1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante al ili:
2 Diru al la Izraelidoj jene:Tio estas la bestoj, kiujn vi povas manĝi el ĉiuj brutoj, kiuj estas sur la tero:
3 ĉiun bruton, kiu havas disfenditajn hufojn kaj distranĉan sulkon sur la hufoj kaj kiu remaĉas maĉitaĵon, vi povas manĝi.
4 Nur ĉi tiujn ne manĝu el la remaĉantaj maĉitaĵon kaj el la havantaj disfenditajn hufojn:la kamelon, ĉar ĝi remaĉas maĉitaĵon, sed disfenditajn hufojn ĝi ne havas, malpura ĝi estas por vi;
5 kaj la hirakon, ĉar ĝi remaĉas maĉitaĵon, sed disfenditajn hufojn ĝi ne havas, malpura ĝi estas por vi;
6 kaj la leporon, ĉar ĝi remaĉas maĉitaĵon, sed disfenditajn hufojn ĝi ne havas, malpura ĝi estas por vi;
7 kaj la porkon, ĉar ĝi havas disfenditajn hufojn kaj distranĉan sulkon sur la hufoj, sed ĝi ne remaĉas maĉitaĵon, malpura ĝi estas por vi.
8 Ilian viandon ne manĝu kaj iliajn kadavrojn ne tuŝu, malpuraj ili estas por vi.
9 Jenajn vi povas manĝi el ĉiuj bestoj, kiuj estas en la akvo:ĉiujn, kiuj havas naĝilojn kaj skvamojn en la akvo, en la maroj, kaj en la riveroj, ilin vi povas manĝi.
10 Sed ĉiuj, kiuj ne havas naĝilojn kaj skvamojn, en la maroj kaj en la riveroj, el ĉio, kio moviĝas en la akvo, kaj el ĉiuj estaĵoj, kiuj vivas en la akvo, ili estas abomenindaĵo por vi;
11 kaj ili estu abomenindaĵo por vi, ilian viandon ne manĝu kaj iliajn kadavrojn abomenu.
12 Ĉio en la akvo, kio ne havas naĝilojn kaj skvamojn, estas abomenindaĵo por vi.
13 Kaj ĉi tiujn abomenu inter la birdoj, ili ne estu manĝataj, ili estas abomenindaĵoj:la aglon kaj la gipaeton kaj la pandionon
14 kaj la milvon kaj la falkon kun ĝia speco,
15 ĉiun korvon kun ĝia speco,
16 kaj la struton kaj la strigon kaj la mevon kaj la akcipitron kun ĝia speco
17 kaj la noktuon kaj la mergulon kaj la ibison
18 kaj la cignon kaj la pelikanon kaj la perknopteron
19 kaj la cikonion kaj la ardeon kun ĝia speco kaj la upupon kaj la vesperton.
20 Ĉio moviĝanta, kio havas flugilojn kaj iras kvarpiede, estas abomenindaĵo por vi.
21 Nur tiujn vi povas manĝi el ĉiuj moviĝantoj, kiuj havas flugilojn kaj iras kvarpiede:tiujn, kiuj havas genuojn super la kruroj, por salti per ili sur la tero.
22 La jenajn el ili vi povas manĝi:la akridon kun ĝia speco kaj la cikadon kun ĝia speco kaj la grilon kun ĝia speco kaj la lokuston kun ĝia speco.
23 Sed ĉiu alia moviĝanto, kiu havas flugilojn kaj kvar piedojn, estas abomenindaĵo por vi.
24 Kaj per la jenaj vi fariĝos malpuraj; ĉiu, kiu ektuŝos ilian kadavron, estos malpura ĝis la vespero;
25 kaj ĉiu, kiu portos kadavraĵon de ili, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura ĝis la vespero:
26 ĉiu bruto, kiu havas disfenditajn hufojn, sed ne havas distranĉan sulkon kaj ne remaĉas maĉitaĵon, estas malpura por vi; ĉiu, kiu ektuŝos ilin, estos malpura.
27 Kaj el ĉiuj bestoj kvarpiedaj ĉiuj, kiuj iras sur siaj plandoj, estas malpuraj por vi; ĉiu, kiu ektuŝos ilian kadavron, estos malpura ĝis la vespero.
28 Kaj kiu portos kadavraĵon de ili, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura ĝis la vespero:malpuraj ili estas por vi.
