1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
2 Se ĉe iu homo sur la haŭto de lia korpo aperos ŝvelaĵo aŭ pustulo aŭ makulo tiamaniere, ke sur la haŭto de lia korpo fariĝos kvazaŭ infektaĵo de lepro, tiam oni alkonduku lin al la pastro Aaron aŭ al unu el liaj filoj, la pastroj.
3 Kaj la pastro rigardos la infektaĵon sur la haŭto de la korpo, kaj se li vidos, ke la haroj sur la infektaĵo fariĝis blankaj kaj la infektaĵo aspektas pli profunda ol la haŭto de lia korpo, tiam ĝi estas infektaĵo de lepro; kaj la pastro ĝin pririgardos, kaj deklaros, ke ĝi estas malpura.
4 Kaj se ĝi estos blanka makulo sur la haŭto de lia korpo, sed ĝi ne aspektos pli profunda ol la haŭto, kaj la haroj sur ĝi ne fariĝis blankaj, tiam la pastro enŝlosu la infektiton por sep tagoj.
5 Kaj la pastro rigardos lin en la sepa tago, kaj se li vidos, ke la infektaĵo restis en la antaŭa stato, kaj ke la infektaĵo ne disvastiĝis sur la haŭto, tiam la pastro enŝlosu lin por pluaj sep tagoj.
6 Kaj la pastro rigardos lin en la plua sepa tago, kaj se li vidos, ke la infektaĵo fariĝis malpli rimarkebla kaj ĝi ne disvastiĝis sur la haŭto, tiam la pastro deklaru lin pura:ĝi estas likeno:li lavu siajn vestojn, kaj li estos pura.
7 Sed se la likeno tre disvastiĝis sur la haŭto, post kiam li montris sin al la pastro, ke tiu deklaru lin pura, tiam li duan fojon devas sin montri al la pastro.
8 Kaj se la pastro vidos, ke la likeno disvastiĝis sur la haŭto, tiam la pastro deklaros lin malpura:ĝi estas lepro.
9 Se sur iu homo estos infektaĵo de lepro, oni alkonduku lin al la pastro.
10 Kaj se la pastro vidos, ke estas blanka ŝvelaĵo sur la haŭto kaj ke de ĝi la haroj fariĝis blankaj kaj sur la ŝvelaĵo estas kruda karno,
11 tiam tio estas malnova lepro sur la haŭto de lia korpo; kaj la pastro deklaros lin malpura, ne enŝlosos lin; ĉar li estas malpura.
12 Se la lepro disfloros sur la haŭto kaj la lepro kovros la tutan haŭton de la infektito, de lia kapo ĝis la piedoj, ĉion, kion povas vidi la okuloj de la pastro;
13 kaj la pastro vidos, ke la lepro kovris lian tutan korpon, tiam li deklaros la infektaĵon pura:ĉio fariĝis blanka, tial ĝi estas pura.
14 Sed en la tago, en kiu montriĝos sur li kruda karno, li estos malpura.
15 Kiam la pastro vidos la krudan karnon, li deklaros lin malpura; la kruda karno estas malpura:ĝi estas lepro.
16 Tamen se la kruda karno ŝanĝiĝos kaj fariĝos blanka, tiam li venu al la pastro.
17 Kaj kiam la pastro lin rigardos, kaj vidos, ke la infektaĵo aliformiĝis en blankaĵon, tiam la pastro deklaros la infektaĵon pura; li estos pura.
18 Kaj se sur ies korpo estos absceso kaj resaniĝos,
19 kaj sur la loko de la absceso estos blanka ŝvelaĵo aŭ ruĝete-blanka makulo, tiam li devas sin montri al la pastro.
20 Kaj la pastro rigardos, kaj se li vidos, ke ĝi aspektas pli profunda ol la haŭto kaj ĝiaj haroj fariĝis blankaj, tiam la pastro deklaros lin malpura:ĝi estas infektaĵo de lepro, ĝi ekfloris en la absceso.
