1 Kaj la Izraelidoj denove faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kiam Ehud mortis.

2 Kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de Jabin, Kanaana reĝo, kiu reĝis en Ĥacor; lia militistestro estis Sisera, kiu loĝis en Ĥaroŝet- Goim.

3 Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo; ĉar tiu havis naŭcent ferajn ĉarojn, kaj li forte premis la Izraelidojn dum dudek jaroj.

4 Debora, profetino, edzino de Lapidot, estis en tiu tempo juĝistino de la Izraelidoj;

5 ŝi sidadis sub la palmo de Debora, inter Rama kaj Bet-El, sur la monto de Efraim; kaj la Izraelidoj venadis al ŝi por juĝo.

6 Kaj ŝi sendis kaj alvokigis Barakon, filon de Abinoam, el Kedeŝ- Naftali, kaj diris al li:La Eternulo, Dio de Izrael, ordonis:Iru, konduku la militistaron sur la monton Tabor, kaj prenu kun vi dek mil virojn el la Naftaliidoj kaj el la Zebulunidoj;

7 kaj al la torento Kiŝon Mi alkondukos al vi Siseran, la militistestron de Jabin, kaj liajn ĉarojn kaj lian amasegon; kaj Mi transdonos lin en viajn manojn.

8 Tiam diris al ŝi Barak:Se vi iros kun mi, mi iros; sed se vi ne iros kun mi, mi ne iros.

9 Kaj ŝi respondis:Bone, mi iros kun vi; sed vi ne havos gloron sur la vojo, kiun vi iros; ĉar en la manojn de virino la Eternulo transdonos Siseran. Kaj Debora leviĝis, kaj iris kun Barak al Kedeŝ.

10 Kaj Barak vokis la Zebulunidojn kaj la Naftaliidojn al Kedeŝ; kaj lin sekvis dek mil viroj, kaj Debora iris kun li.

11 Ĥeber, la Kenido, apartiĝis de la Kenidoj, de la idoj de Ĥobab, bofrato de Moseo, kaj li starigis sian tendon apud la kverkaro en Caananim, apud Kedeŝ.

12 Kaj oni sciigis Siseran, ke Barak, filo de Abinoam, supreniris sur la monton Tabor.

13 Kaj Sisera kunvokis ĉiujn siajn ĉarojn, naŭcent ferajn ĉarojn, kaj la tutan popolon, kiu estis kun li, el Ĥaroŝet-Goim al la torento Kiŝon.

14 Tiam Debora diris al Barak:Leviĝu, ĉar nun estas la tago, en kiu la Eternulo transdonos Siseran en viajn manojn; jen la Eternulo eliris antaŭ vi. Kaj Barak malsupreniris de la monto Tabor, kaj post li dek mil viroj.

15 Kaj la Eternulo ĵetis konfuzon sur Siseran kaj sur ĉiujn ĉarojn kaj sur la tutan militistaron, antaŭ la glavo de Barak; kaj Sisera deiris de la ĉaro kaj forkuris piede.

16 Kaj Barak persekutis la ĉarojn kaj la militistaron ĝis Ĥaroŝet-Goim; kaj la tuta militistaro de Sisera falis de glavo; restis neniu.

17 Sed Sisera forkuris piede al la tendo de Jael, edzino de la Kenido Ĥeber; ĉar estis paco inter Jabin, reĝo de Ĥacor, kaj la domo de la Kenido Ĥeber.

18 Kaj Jael eliris renkonte al Sisera, kaj diris al li:Eniru, mia sinjoro, eniru al mi; ne timu. Kaj li eniris al ŝi en la tendon, kaj ŝi kovris lin per litkovrilo.

19 Kaj li diris al ŝi:Donu al mi por trinki iom da akvo, ĉar mi soifas. Kaj ŝi malfermis felsakon kun lakto kaj donis al li por trinki, kaj kovris lin.

20 Kaj li diris al ŝi:Staru ĉe la pordo de la tendo, kaj se iu venos kaj demandos vin, kaj diros:Ĉu iu estas ĉi tie? tiam diru, ke neniu estas.

21 Kaj Jael, edzino de Ĥeber, prenis najlon de la tendo kaj metis martelon en sian manon kaj aliris al li mallaŭte, kaj enbatis la najlon en lian tempion tiel, ke ĝi enpenetris en la teron. Li dormis, lacigita; kaj li mortis.

