1 Ŝimŝon iris en Gazan kaj vidis tie malĉastulinon kaj eniris al ŝi.

2 Al la Gazaanoj oni diris:Ŝimŝon venis ĉi tien; kaj ili ĉirkaŭis lin kaj spione atendis lin dum la tuta nokto ĉe la pordego de la urbo, kaj staris senbrue dum la tuta nokto, dirante:Antaŭ la mateniĝo ni lin mortigos.

3 Ŝimŝon kuŝis ĝis noktomezo; je noktomezo li leviĝis kaj kaptis la pordojn de la urba pordego kune kun ambaŭ fostoj kaj levis ilin kune kun la riglilo kaj metis sur siajn ŝultrojn, kaj forportis ilin sur la supron de la monto, kiu estas antaŭ Ĥebron.

4 Post tio li ekamis virinon en la valo Sorek; ŝia nomo estis Delila.

5 Kaj venis al ŝi la estroj de la Filiŝtoj, kaj diris al ŝi:Allogu lin, kaj vidu, en kio konsistas lia granda forto, kaj per kio ni povus fortosuperi lin, ke ni ligu lin kaj humiligu lin; tiam ni donos al vi ĉiu po mil kaj cent arĝentaj moneroj.

6 Kaj Delila diris al Ŝimŝon:Diru al mi, mi petas, en kio konsistas via granda forto, kaj per kio oni povas ligi vin, por humiligi vin.

7 Kaj Ŝimŝon diris al ŝi:Se oni ligos min per sep freŝaj ne sekiĝintaj ŝnuroj, tiam mi senfortiĝos kaj fariĝos kiel la aliaj homoj.

8 Tiam la estroj de la Filiŝtoj alportis al ŝi sep freŝajn ne sekiĝintajn ŝnurojn, kaj ŝi ligis lin per ili.

9 Kaj dum la embuskuloj sidis ĉe ŝi en alia ĉambro, ŝi diris al li:Filiŝtoj iras al vi, Ŝimŝon! Tiam li disŝiris la ŝnurojn, kiel oni disŝiras fadenon el stupo, kiam fajro ĝin bruldifektis. Kaj oni ne sciiĝis pri lia forto.

10 Kaj Delila diris al Ŝimŝon:Jen vi trompis min kaj diris al mi mensogon; nun diru al mi, per kio oni povas vin ligi.

11 Kaj li diris al ŝi:Se oni min ligos per novaj ŝnuroj, kiuj ne estis uzitaj por laboro, tiam mi senfortiĝos kaj fariĝos kiel la aliaj homoj.

12 Tiam Delila prenis novajn ŝnurojn kaj ligis lin per ili, kaj diris al li:Filiŝtoj iras al vi, Ŝimŝon! Dume la embuskuloj sidis en alia ĉambro. Kaj li deŝiris ilin de siaj brakoj kiel fadenon.

13 Kaj Delila diris al Ŝimŝon:Ĝis nun vi trompas min kaj diras al mi mensogojn; diru al mi, per kio oni povas vin ligi. Kaj li diris al ŝi:Se vi interteksos la sep buklojn de mia kapo kun ŝpinaĵo.

14 Kaj ŝi alfortikigis ilin per najlo, kaj diris al li:Filiŝtoj iras al vi, Ŝimŝon! Kaj li vekiĝis el sia dormo kaj eltiris la interteksan najlon kune kun la ŝpinaĵo.

15 Tiam ŝi diris al li:Kial vi diras, ke vi amas min, dum tamen via koro ne estas kun mi? jam tri fojojn vi trompis min, kaj ne diris al mi, en kio konsistas via granda forto.

16 Kaj ĉar ŝi tedadis lin per siaj vortoj ĉiutage kaj turmentadis lin, lia animo morte laciĝis.

17 Kaj li malkaŝis al ŝi sian tutan koron, kaj diris al ŝi:Tondilo ne tuŝis mian kapon, ĉar mi estas konsekrita al Dio de el la ventro de mia patrino. Se oni tondos miajn harojn, tiam forlasos min mia forto, mi senfortiĝos kaj fariĝos kiel la aliaj homoj.

18 Kiam Delila vidis, ke li malkaŝis al ŝi sian tutan koron, ŝi sendis kaj vokigis la estrojn de la Filiŝtoj, dirante:Venu ĉi tiun fojon, ĉar li malkaŝis al mi sian tutan koron. Kaj venis al ŝi la estroj de la Filiŝtoj kaj alportis la arĝenton en siaj manoj.

