1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

2 Jen estas la leĝo pri la leprulo, en la tago, kiam oni devos purigi lin:oni venigu lin al la pastro;

3 kaj la pastro eliros ekster la tendaron, kaj la pastro rigardos, kaj se li vidos, ke la infektaĵo de la lepro saniĝis ĉe la leprulo,

4 tiam la pastro ordonos preni por la purigoto du birdojn vivajn, purajn, kaj cedran lignon kaj ruĝan ŝnureton kaj hisopon.

5 Kaj la pastro ordonos buĉi unu birdon super argila vazo, super fluakvo.

6 Kaj la vivan birdon li prenos kaj ankaŭ la cedran lignon kaj la ruĝan ŝnureton kaj la hisopon, kaj li trempos ilin kune kun la viva birdo en la sango de la birdo buĉita super la fluakvo.

7 Kaj li aspergos la purigaton je la lepro sep fojojn, kaj li deklaros lin pura, kaj li lasos la vivan birdon forflugi sur la kampon.

8 Kaj la purigato lavos siajn vestojn kaj forrazos ĉiujn siajn harojn kaj banos sin en akvo, kaj li estos pura; kaj poste li iros en la tendaron kaj restos ekster sia tendo dum sep tagoj.

9 En la sepa tago li forrazos ĉiujn siajn harojn, sian kapon kaj sian barbon kaj la brovojn de siaj okuloj, ĉiujn siajn harojn li forrazos, kaj li lavos siajn vestojn kaj banos sian korpon en akvo, kaj li fariĝos pura.

10 Kaj en la oka tago li prenos du ŝafidojn sendifektajn kaj unu ŝafidinon sendifektan, jaraĝan, kaj tri dekonojn de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel farunoferon, kaj unu log�on da oleo.

11 Kaj la pastro puriganta starigos la homon purigatan kaj ilin antaŭ la Eternulo, ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno.

12 Kaj la pastro prenos unu el la ŝafidoj kaj alportos ĝin kiel kulpoferon kune kun la log�o da oleo, kaj skuos tion kiel skuoferon antaŭ la Eternulo.

13 Kaj li buĉos la ŝafidon sur la loko, sur kiu oni buĉas pekoferon kaj bruloferon, sur la sankta loko; ĉar, kiel la pekofero, la kulpofero apartenas al la pastro; ĝi estas plejsanktaĵo.

14 Kaj la pastro prenos iom el la sango de la kulpofero, kaj la pastro metos tion sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo.

15 Kaj la pastro prenos iom el la log�o da oleo kaj verŝos sur sian maldekstran manplaton.

16 Kaj la pastro trempos sian dekstran fingron en la oleo, kiu estos sur lia maldekstra manplato, kaj li aspergos per la oleo de sia fingro sep fojojn antaŭ la Eternulo.

17 Kaj el la restaĵo de la oleo, kiu estos sur lia manplato, la pastro metos iom sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo, sur la sangon de la kulpofero.

18 Kaj la restaĵon de la oleo, kiu estos sur la manplato de la pastro, ĉi tiu metos sur la kapon de la purigato; kaj la pastro pekliberigos lin antaŭ la Eternulo.

19 Kaj la pastro plenumos la pekoferon, kaj li pekliberigos la purigaton koncerne lian malpurecon, kaj poste li buĉos la bruloferon.

20 Kaj la pastro metos la bruloferon kaj la farunoferon sur la altaron; kaj la pastro pekliberigos lin, kaj li estos pura.

21 Se li estas malriĉa kaj ne havas sufiĉe da bonstato, tiam li prenu unu ŝafidon, kiel pekoferon-skuataĵon, por pekliberiĝi, kaj unu dekonon de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel farunoferon, kaj log�on da oleo;

22 kaj du turtojn aŭ du kolombidojn, kiel lia stato permesos, kaj unu el ili estos pekofero kaj la dua estos brulofero.

23 Kaj li alportos ilin en la oka tago de sia purigado al la pastro, al la pordo de la tabernaklo de kunveno, antaŭ la Eternulon.

24 Kaj la pastro prenos la ŝafidon de la kulpofero kaj la log�on da oleo, kaj la pastro skuos ilin kiel skuoferon antaŭ la Eternulo.

