1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Se iu faros sanktan promeson dediĉi animon laŭ via taksado al la Eternulo,
3 tiam via taksado devas esti:pro virseksulo en la aĝo de dudek jaroj ĝis sesdek jaroj via taksado estu kvindek sikloj da arĝento laŭ la sankta siklo.
4 Kaj se tio estos virino, tiam via taksado estu tridek sikloj.
5 Kaj se tio estos aĝulo de kvin jaroj ĝis dudek jaroj, via taksado estu pro viro dudek sikloj kaj pro virino dek sikloj.
6 Se tio estos aĝulo de unu monato ĝis kvin jaroj, tiam via taksado estu pro viro kvin sikloj da arĝento kaj pro virino via taksado estu tri sikloj da arĝento.
7 Kaj se en la aĝo de sesdek jaroj kaj pli, tiam, se tio estos viro, via taksado estu dek kvin sikloj kaj pro virino dek sikloj.
8 Kaj se li estas tro malriĉa por tia taksado, tiam oni starigu lin antaŭ la pastro kaj la pastro taksu lin:konforme al la bonhaveco de la promesinto la pastro lin taksu.
9 Se tio estas bruto el tiaj, kiajn oni ofere alportas al la Eternulo, tiam ĉio, kio estas donita al la Eternulo, estu sankta.
10 Oni ne devas ĝin ŝanĝi nek anstataŭigi ĝin, bonan per malbona aŭ malbonan per bona; se tamen iu anstataŭigos bruton per bruto, tiam ĝi kaj ankaŭ ĝia anstataŭigito fariĝu konsekrita.
11 Se tio estas ia bruto malpura, el tiaj, kiajn oni ne alportas ofere al la Eternulo, tiam oni starigu la bruton antaŭ la pastro;
12 kaj la pastro taksos ĝin, ĉu ĝi estas bona, ĉu malbona; kiel taksos la pastro, tiel ĝi estu.
13 Se la promesinto volos ĝin elaĉeti, li aldonu kvinonon al via takso.
14 Se iu dediĉos sian domon kiel sanktaĵon al la Eternulo, tiam la pastro ĝin taksu, ĉu ĝi estas bona, ĉu malbona; kiel la pastro ĝin taksos, tiel ĝi restu.
15 Sed se la dediĉinto volos elaĉeti sian domon, tiam li aldonu kvinonon de la mono de via takso, kaj ĝi restos lia.
16 Se el sia posedata kampo iu dediĉos ion al la Eternulo, tiam via taksado devas esti proporcia al ĝia semitaĵo:pro semitaĵo en la kvanto de ĥomero da hordeo estu la takso kvindek sikloj da arĝento.
17 Se de jubilea jaro li dediĉas sian kampon, tiam la afero restu laŭ via taksado.
18 Sed se post la jubilea jaro li dediĉos sian kampon, tiam la pastro kalkulu al li la monon laŭ la jaroj, kiuj restas ĝis la jubilea jaro, kaj tion oni deprenu de via takso.
19 Se la dediĉinto volos elaĉeti la kampon, tiam li aldonu kvinonon de la mono laŭ via taksado, kaj ĝi restos lia.
20 Sed se li ne elaĉetos la kampon kaj la kampo estos vendita al alia homo, tiam ĝi ne estos plu elaĉetebla.
21 Kaj tiu kampo, kiam ĝi foriros en la jubilea jaro, estos konsekrita al la Eternulo, kiel kampo priĵurita:ĝi fariĝos posedaĵo de la pastro.
22 Kaj se iu dediĉos al la Eternulo kampon, kiun li aĉetis kaj kiu ne estas el la kampoj de lia hereda posedaĵo,
23 tiam la pastro kalkulu al li la takson ĝis la jubilea jaro, kaj li donu la takson en tiu tago, kiel konsekritaĵon al la Eternulo.
24 En la jubilea jaro la kampo revenos al tiu, de kiu oni ĝin aĉetis, al kiu apartenas hereda posedado de tiu tero.
25 Ĉiu via taksado estu laŭ la sankta siklo:el dudek geroj konsistu la siklo.
26 Nur unuenaskiton, kiu el la brutoj apartenas al la Eternulo pro sia unuenaskiteco, neniu dediĉu:ĉu ĝi estas bovo, ĉu ĝi estas ŝafo, ĝi apartenas al la Eternulo.
27 Se ĝi estas bruto malpura, tiam oni devas elaĉeti ĝin laŭ via taksado kaj aldoni al la valoro kvinonon; se ĝi ne estos elaĉetita, oni vendu ĝin laŭ via taksado.
28 Nur ĉio konsekrita, kion iu konsekris al la Eternulo, el ĉio, kio apartenas al li, ĉu ĝi estas homo, ĉu bruto, ĉu posedata kampo, ne estu vendata nek elaĉetata. Ĉio konsekrita estas plejsanktaĵo de la Eternulo.
29 Ĉiu konsekrita, kiu estos konsekrita el la homoj, ne estu elaĉetita; li devas morti.
30 Ĉiu dekonaĵo el la tero, el la semitaĵo de la tero, el la fruktoj de la arboj apartenas al la Eternulo; ĝi estas sanktaĵo de la Eternulo.
