaj dum kvardek jaroj; kaj Mi disĵetos la Egiptojn inter la popolojn kaj dispelos ilin en diversajn landojn.
13 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Post paso de kvardek jaroj Mi kolektos la Egiptojn el inter la popoloj, kien ili estis disĵetitaj;
14 kaj Mi revenigos la forkaptitajn Egiptojn, kaj revenigos ilin en la landon Patros, en la landon de ilia deveno, kaj ili tie estos humila regno.
15 Ĝi estos humila inter la aliaj regnoj, kaj ĝi ne plu sin tenos alte super la nacioj; Mi faros ĝin malgranda, por ke ĝi ne regu super la nacioj.
16 Kaj ĝi ne plu estos por la domo de Izrael fidataĵo, rememoriganta iliajn malbonagojn, kiam ili sin turnadis al ĝi; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.
17 En la dudek-sepa jaro, en la unua monato, en la unua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
18 Ho filo de homo! Nebukadnecar, reĝo de Babel, ŝarĝis sian militistaron per granda laboro kontraŭ Tiro, tiel, ke ĉiuj kapoj senhariĝis kaj ĉiuj ŝultroj defrotiĝis; kaj tamen nek li nek lia militistaro ricevis rekompencon antaŭ Tiro pro la laboro, kiun li faris antaŭ ĝi.
19 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi donos al Nebukadnecar, reĝo de Babel, la landon Egiptan, por ke li forportu ĝiajn riĉaĵojn kaj faru en ĝi rabadon kaj diskapton; kaj tio estos rekompenco por lia militistaro.
20 Rekompence pro la laboro, kiun li faris, Mi donis al li la landon Egiptan; ĉar ili laboris por Mi, diras la Sinjoro, la Eternulo.
21 En tiu tempo Mi elkreskigos kornon al la domo de Izrael, kaj al vi Mi donos liberecon de parolado inter ili; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
1 第十年十月十二日, 耶和华的话临到我说:
2 "人子啊! 你要面向埃及王法老, 说预言攻击他和埃及全地。
3 你要说: ‘主耶和华这样说: 埃及王法老啊! 我要与你为敌, 你这卧在自己河中的大海怪, 你曾经说过: "这河是我的, 是我自己造的。"
4 但我耶和华必用钩子钩住你的腮颊, 使你河中的鱼都紧贴着你的鳞甲, 我必把你和你河中所有紧贴着你的鳞甲的鱼, 都从你河中拉上来。
5 我必把你和你河中所有的鱼, 都丢在旷野; 你必倒在田间, 无人收殓, 无人埋葬。我已经把你给了地上的走兽和空中的飞鸟作食物。
6 埃及所有的居民就都知道我是耶和华。因为你作了以色列家芦苇的杖。
7 他们用手抓住你的时候, 你就断裂, 伤了他们的肩头; 他们倚靠你, 你就折断、扭伤了他们的腰。
8 因此, 主耶和华这样说: 看哪! 我必使刀剑攻击你, 把人和牲畜都从你那里剪除。
9 埃及地必荒凉废弃, 人就知道我是耶和华。"’因为法老曾说: "这河是我的, 是我自己做的。"
10 所以我必与你和你的河为敌; 我必使埃及地, 从密夺到色弗尼, 直到古实边界, 都全然荒凉废弃。
11 人的脚必不经过那里, 兽的蹄也不经过那里; 四十年之久, 无人居住。
12 我必使埃及成为荒地中的荒地, 四十年之久, 它的城必成为废城中的废城。我必把埃及人分散到列邦, 四散在各地。
13 "‘主耶和华这样说: 满了四十年, 我必把埃及人从他们所分散到的万族中招聚回来。
14 我必使埃及被掳的人归回, 使他们归回自己根源之地巴忒罗, 在那里他们必成为低微的国。
15 这国必成为列国中最低微的, 也必不能再攀到列国之上; 我必使他们弱小, 以致他们不能再管辖列国。
16 埃及必不再作以色列家的倚靠; 每逢以色列家转去仰赖埃及人的时候, 他们就想起自己的罪孽。这样, 他们就知道我是主耶和华。’"
17 二十七年正月初一日, 耶和华的话临到我说:
18 "人子啊! 巴比伦王尼布甲尼撒使他的军兵千辛万苦攻打推罗, 以致各人都头秃肩破; 但是他和他的军兵攻打推罗所付出的辛劳, 并没有从那里得到什么报酬。
19 因此, 主耶和华这样说: 看哪! 我必把埃及地赐给巴比伦王尼布甲尼撒, 他把埃及的财富带走, 抢其中的财为掳物, 夺其中的货为掠物, 作他军兵的报酬。
20 我把埃及地赐给他, 作辛劳的报酬, 因为他们都是为我效力的。这是主耶和华的宣告。
21 到了那天, 我必使以色列家的角生出来, 我也必使你以西结在他们中间开口。他们就知道我是耶和华。"