25 Kaj li buĉos la ŝafidon de la kulpofero, kaj la pastro prenos iom el la sango de la kulpofero kaj metos ĝin sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo.

26 Kaj el la oleo la pastro verŝos sur sian maldekstran manplaton.

27 Kaj la pastro aspergos per sia dekstra fingro, per la oleo, kiu estos sur lia maldekstra manplato, sep fojojn antaŭ la Eternulo.

28 Kaj la pastro metos iom el la oleo, kiu estos sur lia manplato, sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo, sur la lokon de la sango de la kulpofero.

29 Kaj la restaĵon de la oleo, kiu estos sur la manplato de la pastro, li metos sur la kapon de la purigato, por pekliberigi lin antaŭ la Eternulo.

30 Kaj li faros el unu el la turtoj aŭ el la kolombidoj, laŭ la grado de lia bonstato,

31 kiom permesos lia bonstato-el unu li faros pekoferon kaj el la dua li faros bruloferon kune kun la farunofero; kaj la pastro pekliberigos la purigaton antaŭ la Eternulo.

32 Tio estas la leĝo pri persono, kiu havas infektaĵon de lepro kaj kiu ne estas sufiĉe bonstata dum sia puriĝado.

33 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:

34 Kiam vi venos en la landon Kanaanan, kiun Mi donas al vi kiel posedaĵon, kaj Mi ĵetus infektaĵon de lepro sur iun domon en la lando, kiun vi posedos,

35 tiam tiu, al kiu apartenas la domo, devas veni, kaj diri al la pastro jene:Sur mia domo aperis io simila al infektaĵo.

36 Tiam la pastro ordonos, ke oni malplenigu la domon, antaŭ ol venos la pastro, por rigardi la infektaĵon, por ke ne malpuriĝu ĉio, kio estas en la domo; kaj post tio eniros la pastro, por ĉirkaŭrigardi la domon.

37 Kaj li rigardos la infektaĵon, kaj se li vidos, ke estas infektaĵo sur la muroj de la domo, kavetoj verdetaj aŭ ruĝetaj, kaj ili aspektas pli profundaj ol la supraĵo de la muro,

38 tiam la pastro eliros el la domo antaŭ la pordon de la domo, kaj li ŝlosos la domon por sep tagoj.

39 Kaj revenos la pastro en la sepa tago kaj rigardos; kaj se li vidos, ke la infektaĵo disvastiĝis sur la muroj de la domo,

40 tiam la pastro ordonos, ke oni elrompu la ŝtonojn, sur kiuj estas la infektaĵo, kaj oni ĵetu ilin ekster la urbon, sur lokon malpuran.

41 Kaj la domon oni priskrapu interne ĉirkaŭe, kaj la kalkaĵon, kiun oni deskrapis, oni ĵetu ekster la urbon, sur lokon malpuran.

42 Kaj oni prenu aliajn ŝtonojn kaj enmetu ilin sur la lokon de tiuj ŝtonoj, kaj oni prenu alian kalkaĵon kaj kalku la domon.

43 Se la infektaĵo reaperos kaj floros sur la domo, post kiam oni elrompis la ŝtonojn kaj ĉirkaŭskrapis la domon kaj kalkis,

44 kaj la pastro venos, kaj vidos, ke la infektaĵo disvastiĝis sur la domo, tiam tio estas pereiga lepro sur la domo; ĝi estas malpura.

45 Kaj oni detruu la domon, ĝiajn ŝtonojn kaj lignon kaj la tutan kalkaĵon de la domo, kaj oni elportu tion ekster la urbon, sur lokon malpuran.

46 Kaj kiu eniros en la domon, dum la tuta tempo, en kiu ĝi estos ŝlosita, tiu estos malpura ĝis la vespero.

47 Kaj kiu dormis en tiu domo, tiu lavu siajn vestojn; kaj kiu manĝis en tiu domo, tiu lavu siajn vestojn.

48 Sed se la pastro venos, kaj vidos, ke la infektaĵo ne disvastiĝis sur la domo, post kiam oni kalkis la domon, tiam la pastro deklaros la domon pura, ĉar la infektaĵo saniĝis.