31 Se iu volos elaĉeti ion el sia dekonaĵo, li aldonu al la valoro kvinonon.
32 Kaj ĉiu dekono el la bovoj kaj ŝafoj, el ĉio, kio pasas sub la bastono de paŝtanto, la deka estu konsekrita al la Eternulo.
33 Oni ne devas esplori, ĉu ĝi estas bona aŭ malbona, kaj oni ĝin devas ne anstataŭigi; se iu ĝin anstataŭigos, tiam ĝi kaj ĝia anstataŭaĵo estu sanktaĵoj kaj ne estu elaĉetataj.
34 Tio estas la ordonoj, kiujn la Eternulo ordonis al Moseo por la Izraelidoj sur la monto Sinaj.
1 耶和华对摩西说:
2 "你要告诉以色列人, 对他们说: 如果人许特别的愿, 献身给耶和华, 就要依照你的估价献身价。
3 你应该这样估价: 从二十岁到六十岁的男人, 你要按着圣所衡量银子的标准, 估价五百五十克银子。
4 如果是女人, 你要估价三百四十二克银子。
5 如果是五岁到二十岁, 男子的估价是二百二十八克银子, 女子是一百一十四克银子。
6 如果是一个月到五岁, 男子的估价是五十七克银子, 女子是三十四克银子。
7 如果是六十岁以上, 男子的估价是一百七十一克银子, 女子是一百一十四克银子。
8 那人若是贫穷, 不能支付你估定的价, 就要把他带到祭司面前, 让祭司估定他的价; 祭司就按着许愿的人的经济能力, 估定他的价。
9 如果所许的是可以献给耶和华为供物的牲畜, 献给耶和华的任何牲畜, 都要分别为圣。
10 不可更换, 也不可代替; 无论是好的换坏的, 或是坏的换好的, 都不可以。如果人一定要以另一只牲畜代替以前所许的牲畜献上, 那么以前所许的和用来交换的, 都要分别为圣。
11 所许的若是不洁净的牲畜, 人不能把它献给耶和华为供物, 就是把牲畜牵到祭司面前;
12 祭司要按牲畜的好坏估价; 祭司估价多少, 就是多少。
13 如果他一定要把牲畜赎回, 就要按你的估价, 多付五分之一。
14 "如果有人把房屋分别为圣献给耶和华, 祭司要按房屋的好坏估价, 祭司估价多少, 就定它价值多少。
15 把自己房屋分别为圣的人, 如果要赎回房屋, 就要按你估定的价银, 多加五分之一, 房屋才可以归他。
16 "如果有人把自己产业的一部分, 分别为圣献给耶和华, 你的估价要根据那地的撒种量: 每撒大麦二十公斤, 估价五百七十克银子。
17 如果他从禧年起, 把自己的田地分别为圣, 就要按照你的估价定那田地的价值。
18 如果他在禧年以后, 把自己的田地分别为圣, 祭司就要照着到下一个禧年所剩余的年数, 给他计算价银, 然后从你的估价减去这价银。
19 把自己田地分别为圣的人, 如果一定要赎回田地, 就要按你的估价, 多付五分之一, 田地才可以归他。
20 如果他不赎回田地, 而卖给别人, 他就再也不能赎回田地了。
21 到了禧年, 买主就要交出那地归耶和华为圣, 像永属耶和华的圣地一样, 归祭司为产业。
22 如果人把买来的田地, 不是自己承受为业的田地, 分别为圣献给耶和华,
23 祭司就要按照你的估价, 给他计算, 直到禧年为止; 价值多少, 他必须当天付给你估定的价银, 表示把那地献给耶和华为圣。
24 到了禧年, 那地要归还卖主, 就是归还那承受那地为业的原主。
25 你的一切估价, 都要照着圣所衡量银子的标准。
26 "唯独牲畜的头一胎, 无论是牛或是羊, 既然头一胎是属于耶和华的, 人就不能再把它分别为圣, 因为这本是耶和华的。
27 但如果是不洁净的牲畜, 他就要按照你的估价, 加上五分之一把它赎回; 如果不赎回, 就要按照你的估价卖掉。
28 "一切永属耶和华的圣物, 就是人永献给耶和华的物, 无论是人或是牲畜, 或是他承受作产业的田地, 都不可以变卖, 也不可以赎回; 一切永献之物都是归耶和华为至圣的。
29 如果有人永献牲畜作永属耶和华的圣物, 就不可赎回; 必须把它杀死。
30 "地上的一切, 无论是地上的种子或是树上的果子, 十分之一是耶和华的, 是归给耶和华为圣的。
31 如果人一定要赎回这十分之一, 除物价以外, 还要加上五分之一。
32 牛群和羊群的十分之一, 就是一切从牧人杖下经过的, 每第十只都是归耶和华为圣的。
33 人不可理会是好或是坏, 也不可把它更换; 如果一定要更换, 本来的与更换的, 都要分别为圣, 不能赎回。"
34 以上这些就是耶和华在西奈山, 为以色列人吩咐摩西的律例。