1 La aĝon de dudek kvin jaroj havis Jotam, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek ses jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jeruŝa, filino de Cadok.2 Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Uzija; sed li ne eniris en la templon de la Eternulo; kaj la popolo ĉiam ankoraŭ pekadis.3 Li konstruis la supran pordegon de la domo de la Eternulo, kaj ĉe la muro de Ofel li multe konstruis.4 Li konstruis ankaŭ urbojn sur la monto de Jehuda, kaj en la arbaroj li konstruis kastelojn kaj turojn.5 Li militis kontraŭ la reĝo de la Amonidoj kaj venkis ilin; kaj la Amonidoj donis al li en tiu jaro cent kikarojn da arĝento, dek mil kor�ojn da tritiko, kaj dek mil da hordeo. Tion saman donis al li la Amonidoj ankaŭ en la dua jaro kaj en la tria.6 Jotam fariĝis potenca, ĉar li bone aranĝis siajn vojojn antaŭ la Eternulo, sia Dio.7 La cetera historio de Jotam, ĉiuj liaj militoj kaj liaj vojoj, estas priskribitaj en la libro de la reĝoj de Izrael kaj Judujo.8 La aĝon de dudek kvin jaroj li havis, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek ses jarojn li reĝis en Jerusalem.9 Kaj Jotam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Aĥaz.
1 约坦登基的时候, 是二十五岁; 他在耶路撒冷作王共十六年; 他的母亲名叫耶路沙, 是撒督的女儿。 2 约坦行耶和华看为正的事, 像他父亲乌西雅一切所行的, 只是没有进入耶和华的殿; 但人民还是行败坏的事。 3 约坦建造了耶和华殿的上门; 在俄斐勒的城墙上, 他也有很多建设。 4 他在犹大山地建造城市, 又在树林中建造一些营寨和瞭望楼。 5 约坦和亚扪人的王交战, 战胜了他们; 那一年, 亚扪人就献给他三千四百公斤银子, 一千公吨小麦, 一千公吨大麦; 第二年和第三年, 亚扪人也献给他这个数目。 6 约坦在耶和华他的 神面前坚守正道, 所以日渐强盛。 7 约坦其余的事迹, 他的一切战争和作为, 都记在以色列和犹大列王记上。 8 他登基的时候是二十五岁; 他在耶路撒冷作王共十六年。 9 约坦和他的列祖同睡, 埋葬在大卫城里; 他的儿子亚哈斯接续他作王。