1 En tiu tempo, kiam ne ekzistis reĝo ĉe Izrael, loĝis iu Levido sur la deklivo de la monto de Efraim. Li prenis al si kromedzinon el Bet-Leĥem de Jehuda.
2 Kaj lia kromedzino perfidis lin kaj foriris de li en la domon de sia patro en Bet-Leĥem de Jehuda, kaj ŝi restis tie kvar monatojn.
3 Kaj leviĝis ŝia edzo kaj iris al ŝi, por paroli al ŝia koro, por revenigi ŝin; kun li estis lia junulo kaj paro da azenoj. Kaj ŝi enirigis lin en la domon de sia patro; kaj la patro de la juna virino lin ekvidis kaj akceptis lin kun ĝojo.
4 Kaj retenis lin lia bopatro, la patro de la juna virino, kaj li restis ĉe li dum tri tagoj; kaj ili manĝis kaj trinkis kaj tranoktis tie.
5 En la kvara tago ili leviĝis frue matene, kaj li intencis foriri; sed la patro de la juna virino diris al sia bofilo:Fortigu vian koron per peco da pano; kaj poste vi iros.
6 Kaj ili restis, kaj ambaŭ kune manĝis kaj trinkis. Kaj la patro de la juna virino diris al la viro:Mi petas vin, tranoktu kaj ĝojigu vian koron.
7 La viro leviĝis, por foriri; sed lia bopatro insiste petis lin, kaj li restis kaj tranoktis tie.
8 En la kvina tago li leviĝis frue matene, por iri; sed la patro de la juna virino diris:Fortigu, mi petas, vian koron, kaj ne rapidu, ĝis finiĝos la tago. Kaj ili ambaŭ manĝis.
9 Kaj la viro leviĝis, por iri, li kaj lia kromedzino kaj lia junulo. Sed lia bopatro, la patro de la juna virino, diris al li:Jen finiĝis la tago kaj fariĝas vespero, tranoktu do, mi petas; jen la tago finiĝis, tranoktu ĉi tie, ke via koro faru al si ĝojon; morgaŭ frue vi leviĝos, por iri vian vojon, kaj vi iros al via tendo.
10 Sed la viro ne volis tranokti; li leviĝis kaj iris. Kaj li venis al la ĉirkaŭaĵo de Jebus (tio estas Jerusalem); kun li estis paro da ŝarĝitaj azenoj, kaj ankaŭ lia kromedzino.
11 Kiam ili estis antaŭ Jebus, la tago jam forte kliniĝis. Kaj la junulo diris al sia sinjoro:Venu, ni eniru en ĉi tiun urbon de la Jebusidoj, kaj ni tranoktu en ĝi.
12 Sed lia sinjoro diris al li:Ni ne eniros en urbon de aligentuloj, kiuj ne estas el la Izraelidoj; ni iros pluen, ĝis Gibea.
13 Kaj li diris al sia junulo:Iru, ke ni alproksimiĝu al unu el la lokoj, kaj ni tranoktu en Gibea aŭ en Rama.
14 Kaj ili iris pluen kaj iris; kaj la suno subiris antaŭ ili apud Gibea, kiu apartenis al la Benjamenidoj.
15 Kaj ili turniĝis tien, por eniri kaj tranokti en Gibea. Kaj li eniris kaj sidiĝis sur la strato; sed neniu invitis ilin en la domon, por tranokti.
16 Sed jen iu maljunulo venis vespere de sia laboro de la kampo; li estis de la monto de Efraim kaj loĝis tiutempe en Gibea; kaj la loĝantoj de tiu loko estis Benjamenidoj.
17 Li levis siajn okulojn kaj ekvidis la fremdan homon sur la strato de la urbo. Kaj la maljunulo diris:Kien vi iras? kaj de kie vi venas?
18 Kaj tiu diris al li:Ni iras el Bet-Leĥem de Jehuda al la deklivo de la monto de Efraim, de kie mi estas. Mi iris al Bet-Leĥem de Jehuda, kaj nun mi iras al la domo de la Eternulo; kaj neniu invitas min en la domon.