22 Kaj Barak postkuris Siseran. Kaj Jael eliris al li renkonte, kaj diris al li:Venu, mi montros al vi la viron, kiun vi serĉas. Kaj li venis al ŝi, kaj li vidis, ke Sisera kuŝas malviva kaj najlo estas en lia tempio.

23 Tiel Dio humiligis en tiu tago Jabinon, reĝon de Kanaan, antaŭ la Izraelidoj.

24 Kaj la mano de la Izraelidoj ĉiam pli fortiĝis super Jabin, reĝo de Kanaan, ĝis ili ekstermis Jabinon, reĝon de Kanaan.

1 以笏死后, 以色列人又行了耶和华看为恶的事。

2 因此耶和华把他们交在迦南王耶宾手中, 耶宾那时在夏琐作王; 他的军长西西拉, 住在夏罗设歌印。

3 耶宾王有铁车九百辆, 他极力欺压以色列人二十年, 以色列人就哀求耶和华。

4 有一位女先知底波拉, 是拉比多的妻子, 那时正治理以色列人。

5 她常坐在以法莲山地, 拉玛和伯特利之间那棵底波拉棕树下; 以色列人都上到她那里去听判断。

6 底波拉派人去从拿弗他利的基低斯, 把亚比挪庵的儿子巴拉召了来, 对他说: "耶和华以色列的 神不是曾吩咐你说: ‘你去向他泊山进军, 从拿弗他利人和西布伦人中率领一万人与你同去吗?

7 我必引耶宾的军长西西拉, 和他的车辆与全军, 到基顺河往你那里去; 我必把他们交在你手里。’"

8 巴拉对她说: "如果你与我同去, 我就去; 如果你不与我同去, 我就不去。"

9 底波拉回答: "我必与你同去, 只是你这次行程就没有光荣; 因为耶和华要把西西拉交在一个妇人手里。"于是底波拉起来, 与巴拉一同到基低斯去了。

10 巴拉就召集西布伦人和拿弗他利人到基低斯; 与他一同步行上去的有一万人, 底波拉也与他一同上去。

11 摩西的岳父何巴的子孙基尼人希伯, 曾经离开基尼族人, 到靠近基低斯的撒拿音的橡树旁, 支搭帐棚居住。

12 有人告诉西西拉, 亚比挪庵的儿子巴拉已经上了他泊山;

13 西西拉就召集他所有的车辆, 就是九百辆铁车, 和与他在一起的众人, 都从夏罗设歌印出来, 到基顺河那里。

14 底波拉对巴拉说: "你起来吧, 因为今日就是耶和华把西西拉交在你手里的日子; 耶和华不是在你前面出战吗?"于是巴拉和跟随他的一万人从他泊山下来。

15 耶和华用刀使西西拉和所有的车辆与全军, 都在巴拉面前溃乱; 西西拉下了车, 步行逃跑。

16 巴拉追赶西西拉的车辆和军队, 直到夏罗设歌印; 西西拉的全军都倒在刀下, 连一个也没有留下。

17 只有西西拉步行逃跑, 到了基尼人希伯的妻子雅亿的帐棚那里; 因为夏琐王耶宾与基尼人希伯的家友好。

18 雅亿出来迎接西西拉, 对他说: "请我主转过来, 到我这里, 不要惧怕。"西西拉就转到她那里去, 就是转到她的帐棚里去; 雅亿就用毛毡遮盖他。

19 西西拉对雅亿说: "请给我一点水喝, 因为我渴了。"雅亿就打开盛奶的皮袋, 给他喝了, 再把他盖着。

20 西西拉又对雅亿说: "请你站在帐棚门口, 如果有人来问你: ‘这里有人吗?’你就要回答: ‘没有。’"

21 希伯的妻子雅亿取了一根帐棚的橛子, 手里拿着锤子, 静悄悄地走到西西拉那里, 把橛子钉在他的太阳穴里, 直钉入地里; 因为西西拉疲乏熟睡, 就这样死了。

22 那时, 巴拉追赶西西拉, 雅亿出来迎接他, 对他说: "来吧, 我给你看你寻找的人。"他就进到她那里去; 看见西西拉已经仆倒, 死了; 橛子还在他的太阳穴里。

23 这样, 神就在那一天, 在以色列人面前, 制伏了迦南王耶宾。

24 以色列人的势力日渐强盛, 胜过迦南王耶宾, 终于把迦南王耶宾除灭。