1 En la trideka jaro, en la kvina tago de la kvara monato, kiam mi estis inter la elpatrujigitoj ĉe la rivero Kebar, malfermiĝis la ĉielo, kaj mi ekvidis viziojn de Dio.

2 En la kvina tago de tiu monato, tio estas, en la kvina jaro post la elpatrujigo de la reĝo Jehojaĥin,

3 aperis la vorto de la Eternulo al la pastro Jeĥezkel, filo de Buzi, en la lando Ĥaldea, ĉe la rivero Kebar, kaj tie aperis sur li la mano de la Eternulo.

4 Kaj mi vidis, jen malkvieta vento venis el la nordo kun granda nubo kaj flamanta fajro; brilo estis ĉirkaŭe de ĝi, kaj el interne, el la mezo de la fajro, iris tre hela lumo.

5 El la mezo vidiĝis bildo de kvar kreitaĵoj, kaj ilia aspekto estis kiel aspekto de homo.

6 Kaj ĉiu havis kvar vizaĝojn, kaj ĉiu el ili havis kvar flugilojn.

7 Iliaj piedoj estis piedoj rektaj, kaj la plandoj de iliaj piedoj estis kiel plando de bovido kaj brilis kiel hela pura kupro.

8 Kaj homaj manoj estis sub iliaj flugiloj ĉe iliaj kvar flankoj; ĉiuj kvar havis siajn vizaĝojn kaj siajn flugilojn.

9 Iliaj flugiloj estis kuntuŝiĝantaj unu kun la alia; irante, ili sin ne deturnadis, sed ĉiu iradis laŭ la direkto de sia vizaĝo.

10 La aspekto de iliaj vizaĝoj estis kiel vizaĝo homa, kaj kiel vizaĝo leona sur la dekstra flanko de ĉiuj kvar, kiel vizaĝo bova sur la maldekstra flanko de ĉiuj kvar, kaj kiel vizaĝo agla ĉe ĉiuj kvar.

11 Iliaj vizaĝoj kaj flugiloj supre estis disigitaj; ĉe ĉiu el ili du flugiloj tuŝis unu la alian kaj du kovris ilian korpon.

12 Ĉiu iradis laŭ la direkto de sia vizaĝo; kien tiris ilin la spirito, tien ili iradis, ne deturnante sin dum sia irado.

13 La aspekto de la kreitaĵoj estis kiel aspekto de ardantaj kaj brulantaj karboj, kiel aspekto de torĉoj, irantaj inter tiuj kreitaĵoj; brilon havis la fajro, kaj el la fajro eliradis fulmoj.

14 Kaj la kreitaĵoj kuradis tien kaj reen kiel fulmoj.

15 Rigardante la kreitaĵojn, mi ekvidis, ke sur la tero apud la kreitaĵoj troviĝis po unu rado ĉe la kvar vizaĝoj.

16 La aspekto de la radoj kaj ilia prilaboriteco estis kiel aspekto de turkiso, ĉiuj kvar havis la saman aspekton; ilia aspekto kaj prilaboriteco estis tiel, kvazaŭ unu rado troviĝus en la alia.

17 Irante, ili sin movadis sur siaj kvar flankoj; ili ne deturnadis sin dum la irado.

18 Iliaj radrondoj estis altaj kaj teruraj; la radrondoj de ĉiuj kvar estis plenaj de okuloj ĉirkaŭe.

19 Kaj kiam la kreitaĵoj iris, la radoj iradis apud ili; kaj kiam la kreitaĵoj leviĝis de la tero, leviĝadis ankaŭ la radoj.

20 Kien la spirito instigis ilin iri, tien ili iradis; kien la spirito instigis ilin iri, la radoj leviĝadis kune kun ili, ĉar la spirito de la kreitaĵoj estis en la radoj.

21 Kiam tiuj iris, ili ankaŭ iradis; kiam tiuj staris, ili ankaŭ staris; kiam tiuj leviĝis de la tero, la radoj leviĝadis apud ili, ĉar la spirito de la kreitaĵoj estis en la radoj.

22 Super la kapoj de la kreitaĵoj estis io simila al firmamento, kvazaŭ terura kristalo, etendita super iliaj kapoj supre.

23 Sub la firmamento estis etenditaj iliaj flugiloj, rekte unu apud la alia; la korpon de ĉiu el ili kovris du flugiloj.

24 Mi aŭdis, kiel iliaj flugiloj dum ilia irado bruis kiel granda akvo, kiel la voĉo de la Plejpotenculo, granda bruo, kiel bruo de tendaro; kiam ili haltis, iliaj flugiloj malleviĝis.

