1 Vortoj de Agur, filo de Jake. Profeta parolo de tiu viro al Itiel, al Itiel kaj Ukal.
2 Mi estas la plej malklera homo, Kaj homan prudenton mi ne posedas.
3 Kaj mi ne lernis saĝon, Kaj pri la Sanktulo mi ne havas ekkonon.
4 Kiu leviĝis en la ĉielon, kaj malleviĝis? Kiu kolektis la venton en siajn mankavojn? Kiu ligis la akvon en la veston? Kiu aranĝis ĉiujn limojn de la tero? Kia estas lia nomo? kaj kia estas la nomo de lia filo? Ĉu vi scias?
5 Ĉiu diro de Dio estas pura; Li estas ŝildo por tiuj, kiuj Lin fidas.
6 Ne aldonu al Liaj vortoj, Por ke Li ne punu vin, kaj por ke vi ne aperu mensoganto.
7 Du aferojn mi petis de Vi; Ne rifuzu al mi, antaŭ ol mi mortos:
8 Falsaĵon kaj mensogaĵon forigu de mi; Malriĉecon kaj riĉecon ne donu al mi; Nutru min per tiom da pano, kiom mi bezonas.
9 Ĉar alie mi eble trosatiĝus kaj neus, kaj dirus:Kiu estas la Eternulo? Aŭ eble mi malriĉiĝus kaj ŝtelus, Kaj malbonuzus la nomon de mia Dio.
10 Ne kalumniu sklavon antaŭ lia sinjoro, Por ke li ne malbenu vin kaj vi ne fariĝu kulpulo.
11 Estas generacio, kiu malbenas sian patron Kaj ne benas sian patrinon;
12 Generacio, kiu estas pura en siaj okuloj Kaj tamen ne laviĝis de siaj malpuraĵoj;
13 Generacio, kiu tiel alte tenas siajn okulojn Kaj tiel levas siajn palpebrojn;
14 Generacio, kies dentoj estas glavoj kaj kies makzeloj estas tranĉiloj, Por formanĝi la malriĉulojn de la tero kaj la mizerulojn inter la homoj.
15 Hirudo havas du filinojn, kiuj krias:Donu, donu; Ili tri neniam satiĝas. Kvar objektoj ne diras:Sufiĉe:
16 Ŝeol; senfrukta ventro; la tero ne satiĝas de akvo; kaj la fajro ne diras:Sufiĉe.
17 Okulon, kiu mokas la patron Kaj malŝatas obeadon al la patrino, Elpikos korvoj ĉe la rivero kaj formanĝos aglidoj.
18 Tri aferoj estas nekompreneblaj por mi, Kaj kvaran mi ne scias:
19 La vojon de aglo en la aero; La vojon de serpento sur roko; La vojon de ŝipo meze de la maro; Kaj la vojon de viro ĉe virgulino.
20 Tia estas la vojo de virino adultanta: Ŝi manĝas, viŝas la buŝon, Kaj diras:Mi faris nenian pekon.
21 Sub tri objektoj tremas la tero, Kaj kvar ĝi ne povas porti:
22 Sklavon, kiam li fariĝis reĝo; Malsaĝulon, kiam li tro satiĝis de pano;
23 Malamatan virinon, kiam ŝi edziniĝis, Kaj sklavinon, kiam ŝi elpelis sian sinjorinon.
24 Kvar estas malgranduloj sur la tero, Kaj tamen ili estas tre saĝaj:
25 La formikoj, popolo ne forta, Tamen ili en somero pretigas al si manĝaĵon;
26 La hirakoj, popolo senforta, Tamen ili faras siajn domojn en la roko;
27 La akridoj ne havas reĝon, Kaj tamen ili ĉiuj eliras en vicoj;
28 La lacerto kroĉiĝas per siaj manoj, Tamen ĝi estas en reĝaj palacoj.
29 Ekzistas tri, kiuj bone iras, Kaj kvar, kiuj marŝas bele:
30 La leono, plej forta el la bestoj, Cedas al neniu;
31 Cervo kun bonaj lumboj; virkapro; Kaj reĝo, kiun neniu povas kontraŭstari.
32 Se vi agis malsaĝe pro via fiereco, Kaj se vi intencis malbonon, Tiam metu la manon sur la buŝon.
33 Ĉar batado de lakto produktas buteron, Ekbato de nazo aperigas sangon, Kaj incitado de kolero kaŭzas malpacon.
1 雅基的儿子亚古珥的话, 是 神的默示。这人对以铁, 对以铁和乌甲宣讲:
2 "我比众人更愚顽, 也没有聪明。
3 我没有学习智慧, 也不晓得有关至圣者的知识。
4 谁升上天, 又降下来呢?谁收聚风在掌中呢?谁包水在衣服里呢?谁立定地的四极呢?他的名字叫什么?他儿子的名字叫什么?你知道吗?
5 神所说的话句句都是炼净的, 投靠他的, 他就作他们的盾牌。
6 他的话语, 你不可增添; 恐怕他责备你, 你就表明是说谎的。
7 我有两件事求你, 在我死去以前, 求你答应我。
8 求你使虚假和谎言远离我; 不要使我贫穷, 也不要使我富裕, 只要给我需用的食物。
9 免得我吃饱了, 就不认你, 说: ‘耶和华是谁?’又恐怕我贫穷, 就偷窃, 污渎了我 神的名。
10 "不要向主人诽谤他的仆人, 恐怕他咒诅你, 你就判为有罪。
11 有一种人咒诅父亲, 又不给母亲祝福。
12 有一种人自以为清洁, 却没有洗去自己的污秽。
13 有一种人眼目多么高傲, 他们的眼睛, 长在顶上。
14 有一种人牙如剑, 齿如刀, 要吞灭地上的困苦人和世人中的贫穷人。
15 水蛭有两个女儿, 常说: ‘给我! 给我! ’不知足的东西有三样, 连总不说‘够了’的共有四样,
16 就是阴间、不能生育的妇人、水源不足之地和总不说‘够了’的火。
17 嘲笑父亲, 藐视年老母亲的, 他的眼必被谷中的乌鸦啄出来, 给雏鹰所吃。
18 我测不透的奇事有三样, 连我不知道的, 共有四样:
19 就是鹰在空中飞翔之道, 蛇在磐石上爬行之道, 船在海中航行之道, 男与女交合之道。
20 淫妇的行径是这样的: 她吃了, 把嘴一抹, 就说: ‘我没有作错事。’
21 使地震动的事有三样, 连地也担当不起的, 共有四样:
22 就是奴仆作王, 愚顽人吃得饱,
23 被人厌恶的女子出嫁, 婢女接替主母的地位。
24 地上有四样小东西, 非常聪明:
25 蚂蚁是微小的昆虫, 却能在夏天预备粮食。
26 石獾并不是强壮的动物, 却能在岩石中做窟。
27 蝗虫没有君王, 却能成群列队出发。
28 壁虎虽可以用手捕捉, 却住在王宫中。
29 步伐威武的东西有三样, 连行走威武的, 共有四样:
30 就是在百兽中最威猛的狮子, 它面对任何野兽, 也不会退缩;
31 还有高视阔步的("高视阔步的"原文作"束着腰的", 意义隐晦; 现参古译本改译。)雄鸡和公山羊, 以及率领军兵的君王。
32 如果你行事愚昧, 自高自大, 或是心怀恶计, 就要用手掩口。
33 搅动牛乳必生出乳酪, 紧压鼻子必压出血来, 激起怒气必产生纷争。"