1 Reĥabeam iris en Ŝeĥemon, ĉar en Ŝeĥemon venis ĉiuj Izraelidoj, por fari lin reĝo.

2 Kiam tion aŭdis Jerobeam, filo de Nebat (ĉar li estis en Egiptujo, kien li forkuris de la reĝo Salomono), Jerobeam revenis el Egiptujo.

3 Kaj oni sendis, kaj vokis lin. Tiam venis Jerobeam kaj la tuta Izrael, kaj ili ekparolis al Reĥabeam, dirante:

4 Via patro tro pezigis nian jugon; nun deprenu iom de la malfacilaj laboroj de via patro, kaj de lia peza jugo, kiun li metis sur nin, kaj tiam ni servados al vi.

5 Kaj li diris al ili:Post tri tagoj revenu al mi. Kaj la popolo disiris.

6 Kaj la reĝo Reĥabeam konsiliĝis kun la maljunuloj, kiuj staradis antaŭ lia patro Salomono dum lia vivo, kaj li diris:Kiel vi konsilas respondi al ĉi tiu popolo?

7 Kaj ili diris al li jene:Se vi estos bona al ĉi tiu popolo kaj montros al ili favoron kaj parolos al ili bonajn vortojn, ili estos al vi servantoj por ĉiam.

8 Sed li ne atentis la konsilon de la maljunuloj, kiun ili donis al li; kaj li konsiliĝis kun la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li kaj staris antaŭ li.

9 Kaj li diris al ili:Kion vi konsilas, ke ni respondu al ĉi tiu popolo, kiu diris al mi jene:Faru malpli peza la jugon, kiun via patro metis sur nin?

10 Kaj la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li, parolis al li, dirante:Tiele diru al la popolo, kiu diris al vi:Via patro faris nian jugon tro peza, kaj vi faru ĝin malpli peza-tiele diru al ili:Mia malgranda fingro estas pli dika, ol la lumboj de mia patro;

11 tial se mia patro ŝarĝis vin per peza jugo, mi ankoraŭ pli pezigos vian jugon; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.

12 Kaj Jerobeam kaj la tuta popolo venis al Reĥabeam en la tria tago, kiel la reĝo ordonis, dirante:Revenu al mi en la tria tago.

13 Kaj la reĝo respondis al ili malafable; kaj la reĝo Reĥabeam ne atentis la konsilon de la maljunuloj;

14 kaj li parolis al ili laŭ la konsilo de la junuloj, dirante:Mia patro pezigis vian jugon, sed mi ĝin ankoraŭ pli pezigos; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.

15 Kaj la reĝo ne aŭskultis la popolon; ĉar estis tiel destinite de Dio, por ke la Eternulo plenumu Sian vorton, kiun Li diris per Aĥija, la Ŝiloano, al Jerobeam, filo de Nebat.

16 Kiam ĉiuj Izraelidoj vidis, ke la reĝo ilin ne obeas, tiam la popolo respondis al la reĝo, dirante:Kian parton ni havas en David? ni ne havas heredaĵon en la filo de Jiŝaj; iru, ho Izraelidoj, ĉiu al sia tendo! nun zorgu mem pri via domo, ho David! Kaj ĉiuj Izraelidoj disiris al siaj tendoj.

17 Sed super la Izraelidoj, kiuj loĝis en la urboj de Judujo, regis Reĥabeam.

18 Kaj la reĝo Reĥabeam sendis Hadoramon, la estron super la impostoj; sed la Izraelidoj ĵetis sur lin ŝtonojn, kaj li mortis. Kaj la reĝo Reĥabeam rapide sidiĝis en ĉaro, por forkuri en Jerusalemon.

19 Tiamaniere Izrael defalis de la domo de David ĝis la nuna tago.

1 罗波安到示剑去, 因为全体以色列人都去了示剑, 要立他作王。

2 那时, 尼八的儿子耶罗波安, 因为逃避所罗门王, 住在埃及; 他一听见这事, 就从埃及回来。

3 他们派人去叫耶罗波安回来; 他就和全体以色列人来见罗波安, 对他说:

4 "你父亲使我们所负的轭甚重, 现在求你减轻你父亲加在我们身上的劳役和重轭, 我们就服事你。"

5 罗波安对他们说: "三天以后你们再来见我吧! "众人就离去了。

6 罗波安王和一些在他父亲所罗门在世的时候, 侍立在所罗门面前的老人商议, 说: "你们有什么提议, 我好回复这班民众呢?"

7 他们对他说: "如果王善待人民, 使他们喜悦, 对他们说好话, 他们就必永远作你的仆人。"

8 王不接受这些老人的意见, 却去和那些同他一起长大, 侍立在他面前的年轻人商议,

9 问他们: "这人民对我说: 求你减轻你父亲加在我们身上的重轭吧。你们有什么提议, 我好回复他们呢?"

10 那些同他一起长大的年轻人对他说: "这人民对王说: ‘你父亲使我们所负的轭甚重, 现在求你减轻些吧。’王要这样对他们说: ‘我的小拇指比我父亲的腰还粗呢。

11 我父亲把重轭加在你们身上, 我必使你们负更重的轭; 我父亲用鞭打你们, 我却要用蝎子鞭责打你们。’"

12 耶罗波安和全体人民都遵照罗波安王所说"你们第三天再来见我"的话, 第三天来见罗波安。

13 罗波安王很严厉地回答他们。罗波安王不接受老人的意见,

14 却照着年轻人的主意对他们说: "我父亲使你们负重轭, 我必使你们负更重的轭; 我父亲用鞭子责打你们, 我却要用蝎子鞭责打你们。"

15 王不听从人民的要求, 这事原是出于 神, 为要实现耶和华借着示罗人亚希雅对尼八的儿子耶罗波安所说的话。

16 以色列人见王不听他们的要求, 就对王说: "我们和大卫有什么关系呢?我们和耶西的儿子并不相干。以色列人哪, 各回各家去吧, 大卫啊, 现在只顾你自己的家吧。"于是全体以色列人都回自己的家去了。

17 只有那些住在犹大众城镇的以色列人, 罗波安仍然作他们的王。

18 罗波安王差派了监管苦工的哈多兰到以色列人那里去, 以色列人就用石头把他打死了。罗波安王急忙上车, 逃回耶路撒冷去了。

19 这样, 以色列人背叛了大卫家, 直到今日。