1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2 Ho filo de homo, direktu vian vizaĝon al la montoj de Izrael, kaj profetu pri ili;
3 kaj diru:Ho montoj de Izrael, aŭskultu la vorton de la Sinjoro, la Eternulo:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al la montoj kaj al la montetoj, al la intermontoj kaj al la valoj:Jen Mi venigos sur vin glavon, kaj Mi detruos viajn altaĵojn.
4 Kaj dezertigitaj estos viaj altaroj, kaj rompitaj estos viaj sunkolonoj; kaj Mi faligos viajn mortigitojn antaŭ viaj idoloj.
5 Kaj Mi faligos la kadavrojn de la Izraelidoj antaŭ iliaj idoloj, kaj Mi disĵetos viajn ostojn ĉirkaŭ viaj altaroj.
6 En ĉiuj viaj loĝlokoj la urboj estos ruinigitaj kaj la altaĵoj estos dezertigitaj, por ke estu ruinigitaj kaj dezertigitaj viaj altaroj, por ke estu rompitaj kaj detruitaj viaj idoloj, viaj sunkolonoj estu disbatitaj, kaj viaj faritaĵoj estu ekstermitaj.
7 Kaj falos mortigitoj inter vi, kaj tiam vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
8 Sed Mi restigos al vi kelkan kvanton, kiu saviĝos de la glavo inter la nacioj, kiam vi estos disĵetitaj en la landojn.
9 Kaj viaj saviĝintoj rememoros Min inter la nacioj, kien ili estos forkondukitaj, kiam Mi disbatos ilian malĉastan koron, kiu defalis de Mi, kaj iliajn okulojn, kiuj malĉastis kun siaj idoloj; kaj ili mem pentos pri la malbonagoj, kiujn ili faris per ĉiuj siaj abomenindaĵoj.
10 Kaj ili ekscios, ke Mi, la Eternulo, ne vane diris, ke Mi faros al ili tiun malbonon.
11 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Plaŭdu per viaj manoj, frapu per via piedo, kaj diru:Ve pro ĉiuj malbonaj abomenindaĵoj de la domo de Izrael, pro kiuj ili falos de glavo, de malsato, kaj de pesto.
12 Kiu estas malproksime, tiu mortos de pesto; kiu estas proksime, tiu falos de glavo; kiu restis kaj konserviĝis, tiu mortos de malsato. Tiel Mi konsumos Mian koleron sur ili.
13 Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam iliaj mortigitoj kuŝos inter siaj idoloj ĉirkaŭ iliaj altaroj sur ĉiu alta monteto, sur ĉiuj suproj de la montoj, sub ĉiu verda arbo, kaj sub ĉiu densfolia kverko, tie, kie ili faradis bonodorajn incensojn al ĉiuj siaj idoloj.
14 Kaj Mi etendos Mian manon sur ilin, kaj en ĉiuj iliaj loĝlokoj Mi dezertigos la teron pli ol en la dezerto Dibla; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
1 耶和华的话临到我说:
2 "人子啊! 你要面向以色列的群山说预言,
3 说: ‘以色列的群山, 当听主耶和华的话! 主耶和华对大山、小山、溪涧和山谷这样说: 看哪! 我必使刀剑临到你, 毁灭你们的邱坛。
4 你们的祭坛必然荒废, 你们的香坛要被打碎; 我要使你们被杀的人倒在你们的偶像面前。
5 我要把以色列人的尸体放在他们的偶像面前, 又把你们的骸骨拋散在你们祭坛的周围。
6 在你们居住的一切地方, 城镇都必荒凉, 邱坛都必荒废, 以致你们的祭坛荒废被弃, 你们的偶像被打碎、被消灭, 你们的香坛要被砍下, 你们所制造的要被除灭;
7 被杀的人必倒在你们中间, 你们就知道我是耶和华。
8 "‘但我要保留一些余剩的人, 你们分散在各地的时候, 你们必有人在列国中从刀剑下逃出来。
9 那时, 逃脱的人必在被掳去的列国中想起我怎样为了他们而伤痛, 因为他们动了淫乱的心离弃我, 他们邪淫的眼恋慕偶像; 那时他们必为了自己所行的恶事和他们一切可憎的事厌恶自己。
10 他们必知道我是耶和华, 我说要降这灾祸在他们身上的话并不是空话。’"
11 主耶和华这样说: "你要拍手顿足, 说: ‘哀哉! 因以色列家一切可憎的恶事, 他们必倒在刀剑、饥荒、瘟疫之下。’
12 在远处的必因瘟疫死亡, 在近处的必倒在刀剑之下, 那余下被围困的也必因饥荒死亡。我必这样在他们身上完全发尽我的烈怒。
13 他们被杀的人倒在他们偶像的中间, 在他们祭坛的周围, 就是在各高冈各山顶上, 在每一棵翠绿的树下和茂盛的橡树下, 就是他们献馨香的祭给一切偶像的地方。那时, 他们就知道我是耶和华。
14 我必伸手攻击他们, 使他们一切居住的地方, 从旷野到第伯拉他, 都变成非常荒凉, 他们就知道我是耶和华。"