25 Kiam aŭdiĝis voĉo el super la firmamento, kiu estis super iliaj kapoj, ili haltadis kaj mallevadis siajn flugilojn.

26 Supre de la firmamento, kiu estis super iliaj kapoj, estis io, aspektanta kiel safiro, havanta la formon de trono; kaj super la bildo de la trono estis kvazaŭ bildo de homo, sidanta sur ĝi.

27 Kaj mi vidis kvazaŭ helegan brilon, kvazaŭ fajron interne kaj ĉirkaŭe, de la bildo de liaj lumboj supren kaj de la bildo de liaj lumboj malsupren; mi vidis aspekton de fajro kaj brilon ĉirkaŭ de li.

28 Kiel la aspekto de ĉielarko, kiu montriĝas en la nuboj en la tempo de pluvo, tia estis la aspekto de la brilo ĉirkaŭe. Tio estis la aspekto de la majesto de la Eternulo. Kiam mi tion vidis, mi ĵetis min vizaĝaltere, kaj mi aŭdis voĉon de parolanto.

1 第三十年四月五日, 我正在迦巴鲁河边的时候, 天开了, 我就看见 神的异象; 那时, 我是在被掳的人中间。

2 (当天是约雅斤王被掳后第五年四月五日。

3 在迦勒底人的地方, 迦巴鲁河边, 耶和华的话确实临到布西的儿子以西结祭司。耶和华的手在那里临到他身上。)

4 我观望, 看见有狂风从北方刮来, 并有一块闪耀着火焰的很大的云, 云的周围有光芒, 在云中的火焰里, 好像有发光的金属。

5 在火中又有四个活物的形状, 它们的样子是这样: 它们都有人的形状。

6 它们各有四个脸孔、四个翅膀。

7 它们的腿是直的, 脚掌像牛犊的蹄, 都很灿烂, 像擦亮了的铜。

8 在它们四边的翅膀下都有人的手。它们四个活物的脸孔和翅膀是这样的:

9 它们的翅膀互相接触, 走动的时候, 不必转身, 都是朝着脸孔的方向行走。

10 至于它们脸孔的形状, 四个活物都各有一个人的脸孔, 在右边各有一个狮子的脸孔, 在左边各有一个牛的脸孔, 此外各有一个鹰的脸孔;

11 它们的脸孔就是这样。它们向上展开翅膀, 各自用两个翅膀互相接触, 用两个翅膀遮蔽身体。

12 它们都是朝着脸孔的方向行走。灵往哪里去, 它们就往哪里去。它们走动的时候, 都不必转身。

13 至于四个活物的形状, 样子像烧着的火炭, 又像火把。火在四活物中间到处闪耀。这火很明亮, 有闪电从火中发出。

14 四个活物往来奔走, 好像闪电。

15 我观看那些活物的时候, 看见四个活物的旁边都有一个触地的轮子。

16 四个轮子的样子与构造都是一个形状, 它们好像闪耀的水苍玉, 又好像轮子套着轮子。

17 轮子可以向四方移动, 移动的时候, 不必转向。

18 轮辋很高, 十分可畏, 四个轮辋都布满了眼睛。

19 活物走动的时候, 它们旁边的轮子也随着移动。活物从地上升起的时候, 轮子也随着升起。

20 灵往哪里去, 活物就往哪里去, 轮子也随着它们升起, 因为活物的灵是在轮子里面。

21 活物走动, 轮子也随着移动; 活物站着不动, 轮子也不动; 活物从地上升起, 轮子也随着升起, 因为活物的灵是在轮子里面。

22 在活物的头顶上面, 有穹苍的形状, 好像闪耀的水晶, 十分可畏, 在活物的头顶上面张开。

23 在穹苍下面, 活物的翅膀伸直张开, 互相接触; 各自用两个翅膀遮蔽身体。

24 活物走动的时候, 我听见它们翅膀的响声, 像洪水的声音, 也像全能者的声音, 又像军队喧嚷的声音。它们站着不动的时候, 翅膀就垂下来。

25 有声音从它们头顶上面的穹苍发出来; 它们站着不动的时候, 翅膀就垂下来。

26 在它们头顶的穹苍上面, 有宝座的形状, 好像蓝宝石的样子。在宝座上面, 有一个样子像人的形象。

27 我看见在那仿佛是他腰部以上, 好像闪耀的金属, 又好像有火四面包围。在那仿佛是他腰部以下, 我又看见好像有火, 光芒环绕着他。

28 下雨的日子, 云中彩虹的样子怎样, 环绕他的光芒的样子也怎样。这就是耶和华荣耀的形状的样子。我一看见, 就俯伏在地上, 跟着听见有说话的声音。