29 Kaj jen, kio estas malpura por vi inter la rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero:la talpo kaj la muso kaj la lacerto kun ĝia speco
30 kaj la geko kaj la monitoro kaj la uromastiko kaj la skinko kaj la ĥameleono.
31 Tiuj estas la malpuraj por vi inter ĉiuj rampaĵoj; ĉiu, kiu ektuŝos ilin post ilia morto, estos malpura ĝis la vespero.
32 Kaj ĉio, sur kion falos io el ili malviva, estos malpura; ĉu ĝi estos ia ligna vazo, ĉu vesto, ĉu felo, ĉu sako, ĉu ia ilo, per kiu oni faras laboron-oni metu ĝin en akvon, kaj ĝi estos malpura ĝis la vespero, kaj tiam ĝi fariĝos pura.
33 Kaj se en ian argilan vazon io el ili falos internen, tiam ĉio, kio estas interne, fariĝos malpura; kaj la vazon rompu.
34 Ĉiu manĝaĵo, kiun oni manĝas, se ŝprucos sur ĝin tia akvo, fariĝos malpura; kaj ĉiu trinkaĵo, kiun oni trinkas, en tia vazo fariĝos malpura.
35 Kaj ĉio, sur kion falos io el ilia kadavraĵo, fariĝos malpura; se ĝi estos forno aŭ kaldrono, oni ĝin disrompu; malpuraj ili estas kaj malpuraj ili estu por vi.
36 Nur fonto kaj puto kaj akvejoj restos puraj. Kiu ektuŝos ilian kadavraĵon, fariĝos malpura.
37 Kaj se io el ilia kadavraĵo falos sur ian semeblan semon, kiu estas semota, ĝi restos pura.
38 Sed se estos verŝita akvo sur la semon kaj io el ilia kadavraĵo falos sur ĝin, tiam ĝi estos malpura por vi.
39 Kaj se mortos ia bruto el tiuj, kiujn vi uzas por manĝi, tiam tiu, kiu ektuŝos ĝian kadavron, estos malpura ĝis la vespero.
40 Kaj tiu, kiu manĝos ion el ĝia kadavraĵo, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura ĝis la vespero; kaj tiu, kiu portos ĝian kadavron, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
41 Ĉia rampaĵo, kiu rampas sur la tero, estas abomenindaĵo, ĝi ne estu manĝata.
42 Ĉio, kio rampas sur la ventro, kaj ĉio, kio iras sur kvar piedoj aŭ sur pli da piedoj, sed estas rampaĵo, kiu rampas sur la tero-ilin ne manĝu, ĉar ili estas abomenindaĵo.
43 Ne abomenindigu viajn animojn per iaj bestoj rampantaj, kaj ne malpuriĝu per ili, farante vin mem malpuraj.
44 Ĉar Mi, la Eternulo, estas via Dio; tial sanktigu vin kaj estu sanktaj, ĉar Mi estas sankta; kaj ne malpurigu viajn animojn per ia rampaĵo, kiu rampas sur la tero.
45 Ĉar Mi estas la Eternulo, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por esti Dio por vi; estu do sanktaj, ĉar Mi estas sankta.
46 Tio estas la leĝo pri la brutoj kaj pri la birdoj, kaj pri ĉiuj bestoj, moviĝantaj en la akvo, kaj pri ĉiuj bestoj, kiuj rampas sur la tero,
47 por fari diferencon inter la malpuraĵo kaj puraĵo, kaj inter la bestoj, kiujn oni povas manĝi, kaj la bestoj, kiujn oni devas ne manĝi.
