1 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Parolu al la pastroj, la Aaronidoj, kaj diru al ili:Neniu el ili malpurigu sin per mortinto en sia popolo;

2 krom nur per sia proksima parenco, per sia patrino, per sia patro, per sia filo, per sia filino, kaj per sia frato;

3 kaj per sia fratino-virgulino, proksima al li, kiu ne estis edzinigita, per ŝi li povas sin malpurigi.

4 Li ne malpurigu sin, kiel estro en sia popolo, malsanktigante sin.

5 Ili ne faru al si senharaĵon sur sia kapo, kaj la flankojn de sia barbo ili ne razu, kaj sur sia korpo ili ne faru entranĉojn.

6 Sanktaj ili estu antaŭ sia Dio, kaj ili ne malsanktigu la nomon de sia Dio; ĉar la fajroferojn al la Eternulo, la panon al sia Dio ili alportas; tial ili estu sanktaj.

7 Virinon malĉastan aŭ senhonorigitan ili ne prenu, kaj virinon, forpuŝitan de sia edzo, ili ne prenu; ĉar pastro estas sankta al sia Dio.

8 Tial tenu lin sankte, ĉar la panon de via Dio li alportas; sankta li estu por vi, ĉar sankta estas Mi, la Eternulo, kiu sanktigas vin.

9 Se filino de pastro senhonoriĝis per malĉastado, ŝi senhonorigas sian patron:oni forbruligu ŝin per fajro.

10 La granda pastro inter siaj fratoj, tiu, sur kies kapon estas verŝita la sankta oleo, kaj kiu estas konsekrita, por porti la vestojn, ne devas nudigi sian kapon nek disŝiri siajn vestojn.

11 Kaj al neniu mortinto li venu; eĉ per sia patro aŭ sia patrino li sin ne malpurigu.

12 Kaj el la sanktejo li ne eliru, kaj li ne malhonoru la sanktejon de sia Dio; ĉar sanktigo per la sankta oleo de lia Dio estas sur li:Mi estas la Eternulo.

13 Edzinon li prenu al si virgulinon.

14 Vidvinon, forpuŝitinon, senhonorigitinon, aŭ malĉastulinon li ne prenu, sed nur virgulinon el sia popolo li prenu kiel edzinon.

15 Kaj li ne senhonorigu sian semon en sia popolo, ĉar Mi estas la Eternulo, kiu lin sanktigas.

16 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

17 Diru al Aaron jene:Se iu el via idaro en iliaj generacioj havos ian kriplaĵon, li ne alproksimiĝu, por alporti la panon de sia Dio.

18 Ĉar neniu, kiu havas ian kriplaĵon, alproksimiĝu:nek blindulo, nek lamulo, nek platnazulo, nek monstrulo,

19 nek homo, kiu havas rompitan kruron aŭ rompitan brakon,

20 nek ĝibulo, nek ftizulo, nek makulokululo, nek aknulo, nek favulo, nek herniulo.

21 Neniu, kiu havas kriplaĵon el la idaro de Aaron la patro, alproksimiĝu, por alporti la fajroferojn de la Eternulo:li havas kriplaĵon, tial li ne alproksimiĝu, por alporti la panon de sia Dio.

22 La panon de sia Dio el la plejsanktaĵoj kaj el la sanktaĵoj li povas manĝi.

23 Sed al la kurteno li ne aliru kaj al la altaro li ne alproksimiĝu, ĉar li havas kriplaĵon; por ke li ne malhonoru Miajn sanktejojn, ĉar Mi, la Eternulo, ilin sanktigas.

24 Kaj Moseo tion diris al Aaron kaj al liaj filoj kaj al ĉiuj Izraelidoj.

1 耶和华对摩西说: "你要告诉亚伦子孙作祭司的, 对他们说: 祭司不可在自己的族人中因死人玷污自己,

2 除非骨肉至亲, 例如父母、儿女、兄弟,

3 或是仍是处女, 未曾出嫁的姊妹等至亲, 祭司才可以玷污自己。

4 祭司不可为了姻亲而玷污, 亵渎自己的圣职(全句或译: "祭司既为族人的首领, 就不可从俗玷污")。

5 祭司不可剃光头发, 胡须的周围不可剃掉, 也不可纹身。

6 他们要成为圣, 归向他们的 神, 不可亵渎他们 神的名, 因为他们奉献耶和华的火祭, 他们 神的食物, 所以他们要成为圣。

7 祭司不可娶被玷辱了的妓女为妻, 也不可娶被丈夫离弃的女人为妻; 因为祭司是归他的 神为圣的。

8 所以你要使他分别为圣, 因为他把食物献给你的 神; 你要以他为圣, 因为我耶和华使你们分别为圣的, 是圣洁的。

9 如果祭司的女儿羞辱自己去作妓女, 就是羞辱了自己的父亲; 她必须用火烧死。

10 "在兄弟中作大祭司的, 头上倒了膏油, 又受了圣职, 得以穿着圣衣, 就不可披头散发, 也不可撕裂衣服。

11 不可走近死尸, 也不可为了父母玷污自己。

12 他不可走出圣所, 也不可亵渎他 神的圣所, 因为他 神膏立了他, 使他分别为圣, 我是耶和华。

13 他要娶处女为妻。

14 寡妇、被休的妇人、受玷辱的妓女, 他都不可以娶; 他只可以娶自己族人中的处女为妻。

15 不可在自己的族人中, 羞辱他的后裔, 因为我是使他们分别为圣的耶和华。"

16 耶和华对摩西说:

17 "你要告诉亚伦: 你世世代代的后裔中, 有残疾的, 就不可走近来献他 神的食物。

18 因为有残疾的, 无论是瞎眼、瘸腿、五官不正、畸形、

19 断脚断手的、

20 驼背、矮小、眼睛有毛病、长癣、生疹, 或是肾子损坏的, 都不可走近来,

21 亚伦祭司的后裔中, 有残疾的, 都不可上前来献耶和华的火祭; 他既有残疾, 就不可上前来献他的 神的食物。

22 他 神的食物, 无论是至圣的或是圣的, 他都可以吃;

23 只因他有残疾, 他就不可进到幔子前, 也不可上前到我的祭坛那里, 免得亵渎我的圣所; 我是使他们分别为圣的耶和华。"

24 于是摩西告诉亚伦和亚伦的儿子, 以及所有以色列人。