1 Aŭskultu, infanoj, la instruon de la patro, Kaj atentu, por lerni prudenton;
2 Ĉar bonan instruon mi donis al vi; Mian leĝon ne forlasu.
3 Ĉar mi estis filo de mia patro, Dorlotata kaj sola de mia patrino.
4 Kaj li instruis min, kaj diris al mi: Via koro akceptu miajn vortojn; Observu miajn ordonojn, kaj vi vivos.
5 Akiru saĝon, akiru prudenton; Ne forgesu, kaj ne deflankiĝu de la paroloj de mia buŝo.
6 Ne forlasu ĝin, kaj ĝi vin gardos; Amu ĝin, kaj ĝi zorgos pri vi.
7 La komenco de saĝo estas:akiru saĝon; Kaj por via tuta havo akiru prudenton.
8 Ŝatu ĝin alte, kaj ĝi vin altigos; Kaj ĝi donos al vi honoron, se vi ĝin enbrakigos.
9 Ĝi donos ĉarman ornamon al via kapo; Belan kronon ĝi donacos al vi.
10 Aŭskultu, mia filo, kaj akceptu miajn vortojn; Kaj multiĝos la jaroj de via vivo.
11 Mi kondukos vin laŭ la vojo de saĝo; Mi irigos vin sur rekta vojstreko.
12 Kiam vi iros, via irado ne estos malfaciligata; Kaj kiam vi kuros, vi ne falpuŝiĝos.
13 Tenu forte la instruon, ne forlasu ĝin; Konservu ĝin, ĉar ĝi estas via vivo.
14 La vojstrekon de malpiuloj ne iru, Kaj ne ekpaŝu sur la vojo de malbonuloj;
15 Evitu ĝin, ne trapasu ĝin; Flankiĝu de ĝi, kaj preterpasu.
16 Ĉar ili ne ekdormas, se ili ne faris malbonon; Kaj ili perdas la dorman ripozon, se ili ne pekigis;
17 Ĉar ili manĝas panon de malpio Kaj trinkas vinon de krimo.
18 Kaj la vojo de piuloj estas kiel lumo leviĝanta, Kiu ĉiam pli lumas ĝis plena tagiĝo.
19 La vojo de malpiuloj estas kiel mallumo; Ili ne scias, je kio ili falpuŝiĝos.
20 Mia filo, atentu miajn vortojn; Klinu vian orelon al miaj paroloj.
21 Ili ne foriĝu de viaj okuloj; Gardu ilin en via koro.
22 Ĉar ili estas vivo por tiuj, kiuj ilin trovis, Kaj sanigaj por ilia tuta korpo.
23 Pli ol ĉion gardatan, gardu vian koron; Ĉar el ĝi eliras la vivo.
24 Forigu de vi falsemon de la buŝo, Kaj malicon de la lipoj malproksimigu de vi.
25 Viaj okuloj rigardu rekte, Kaj viaj palpebroj direktiĝu rekte antaŭen.
26 Fortikigu la direkton de viaj piedoj, Kaj ĉiuj viaj vojoj estu firmaj.
27 Ne ŝanceliĝu dekstren, nek maldekstren; Forigu de malbono vian piedon.
1 孩子们, 要听父亲的教训, 留心学习哲理;
2 因为我授予你们的, 是美好的学问, 我的训诲, 你们不可离弃。
3 我在我父亲面前还是小孩子, 在我母亲面前是独一的娇儿的时候,
4 父亲教导我, 对我说: "你的心要持守我的话, 你要遵守我的诫命, 就可以存活;
5 要求取智慧和哲理, 不可忘记, 也不可偏离我口中的话。
6 不可离弃智慧, 智慧就必护卫你; 喜爱智慧, 智慧就必看顾你。
7 智慧的开端("智慧的开端"或译: "智慧是首要的")是求取智慧, 要用你所得的一切换取哲理。
8 你要高举智慧, 智慧就必使你高升; 你要怀抱智慧, 智慧就必使你得尊荣。
9 智慧必把华冠加在你头上, 把荣冕赐给你。"
10 我儿, 你要听, 并要接受我所说的, 这样, 你就必延年益寿。
11 我指教你走智慧的道, 引导你行正直的路。
12 你行走的时候, 脚步必不会受阻碍; 你奔跑的时候, 也不会跌倒。
13 你要坚守教训, 不可放松; 要谨守教训, 因为那是你的生命。
14 不可走进恶人的路径, 不可踏上坏人的道路。
15 要躲避, 不可从那里经过, 要转身离去。
16 因为他们不行恶, 就不能入睡; 不使人跌倒, 就要失眠。
17 他们吃的, 是奸恶的饭; 他们喝的, 是强暴的酒。
18 义人的路径却像黎明的曙光, 越来越明亮, 直到日午。
19 恶人的道路幽暗, 他们不知道自己因什么跌倒。
20 我儿, 要留心听我的话, 侧耳听我所说的。
21 不可让它们离开你的眼目, 要谨记在你的心中。
22 因为得着它们就是得着生命, 整个人也得着医治。
23 你要谨守你的心, 胜过谨守一切, 因为生命的泉源由此而出。
24 你要除掉欺诈的口, 远离乖谬的嘴唇。
25 你双眼要向前正视, 你的眼睛要向前直望。
26 你要谨慎你脚下的路径, 你一切所行的就必稳妥。
27 不可偏左偏右, 要使你的脚远离恶事。