1 耶和华对摩西和亚伦说:
2 "你们要告诉以色列人: 地上所有的走兽中, 你们可以吃的动物, 就是这些:
3 分蹄有趾而且反刍的走兽, 你们都可以吃。
4 但你们不可吃下列反刍, 或分蹄的走兽动物: 骆驼, 因为它反刍却不分蹄, 你们应以为不洁净。
5 石獾(本章动物名字多不能确定。"石獾"传统翻译作"沙番"或"山鼠"), 因为它反刍却不分蹄, 你们应以为不洁净。
6 兔子, 因为它反刍却不分蹄, 你们应以为不洁净。
7 猪, 因为它分蹄有趾却不反刍, 你们应以为不洁净。
8 这些走兽的肉你们不可吃, 它们的尸体你们不可摸, 你们应视为不洁净。
9 "水中所有的活物你们可以吃的, 就是这些: 凡是在水中, 有翅有鳞的, 不论是在海里或是河里的, 你们都可以吃。
10 在水中游动或生存在水中的活物, 无论是在海里或是河里, 若是没有翅和鳞的, 你们都要当作可憎之物。
11 它们是你们憎恶之物; 它们的肉, 你们不可吃; 它们的尸体, 你们要憎恶。
12 所有在水里没有翅和鳞的活物, 你们都要当作可憎之物。
13 "在鸟类中, 你们要憎恶, 也不可吃这些雀鸟: 兀鹰(雀鸟的名字中文翻译还未统一, 它们的学名多不能确定)、雕、鹫、
14 鸢、猎鹰等隼类,
15 所有乌鸦类,
16 鸵鸟、猫头鹰、海鸥、苍鹭等鹰类。
17 鸱鹗、鸬鹚、大鸱枭、
18 白鹭、塘鹅、鸨、
19 鹳、红鹤等鹭鸶类, 戴胜和蝙蝠。
20 "凡有翅膀、四足爬行的生物, 你们都要当作可憎之物。
21 但在所有有翅膀、四足爬行的生物中, 如果有足有腿, 能在地上蹦跳的, 你们都可以吃。
22 在昆虫中, 你们可以吃这些: 蝗虫类、蚂蚱类、蟋蟀类和蚱蜢类。
23 但是其他所有有翅膀四足的生物, 你们都要当作可憎之物。
24 "以下事物, 会使你们成为不洁: 触摸动物尸体的, 就不洁净到晚上。
25 拾起它们的尸体的, 就要洗净自己的衣服, 并且不洁净到晚上。
26 所有分蹄却无趾的、不反刍的走兽, 你们应以为不洁净, 触摸它们的, 就不洁净。
27 所有用四足行走的动物中, 用脚掌行走的, 你们应以为不洁净, 触摸它们尸体的, 都不洁净到晚上。
28 拾起它们尸体的, 就要洗净自己的衣服, 并且不洁净到晚上。以上这些你们应以为不洁净。
29 "在地上爬行的生物中, 你们应以为不洁净的是这些: 鼬鼠、鼫鼠、蜥蜴这一类,
30 以及壁虎、龙子、守宫、蛇医、变色龙。
31 在所有爬行的生物中, 你们应以这些为不洁净; 它们死了以后, 触摸它们的, 都不洁净到晚上。
32 它们当中死了的, 掉在什么东西上, 无论是木器或是衣服, 皮子或是布袋等任何器具, 都成为不洁净, 要放在水中。但仍不洁净到晚上, 以后就真洁净了。
33 它们当中死了的, 掉在什么瓦器里, 其中不论是什么, 都成为不洁净, 你们要把瓦器打碎。
34 瓦器的水若是滴在任何食物上, 食物就成了不洁净, 若是滴在装了饮料的器皿里, 饮料也成为不洁净。
35 它们尸体的任何部分掉在什么东西上, 那东西就不洁净, 无论是炉或是锅, 都成为不洁净, 应该打碎; 你们应以这些为不洁净。
36 但是水源和储水池仍算是洁净的。只有触摸水中尸体的, 才是不洁净。
37 它们尸体的一部分掉在要播种的种子上, 种子还是洁净的;
38 但是, 如果种子已经浇了水, 它们尸体的一部分才掉在种子上面, 你们应以这种子为不洁净。
39 "一只你们可以吃的走兽死了, 谁摸了它的尸体, 就不洁净到晚上;
40 谁吃了它的尸体, 就要洗净自己的衣服, 并且不洁净到晚上; 谁拾起这尸体, 也要洗净自己的衣服, 并且不洁净到晚上。
41 "所有在地上爬行的动物, 都是可憎之物, 都不可吃。
42 凡是用肚子, 或用四足或是多足在地上爬行的动物, 你们都不可吃, 因为它们是可憎之物。
43 你们不可因任何爬行的动物使自己成为可憎的, 也不可因它们玷污自己, 以致不洁净。
44 因为我是耶和华你们的 神, 所以你们要使自己成为圣洁。你们要分别为圣, 因为我是圣洁的。你们不可因在地上爬行的任何动物玷污自己,
45 因为我是耶和华, 曾把你们从埃及地领上来, 为要作你们的 神; 你们要分别为圣, 因为我是圣洁的。"
46 以上就是有关走兽、飞禽、所有在水中游行的动物, 和所有在地上爬行的动物的律例,
47 为要把不洁净的和洁净的, 可吃的生物和不可吃的生物, 分别出来。