19 Kaj ŝi endormigis lin sur siaj genuoj, kaj alvokis homon, kaj detondigis la sep buklojn de lia kapo. Kaj ŝi komencis humiligadi lin, kaj lia forto lin forlasis.

20 Kaj ŝi diris:Filiŝtoj iras al vi, Ŝimŝon! Li vekiĝis de sia dormo, kaj diris:Mi eliros, kiel ĉiufoje, kaj mi vigliĝos; sed li ne sciis, ke la Eternulo forlasis lin.

21 Kaj la Filiŝtoj kaptis lin kaj elpikis liajn okulojn, kaj venigis lin en Gazan kaj ligis lin per kupraj ĉenoj; kaj li devis mueli en la malliberejo.

22 Dume la haroj de lia kapo komencis rekreski post la fortondo.

23 La estroj de la Filiŝtoj kunvenis, por alporti grandan oferon al sia dio Dagon kaj por festeni, kaj ili diris:Nia dio transdonis en niajn manojn nian malamikon Ŝimŝon.

24 Kaj la popolo vidis lin, kaj gloris sian dion, dirante:Nia dio transdonis en niajn manojn nian malamikon kaj la ruiniganton de nia lando kaj la mortiginton de multaj el ni.

25 Kiam ilia koro gajiĝis, ili diris:Voku Ŝimŝonon, ke li amuzu nin. Kaj oni vokis Ŝimŝonon el la malliberejo, kaj li faris amuzon al ili, kaj oni starigis lin inter la kolonoj.

26 Kaj Ŝimŝon diris al la junulo, kiu kondukis lin je la mano:Lasu min, ke mi palpu la kolonojn, sur kiuj la domo staras, kaj mi apogos min al ili.

27 Kaj la domo estis plena de viroj kaj virinoj, kaj tie estis ĉiuj estroj de la Filiŝtoj; kaj sur la tegmento estis ĉirkaŭ tri mil viroj kaj virinoj, kiuj rigardis la amuzadon de Ŝimŝon.

28 Kaj Ŝimŝon vokis al la Eternulo, kaj diris:Mia Sinjoro, ho Eternulo, mi petas, rememoru min kaj fortigu min nur ĉi tiun fojon, ho Dio, por ke mi faru al la Filiŝtoj venĝon per unu fojo pro miaj du okuloj.

29 Kaj Ŝimŝon kaptis la du mezajn kolonojn, sur kiuj staris la domo, kaj apogis sin al ili, al unu per sia dekstra mano kaj al la dua per sia maldekstra mano.

30 Kaj Ŝimŝon diris:Mortu mia animo kune kun la Filiŝtoj! Kaj li ekpremis forte; kaj falis la domo sur la estrojn, kaj sur la tutan popolon, kiu estis en ĝi. Kaj la nombro de la mortintoj, kiujn li mortigis ĉe sia morto, estis pli granda, ol la nombro de tiuj, kiujn li mortigis dum sia vivo.

31 Kaj venis liaj fratoj kaj la tuta domo de lia patro kaj prenis lin, kaj iris kaj enterigis lin inter Corea kaj Eŝtaol, en la tombo de lia patro Manoaĥ. Li estis juĝisto de Izrael dum dudek jaroj.

1 参孙往迦萨去, 在那里看见一个妓女, 就进去与她亲近。

2 有人告诉迦萨人说: "参孙到这里来了。"他们就把他围住, 整夜在城门口埋伏着, 整夜默不作声, 心里说: "等到早晨天亮, 我们才杀他。"

3 参孙睡到半夜, 就在半夜起来, 抓紧城门的门扇和两边门柱, 把它们与门闩一起拔起来, 放在自己的肩头上, 扛到希伯仑对面的山顶去。

4 后来参孙在梭烈谷又爱上了一个妇人, 名叫大利拉。

5 非利士人的领袖上到妇人那里去, 对她说: "请你引诱他, 看看他因什么缘故有这样大的力气, 我们用什么方法才能胜过他, 把他捆绑, 好制伏他; 我们每人就给你十二公斤银子。"

6 大利拉对参孙说: "求你告诉我, 你因什么缘故有这样大的力气, 要用什么方法才能捆绑你, 好把你制伏。"

7 参孙对她说: "如果人用七条未干的青绳子捆绑我, 我就会软弱无力, 像平常人一样。"