19 Ni havas pajlon kaj manĝaĵon por niaj azenoj, ankaŭ panon kaj vinon mi havas por mi kaj por via sklavino, kaj por la junulo, kiu estas kun viaj sklavoj; nenio mankas al ni.
20 Kaj la maljunulo diris:Paco estu al vi; ĉion, kio mankus al vi, mi prenas sur min; nur ne tranoktu sur la strato.
21 Kaj li envenigis lin en sian domon, kaj li donis manĝaĵon al la azenoj; kaj ili lavis siajn piedojn kaj manĝis kaj trinkis.
22 Dum ili ĝojigadis sian koron, jen la loĝantoj de la urbo, homoj malmoralaj, ĉirkaŭis la domon, frapis je la pordo, kaj diris al la maljuna domomastro jene:Elirigu la homon, kiu venis en vian domon, ke ni lin ekkonu.
23 Tiam eliris al ili la domomastro, kaj diris al ili:Ne, miaj fratoj, ne faru malbonon; ĉar tiu homo venis en mian domon, ne faru tian malnoblaĵon.
24 Jen mi havas filinon virgulinon, kaj li havas kromedzinon; mi elirigos ilin, kaj vi malhonoru ilin, kaj faru al ili tion, kio plaĉas al vi; sed kun ĉi tiu viro ne faru tian abomenindaĵon.
25 Sed la homoj ne volis aŭskulti lin. Tiam la viro prenis sian kromedzinon kaj elirigis al ili sur la straton. Kaj ili ekkonis ŝin, kaj faris al si amuzon kun ŝi dum la tuta nokto, ĝis la mateno; kaj ili forliberigis ŝin, kiam leviĝis la matenruĝo.
26 Kaj la virino venis antaŭ la mateniĝo, kaj falis antaŭ la pordo de la domo de tiu homo, kie estis ŝia sinjoro; kaj ŝi kuŝis, ĝis fariĝis lume.
27 Matene leviĝis ŝia sinjoro kaj malfermis la pordon de la domo, kaj eliris, por iri sian vojon; kaj jen li vidas, ke la virino, lia kromedzino, kuŝas antaŭ la pordo de la domo, kaj ŝiaj manoj estas sur la sojlo.
28 Kaj li diris al ŝi:Leviĝu, kaj ni iros. Sed estis nenia respondo. Tiam li prenis ŝin sur la azenon, leviĝis, kaj iris al sia loko.
29 Kiam li venis en sian domon, li prenis tranĉilon, prenis sian kromedzinon kaj distranĉis ŝin kun ŝiaj ostoj en dek du partojn kaj dissendis tion en ĉiujn regionojn de Izrael.
30 Kaj ĉiu, kiu tion vidis, diris:Ne estis kaj ne vidiĝis io simila de post la tago, kiam la Izraelidoj eliris el la lando Egipta, ĝis nun; atentu tion, konsiliĝu, kaj decidu.
