1 En la sesa jaro, en la kvina tago de la sesa monato, mi sidis en mia domo, kaj la plejaĝuloj de Jehuda sidis antaŭ mi; kaj falis sur min la mano de la Sinjoro, la Eternulo.
2 Kaj mi vidis, jen estas bildo, kiu aspektas kiel fajro; de la bildo de liaj lumboj malsupren estis fajro, kaj supre de liaj lumboj estis hela brilo, tre hela lumo.
3 Kaj li etendis la bildon de mano, kaj kaptis min je la bukloj de mia kapo; kaj la spirito ekportis min inter la tero kaj la ĉielo, kaj venigis min en Dia vizio en Jerusalemon, al la enirejo de la interna pordego, turnita al nordo, kie staris statuo de koleriga ĵaluzo.
4 Kaj jen tie estas la majesto de Dio de Izrael, simile al la vizio, kiun mi vidis en la valo.
5 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, levu viajn okulojn en la direkto al nordo! Kaj mi levis miajn okulojn en la direkto al nordo, kaj jen norde de la pordego de la altaro, ĉe la enirejo, staras tiu statuo de ĵaluzo.
6 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, ĉu vi vidas, kion ili faras? la grandajn abomenindaĵojn, kiujn la domo de Izrael faras ĉi tie, por malproksimigi Min de Mia sanktejo? sed vi ankoraŭ denove vidos grandajn abomenindaĵojn.
7 Kaj Li venigis min al la enirejo de la korto, kaj mi ekvidis, ke jen estas unu truo en la muro.
8 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, trafosu la muron. Kaj mi trafosis la muron, kaj jen estas ia pordo.
9 Kaj Li diris al mi:Eniru, kaj rigardu la malbonajn abomenindaĵojn, kiujn ili faras ĉi tie.
10 Kaj mi eniris kaj ekrigardis, kaj jen diversaj bildoj de rampaĵoj kaj abomenindaj brutoj kaj diversaj idoloj de la domo de Izrael estas skulptitaj sur la muro ĉirkaŭe, sur ĉiuj flankoj.
11 Kaj antaŭ ili staras sepdek viroj el la plejaĝuloj de la domo de Izrael, kaj Jaazanja, filo de Ŝafan, staras meze de ili; kaj ĉiu havas en la mano sian incensilon, kaj de la incensoj leviĝas densa nubo.
12 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, ĉu vi vidas, kion la plejaĝuloj de la domo de Izrael faras en mallumo, ĉiu en sia ĉambro de pentraĵoj? Ĉar ili diras:La Eternulo ne vidas nin, la Eternulo forlasis la landon.
13 Kaj Li diris al mi:Vi denove ankoraŭ vidos grandajn abomenindaĵojn, kiujn ili faras.
14 Kaj Li venigis min al la enirejo de la norda pordego de la domo de la Eternulo, kaj jen tie sidas virinoj, kiuj ploras pri Tamuz.
15 Kaj Li diris al mi:Ĉu vi vidas, ho filo de homo? vi vidos ankoraŭ pli grandajn abomenindaĵojn ol tiuj.
16 Kaj Li venigis min en la internan korton de la domo de la Eternulo, kaj jen ĉe la enirejo de la templo de la Eternulo, inter la portiko kaj la altaro, staras ĉirkaŭ dudek kvin homoj, kun la dorso al la templo de la Eternulo kaj kun la vizaĝo al la oriento, kaj adorkliniĝas orienten, al la suno.
17 Kaj Li diris al mi:Ĉu vi vidas, ho filo de homo? ĉu ne sufiĉas al la domo de Jehuda, ke ili faras la abomenindaĵojn, kiujn ili faras ĉi tie? ili ankoraŭ plenigis la landon per perforteco, kaj ripete kolerigas Min; kaj jen ili direktas la vergon al sia vizaĝo.
18 Tial Mi ankaŭ agos en kolero; ne indulgos Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; eĉ se ili krios al Miaj oreloj per laŭta voĉo, Mi ne aŭskultos ilin.
1 第六年六月五日, 我坐在家中, 犹大的众长老也坐在我面前, 在那里主耶和华的灵降在我身上。
2 我观看, 见有一形状好像人的样子, 在那仿佛是他腰部以下, 有火的样子, 在那仿佛是他腰部的以上有光辉的样子, 好像闪耀的金属。
3 他伸出一只形状像手的东西, 抓住我的一绺头发; 灵就把我提到天地之间, 在 神的异象中, 他把我带往耶路撒冷, 到圣殿北门内院的入口处, 在那里有令 神愤恨的偶像的座位。
4 不料, 在那里有以色列 神的荣耀, 形状与我在平原所见的一样。
5 他对我说: "人子啊! 举目向北观看。"我就举目向北观看, 见祭坛门的北面, 在入口的地方, 有令 神愤恨的偶像。
6 他又对我说: "人子啊! 以色列家在这里所行的, 就是他们行这极其可憎的事, 使我远离我的圣所, 你看见了吗?但你还要看见更加可憎的事。"
7 他领我到院子的门口; 我观看, 见墙上有一个洞。
8 他对我说: "人子啊, 挖墙吧! "我就挖墙, 不料, 见有一道门。
9 他对我说: "你进去, 看看他们在那里所行可憎的恶事。"
10 于是我进去观看, 见四围的墙上刻着各种形状的爬行物, 和可憎恶的走兽, 以及以色列家所有的偶像。
11 站在这些像面前的有以色列家的七十个长老, 沙番的儿子雅撒尼亚也站在他们中间; 各人手里拿着自己的香炉, 香的烟往上升。
12 他对我说: "人子啊! 以色列家的众长老各在自己偶像的房间里暗中所行的, 你看见了吗?他们说: ‘耶和华看不见我们, 耶和华已经离开这地了。’"
13 他又对我说: "你还要看见他们行更加可憎的事。"
14 他领我到耶和华殿朝北的门口, 在那里有些妇女坐着, 为搭模斯哭泣。
15 他对我说: "人子啊, 你看见了吗?你还要看见比这些更可憎的事。"
16 他又领我到耶和华殿的内院, 在耶和华殿的门口, 就是在走廊和祭坛中间, 约有二十五个人, 背向耶和华的殿, 面向着东方; 他们正在朝着东面叩拜太阳。
17 他对我说: "人子啊, 你看见了吗?犹大家在这里行这可憎的事, 还算小事吗?他们使这地充满了强暴, 再三惹我发怒; 看哪! 他们把树枝拿到自己的鼻前。
18 因此我要以烈怒待他们; 我的眼必不顾惜, 我也不怜恤; 他们虽然在我耳中大声呼求, 我还是不听他们。"