8 于是非利士人的领袖把七条未干的青绳子, 带上来给那妇人, 她就用那些绳子把参孙捆绑起来。

9 有人埋伏在她的内室里等候着; 她对参孙说: "参孙哪, 非利士人上来捉你了! "参孙就挣断绳子, 像麻线被火烧断一样。这样, 他力气的由来, 还是没有人知道。

10 大利拉对参孙说: "你作弄我, 向我说谎; 现在求你告诉我, 用什么东西才能把你捆绑。"

11 参孙对她说: "如果人用从未使用过的新绳子把我紧紧地捆绑起来, 我就软弱无力, 像平常人一样。"

12 于是大利拉把新绳子拿了来, 把参孙捆绑了, 对他说: "参孙哪, 非利士人上来捉你了! "当时有人埋伏在她的内室里等候着。参孙把绳子从手臂上挣断下来, 像挣断一根线一样。

13 大利拉对参孙说: "到现在你还是作弄我, 向我说谎; 求你告诉我, 人怎样才能捆绑你。"参孙对她说: "如果你把我头上的七条发辫与织布机上的纬线编织在一起就可以了。"

14 于是大利拉把他的发辫与织布机上的纬线同织在一起, 再用木橛钉紧, 对参孙说: "参孙哪, 非利士人上来捉你了! "参孙从睡梦中醒来, 竟把织布机上的木橛, 和纬线都拔了出来。

15 大利拉对参孙说: "你既然对我不真心, 你怎能说: ‘我爱你’?你这三次作弄我, 没有告诉我你这么大的力气是哪里来的。"

16 大利拉天天用话逼他, 催他, 以致他的心烦得要死。

17 参孙就把他心中的一切告诉了她, 对她说: "向来没有人用剃刀剃过我的头, 因为我自出母胎就归 神作拿细耳人, 如果人剃去我的头发, 我的力气就离开了我, 我就软弱无力, 像所有人一样。"

18 大利拉见参孙把心中的一切都告诉了她, 就派人去请非利士人的领袖来, 说: "这一次你们上来吧! 因为他已经把心中的一切都告诉了我。"于是非利士人的领袖上到妇人那里, 手里带着银子上去。

19 大利拉使参孙睡在自己的膝上, 又叫了一个人来, 把参孙头上的七条发辫都剃去; 大利拉就克制了他, 因他的力气离开了他。

20 大利拉说: "参孙哪, 非利士人上来捉你了! "参孙从睡梦中醒来, 心里说: "我要像前几次一样挣扎出去, 必能脱身。"但他不知道耶和华已经离开他了。

21 非利士人把他捉住, 剜去了他的眼睛, 带他下到迦萨, 用铜链捆绑着他, 他就在监牢里推磨。

22 但是他的头发被剃去以后, 又开始生长起来了。

23 非利士人的领袖聚集起来, 要给他们的神大衮献大祭, 并且欢乐庆祝; 他们说: "我们的神把我们的仇敌参孙交在我们手中了。"

24 众人看见了参孙, 就赞美他们的神, 说: "我们的神把我们的仇敌, 就是那毁坏我们的地, 又杀死我们很多人的, 交在我们手中了。"

25 他们心里正在高兴的时候, 就说: "叫参孙来, 给我们耍耍把戏。"于是有人把参孙从监牢里叫出来; 参孙就在他们面前耍把戏, 他们又把他放在两根柱子中间。

26 参孙对拉着他手的童子说: "请你让我摸摸支撑着这庙宇的柱子, 我要在柱子上靠一靠。"

27 那时房子里满了男男女女, 非利士人的领袖也在那里; 在房子的平顶上约有三千男女, 都在观看参孙耍把戏。

28 参孙呼求耶和华, 说: "主耶和华啊, 求你记念我; 神啊, 求你加强我这一次的力量, 只这一次罢了, 使我尽一次在非利士人身上报那剜我双眼的仇! "

29 参孙就抱住那支撑着房子中间的两根柱子, 右手抱一根, 左手抱一根。

30 然后参孙说: "让我与非利士人同归于尽吧! "于是尽力屈身, 房子就倒塌, 压在众领袖和房子里所有的人身上。这样, 参孙死的时候杀死的人, 比他活着的时候杀死的人还多。

31 参孙的众兄弟和他父亲的全家都下来, 收殓他的尸体, 把他抬上去, 埋葬在琐拉和以实陶之间, 在他父亲玛挪亚的坟墓里。参孙治理了以色列人二十年。