49 Tiam, por senpekigi la domon, li prenu du birdojn kaj cedran lignon kaj ruĝan ŝnureton kaj hisopon;

50 kaj li buĉu unu el la birdoj super argila vazo, super fluakvo;

51 kaj li prenu la cedran lignon kaj la hisopon kaj la ruĝan ŝnureton kaj la vivan birdon, kaj li trempu ilin en la sango de la birdo buĉita kaj en la fluakvo kaj aspergu la domon sep fojojn.

52 Kaj li senpekigos la domon per la sango de la birdo kaj per la fluakvo kaj per la viva birdo kaj per la cedra ligno kaj per la hisopo kaj per la ruĝa ŝnureto.

53 Kaj li lasos la vivan birdon forflugi ekster la urbon, sur la kampon; kaj li pekliberigos la domon, kaj ĝi estos pura.

54 Tio estas la leĝo pri ĉiu infektaĵo de lepro kaj pri favo,

55 kaj pri lepro sur vesto kaj sur domo,

56 kaj pri ŝvelaĵo kaj pri likeno kaj pri makulo;

57 por instrui, kiam oni devas deklari malpura kaj kiam oni devas deklari pura. Tio estas la leĝo pri la lepro.

1 耶和华对摩西说:

2 "患痲风病的人得洁净的日子, 应守的律例如下: 人要带他去见祭司。

3 祭司要出到营外去察看, 祭司若是看见患病的人身上的痲风病已经好了,

4 就要吩咐人为那求洁净的人, 拿两只洁净的活鸟、香柏木、朱红色线和牛膝草来。

5 祭司要吩咐人用瓦器盛活水, 把一只鸟宰杀在上面。

6 至于那只活鸟, 祭司要把它与香柏木、朱红色线和牛膝草一起拿来, 把这些物品和活鸟一同蘸于那在活水上宰杀的鸟血中,

7 然后向那患痲风病求洁净的人身上弹七次, 就可以宣布他洁净; 又让那只活鸟飞到田野去。

8 那得洁净的人要洗自己的衣服, 剃去身上所有的毛发, 用水洗澡, 就洁净了; 然后他可以进营, 只是还要在自己的帐幕外住七天。

9 第七天, 他要把身上一切的毛发都剃去; 头发、胡须、眉毛和身上一切的毛发都剃去; 又要洗衣服, 用水洗身, 就洁净了。

10 "第八天, 他要取两只没有残疾的公羊羔和一只没有残疾一岁的母羊羔, 又要把调油的细面三公斤作素祭, 以及三分之一公升油一同取来。

11 行洁净礼的祭司领那求洁净的人拿着这些祭物站在会幕门口, 耶和华的面前。

12 祭司取一只公羊羔, 献作赎愆祭, 取三分之一公升油一同献上; 祭司把这两样当作摇祭, 在耶和华面前摇一摇。

13 他要在圣洁的地方, 就是宰杀赎罪祭牲和燔祭牲的地方, 宰杀那只公羊羔, 因为赎愆祭牲, 像赎罪祭牲一样, 是至圣的, 要归祭司;

14 祭司要取些赎愆祭牲的血, 抹在得洁净的人的右耳垂上和右手的大拇指上, 以及右脚的大拇趾上。

15 祭司又从那三分之一公升油中, 取出一点来, 倒在自己的左掌里;

16 把右手的一个指头, 蘸在左掌的油里, 在耶和华面前用指头把油弹七次。

17 然后祭司要把手中剩下的油, 抹在那得洁净的人的右耳垂上和右手的大拇指上, 以及右脚的大拇趾上, 就是抹在赎愆祭牲的血上。

18 祭司要把手中剩下的油, 抹在那得洁净的人的头上; 祭司在耶和华面前为他赎罪。

19 祭司要献赎罪祭, 为那得洁净的人赎罪, 使他脱离污秽, 然后宰杀燔祭牲。

20 祭司要把燔祭和素祭献在祭坛上, 为他赎罪, 他就洁净了。

21 "但如果他贫穷, 经济能力不足, 他只要拿一只公绵羊羔作赎愆祭, 摇一摇为他赎罪; 要把调油的细面一公斤作素祭, 和三分之一公升的油一同拿来;

