1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

2 Ho filo de homo, turnu vian vizaĝon al la Amonidoj, kaj profetu pri ili;

3 kaj diru al la Amonidoj:Aŭskultu la vorton de la Sinjoro, la Eternulo:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke vi diras pri Mia sanktejo:Ha, ha! ĝi estas malsanktigita; kaj pri la lando de Izrael:Ĝi estas dezertigita; kaj pri la domo de Jehuda:Ili estas forkondukitaj en kaptitecon-

4 pro tio jen Mi transdonos vin kiel posedaĵon al la filoj de la oriento, kaj ili starigos ĉe vi siajn tendarojn kaj aranĝos ĉe vi siajn loĝejojn; ili manĝos viajn fruktojn, kaj ili trinkos vian lakton.

5 Kaj Mi faros el Raba stalon por kameloj, kaj el la lando de la Amonidoj ripozejon por ŝafoj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

6 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke vi aplaŭdis per la manoj kaj frapis per la piedoj kaj kun plena kora malestimo ĝojis pri la lando de Izrael-

7 pro tio jen Mi etendos Mian manon kontraŭ vin kaj transdonos vin al la nacioj por disrabo, kaj Mi ekstermos vin el inter la popoloj, malaperigos vin el inter la landoj, kaj pereigos vin; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

8 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke Moab kaj Seir diras:Jen la domo de Jehuda estas kiel ĉiuj nacioj-

9 pro tio Mi malfermos la flankon de Moab en la urboj, en ĝiaj limaj urboj, la belan landon de Bet-Jeŝimot, Baal-Meon, kaj Kirjataim;

10 kaj Mi donos tion kune kun la Amonidoj al la filoj de la oriento kiel posedaĵon, por ke la Amonidoj ne plu estu rememorataj inter la popoloj.

11 Kaj kontraŭ Moab Mi faros juĝon; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

12 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke Edom faris venĝon al la domo de Jehuda kaj forte kulpiĝis per sia venĝo kontraŭ ili-

13 pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi etendos Mian manon kontraŭ la landon de Edom, kaj ekstermos en ĝi la homojn kaj brutojn, kaj faros ĝin dezerto; de Teman ĝis Dedan ili falos de glavo.

14 Kaj Mi faros Mian venĝon kontraŭ Edom per la mano de Mia popolo Izrael; kaj ili agos kun la Edomidoj konforme al Mia kolero kaj indigno, por ke ĉi tiuj ekkonu Mian venĝon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

15 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke la Filiŝtoj agis venĝe kaj faris la venĝon kun plena kora malbondeziro kaj faris ekstermon laŭ sia eterna malamo-

16 pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi etendos Mian manon kontraŭ la Filiŝtojn, ekstermos la Keretidojn, kaj pereigos la restintojn ĉe la bordo de la maro.

17 Kaj Mi faros kontraŭ ili grandan venĝon kun kolerega puno; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi faros Mian venĝon kontraŭ ili.

1 耶和华的话临到我说:

2 "人子啊! 你要面对亚扪人, 说预言攻击他们。

3 你要对亚扪人说: ‘你们要听主耶和华的话。主耶和华这样说: 我的圣所被亵渎, 以色列地荒凉, 犹大家被掳去的时候, 你说: "哈哈! "

4 所以我要把你交给东方人作产业; 他们必在你那里安营, 在你那里设立居所; 他们必吃你的果子, 喝你的奶。

5 我必使拉巴成为牧放骆驼的地方, 使亚扪人之地成为羊群躺卧之处。你们就知道我是耶和华。

6 主耶和华这样说: 因为你手舞足蹈, 心存轻蔑, 因以色列地的遭遇而欢喜。

7 所以我必伸手攻击你, 把你交给列国作掠物; 我必从万族中剪除你, 使你从列邦中灭亡; 我必消灭你, 你就知道我是耶和华。’"

8 主耶和华这样说: "因为摩押和西珥说: ‘看哪! 犹大家与列国毫无分别’,

9 所以我必除去摩押一面的防守, 从边界的城市开始, 就是他们看为那地之荣美的伯.耶西末、巴力.免和基列亭。

10 我必把摩押连同亚扪人一起交给东方人作产业, 使亚扪不再在列国中被记念。

11 我要向摩押施行审判, 他们就知道我是耶和华。"

12 主耶和华这样说: "因为以东向犹大家报仇雪恨。他们这样作, 就犯了大罪。

13 所以主耶和华这样说: 我必伸手攻击以东, 把人和牲畜都从其中剪除; 我必使以东荒凉; 从提幔直到底但, 他们都要倒毙在刀下。

14 我必借着我子民以色列的手报复以东; 以色列人必照着我的怒气, 按着我的烈怒对待以东, 以东人就知道这是我的报复。这是主耶和华的宣告。"

15 主耶和华这样说: "因为非利士人向犹大人报仇雪恨, 心存轻蔑报仇雪恨, 他们永远怀恨, 要毁灭犹大,

16 因此, 主耶和华这样说: 看哪! 我要伸手攻击非利士人, 剪除基利提人, 消灭沿海剩下的人。

17 我必怒责他们, 向他们大施报复; 我向他们报复的时候, 他们就知道我是耶和华。"