1 在以色列中没有王的日子, 有一个利未人寄居在以法莲山地的偏远地区; 他从犹大的伯利恒给自己娶了一个女子作妾。
2 他的妾背夫行淫, 离开丈夫, 回到犹大的伯利恒她父亲的家那里去了, 在那里住了四个月的日子。
3 她的丈夫起来, 带着一个仆人和两头驴去追她, 用话打动她的心, 叫她回来。她把丈夫带到自己父家, 那少女的父亲见了那人, 就欢欢喜喜迎接他。
4 那人的岳父, 就是女子的父亲, 强留那人, 那人就与他同住了三天; 他们一起吃喝, 在那里住宿。
5 到了第四天, 他们清早起来, 那人起身要走; 那女子的父亲对女婿说: "请吃点饼增添心力, 然后再走。"
6 于是二人坐下, 一起吃喝; 女子的父亲对那人说: "请你答应再过一夜, 畅快你的心。"
7 那人起来要走, 他的岳父强留他, 他又在那里过了一夜。
8 到了第五天, 他清早起来要走; 那女子的父亲说: "请吃点饼增添心力, 等到日头西斜再走吧。"于是他们耽延, 直到日头西斜; 二人一同吃饭。
9 那人和他的妾, 以及他的仆人起来要走的时候, 他的岳父, 就是那女子的父亲, 对他说: "看哪, 天快晚了! 请再住一夜。看哪, 日头西斜了! 请在这里再住一夜, 畅快你的心; 明天可以清早起来, 上路回家去。"
10 那人不愿再住一夜, 就带着自己的妾和两头备好了的驴, 起来走了, 来到耶布斯对面; 耶布斯就是耶路撒冷。
11 他们走近耶布斯的时候, 日头快要落了; 仆人对主人说: "来, 让我们转到这耶布斯人的城去, 好在那里住宿。"
12 主人对他说: "我们不可转到这座不是以色列人居住的外族人的城里去, 我们过到基比亚去吧。"
13 又对他的仆人说: "来吧, 我们可以到这些地方其中一个去投宿, 或在基比亚或在拉玛。"
14 于是他们走路过去; 他们走近便雅悯人的基比亚的时候, 日头已经落了。
15 他们从那里转身, 要进基比亚去住宿; 他们进去, 坐在城里的广场上, 因为没有人接待他们到家里去住宿。
16 到晚上, 有一个老年人从田间工作回来; 那人原是以法莲山地的人, 寄居在基比亚; 那地方的人却是便雅悯人。
17 那老年人举目, 看见那个旅客在城里的广场上, 就问他: "你要到哪里去?你从哪里来?"
18 利未人回答他: "我们是从犹大的伯利恒过来的, 要到以法莲山地的偏远地区去, 我原是那地方的人; 我去过犹大的伯利恒, 现在我要到我的家去("到我的家去"原文作"到耶和华的殿去"), 但没有人接待我到家里去。
19 其实我有粮草、有饲料, 可以喂驴; 我和我的妾, 以及与你的仆人在一起的那个青年人, 都有饼和酒吃喝, 一无所缺。"
20 那老年人说: "愿你平安, 你所缺乏的, 由我负责好了; 只是不可在广场上过夜。"
21 于是把他领到自己的家里, 用饲料喂了驴, 他们洗了脚, 就吃喝起来。
22 他们心里正畅快的时候, 忽然城里有些无赖之徒, 围绕房子, 不住地敲门, 对老房主说: "把进入你家的那个人带出来, 我们要与他交合。"
23 那房主出来见他们, 对他们说: "我的众兄弟啊, 不可这样, 请你们不要作恶; 这人既然进了我的家, 你们就不要作这羞耻的事。
24 这里有我的女儿, 还是处女, 并且有这人的妾, 我把她们领出来, 让你们污辱她们; 你们看怎样好, 就怎样待她们吧。只是对这个人, 你们却不要作这羞耻的事。"
25 那些人却不肯听从他的话, 那人就抓住自己的妾, 拉出外边去交给他们, 他们就与她交合, 整夜污辱她; 直到早晨, 天色破晓的时候, 才放她走。
26 天快亮的时候, 那女子回到留她主人住宿的那人的房子门口, 就仆倒在那里, 直到天亮。
27 到早晨, 她的主人起来, 开了房门, 出去要上路的时候, 就看见那妇人, 就是他的妾, 仆倒在门口, 她的双手搭在门槛上。
28 他对那妇人说: "起来, 我们走吧! "可是却没有回答。那人就把她驮在驴上, 起程回自己的地方去了。
29 他到了家里, 就拿起刀来, 抓住自己的妾, 把她的肢体切成十二块, 叫人送到以色列的全境去。
30 看见的人都说: "自从以色列人从埃及地上来的日子, 直到今日, 这样的事并没有发生过, 也没有看见过; 你们要思想, 要商议, 要讨论。"