22 又要按他的经济能力, 拿两只斑鸠或是两只雏鸽, 一只作赎罪祭, 一只作燔祭。

23 第八天, 他为了自己得洁净, 要把这些祭物带到会幕门口, 耶和华面前, 交给祭司。

24 祭司要取那只作赎愆祭的公羊羔和那三分之一公升油; 祭司把这些, 在耶和华面前摇一摇当作摇祭;

25 然后宰杀作赎愆祭的公羊羔, 取一些赎愆祭牲的血, 抹在那得洁净的人的右耳垂上和右手的大拇指上, 以及右脚的大拇趾上。

26 祭司要把一些油倒在自己的左掌里;

27 用右手的一个指头把左掌中的油, 在耶和华面前弹七次。

28 祭司又要把手中的油, 抹在那得洁净的人的右耳垂上和右手的大拇指上, 以及右脚的大拇趾上, 就是抹了赎愆祭牲的血的地方。

29 祭司把手中剩下的油, 抹在那得洁净的人的头上, 在耶和华面前为他赎罪。

30 那人就要按着自己的经济能力献上一只斑鸠, 或是一只雏鸽。

31 他要按着自己的经济能力, 献上一只作赎罪祭, 一只作燔祭, 连同素祭一同献上。祭司要在耶和华面前, 为求洁净的人赎罪。

32 这是关于患了痲风病, 但经济能力不足够预备正常洁净礼祭物的人, 应守的律例。"

33 耶和华对摩西和亚伦说:

34 "你们进了我赐给你们作产业的迦南地的时候, 我给你们作产业之地的房屋, 如果发霉,

35 房主就要去告诉祭司: ‘据我看来, 房屋中似乎染了病症。’

36 祭司进去察看病症之前, 要先吩咐人把房屋搬空, 免得房屋里的一切都成了不洁; 然后祭司才进去, 察看那房屋。

37 他要察看那病症, 如果发现在房屋的墙上有发绿或是发红的腐蚀斑纹, 而且有深透入墙的现象;

38 祭司就要从房屋里出来, 到房门外去, 把房屋隔离七天。

39 第七天, 祭司要回来察看, 如果发现病症在房屋的墙上蔓延,

40 祭司就要吩咐人把染有病症的石头挖出来, 扔在城外不洁净的地方,

41 要刮净房屋里面的四周, 把刮下来的灰泥倒在城外不洁净的地方;

42 拿别的石头放进去代替挖出来的石头, 然后用别的灰泥粉刷房屋。

43 "如果挖出石头, 刮了房屋, 粉刷了墙以后, 病症再次在房屋里出现,

44 祭司就要进去察看; 如果发现病症在房屋里有蔓延的现象, 这就是房屋里顽恶的发霉现象, 那房屋就不洁净了。

45 要把房屋拆毁, 把房屋里的石头、木头, 以及所有的灰泥都搬到城外不洁净的地方去。

46 在房屋被关闭的期间, 进去的人必不洁净到晚上。

47 在房屋里睡觉的人, 要洗净自己的衣服; 在房屋里吃饭的人, 也要洗净自己的衣服。

48 "房屋粉刷以后, 祭司进去察看, 如果看见病症在房屋里没有蔓延, 祭司就要宣布那房屋为洁净, 因为已经复原了。

49 为了洁净那房屋, 祭司要拿两只鸟、香柏木、朱红色线和牛膝草;

50 把一只鸟, 在盛着活水的瓦器上宰杀;

51 然后拿香柏木、牛膝草、朱红色线和那只活鸟, 都一同蘸在被宰杀的鸟血和活水中, 向房屋弹七次。

52 他就用鸟血、活水、活鸟、香柏木、牛膝草和朱红色线, 洁净了那房屋;

53 然后让那只活鸟飞到城外的田野里去; 他为房屋赎罪, 房屋就洁净了。"

54 以上是有关各种痲风病、癣疥、

55 衣服和房屋发霉、

56 肿瘤、疮癣和火斑的律例;

57 指示人知道什么时候不洁净, 什么时候洁净。这是痲风病的律例。