21 Kaj se la pastro vidos, ke ne estas sur ĝi blankaj haroj kaj ĝi ne estas pli profunda ol la haŭto kaj ĝi estas ne tre rimarkebla, tiam la pastro enŝlosos lin por sep tagoj.
22 Sed se ĝi disvastiĝos sur la haŭto, tiam la pastro deklaros lin malpura:tio estas infektaĵo.
23 Se la makulo restos sur sia loko kaj ne disvastiĝos, ĝi estas brulumo de absceso; kaj la pastro deklaros ĝin pura.
24 Aŭ se sur la haŭto de lia korpo estos brulvundo kaj sur la karno de la brulvundo aperos makulo ruĝete-blanka aŭ blanka,
25 kaj la pastro ĝin rigardos, kaj vidos, ke la haroj sur la makulo fariĝis blankaj kaj ĝi aspektas pli profunda ol la haŭto, tiam ĝi estas lepro, kiu ekfloris sur la brulvundo; kaj la pastro deklaros ĝin malpura:ĝi estas infektaĵo de lepro.
26 Se la pastro vidos, ke sur la makulo ne estas blankaj haroj kaj ĝi ne estas pli profunda ol la haŭto kaj ĝi estas malmulte rimarkebla, tiam la pastro enŝlosos lin por sep tagoj.
27 Kaj la pastro lin rigardos en la sepa tago; se ĝi disvastiĝis sur la haŭto, tiam la pastro deklaros lin malpura:ĝi estas infektaĵo de lepro.
28 Sed se la makulo restis sur sia loko kaj ne disvastiĝis sur la haŭto kaj estas malmulte rimarkebla, tiam ĝi estas ŝvelaĵo de la brulvundo; kaj la pastro deklaros lin pura, ĉar ĝi estas brulumo de la brulvundo.
29 Se ĉe viro aŭ ĉe virino estos infektaĵo sur la kapo aŭ sur la barbo,
30 kaj la pastro rigardos la infektaĵon, kaj vidos, ke ĝi aspektas pli profunda ol la haŭto kaj sur ĝi estas haroj flavetaj kaj maldikaj, tiam la pastro deklaros lin malpura:tio estas favo, tio estas lepro de la kapo aŭ de la barbo.
31 Sed se la pastro rigardos la infektaĵon de la favo, kaj vidos, ke ĝi ne aspektas pli profunda ol la haŭto kaj ne estas sur ĝi nigraj haroj, tiam la pastro enŝlosos la favo-infektiton por sep tagoj.
32 Kaj la pastro rigardos la infektiton en la sepa tago, kaj se li vidos, ke la favo ne disvastiĝis kaj ne estas sur ĝi flavetaj haroj kaj la favaĵo ne aspektas pli profunda ol la haŭto,
33 tiam oni lin razu, sed la favaĵon oni ne razu; kaj la pastro enŝlosos la favulon denove por sep tagoj.
34 Kaj la pastro rigardos la favulon en la sepa tago, kaj se li vidos, ke la favo ne disvastiĝis sur la haŭto kaj ĝi ne aspektas pli profunda ol la haŭto, tiam la pastro deklaros lin pura; kaj li lavu siajn vestojn, kaj li estos pura.
35 Sed se la favo disvastiĝos sur la haŭto, post kiam li estis deklarita pura,
36 kaj la pastro vidos, ke la favo disvastiĝis sur la haŭto, tiam la pastro ne serĉu flavetajn harojn:li estas malpura.
37 Sed se la favo haltis en sia stato kaj nigraj haroj elkreskis sur ĝi, tiam la favo saniĝis; li estas pura, kaj la pastro deklaros lin pura.
38 Se sur la haŭto de la korpo de iu viro aŭ virino aperos makuloj, makuloj blankaj,
39 kaj la pastro rigardos, kaj vidos, ke sur la haŭto de ilia korpo la makuloj estas pale-blankaj, tiam ĝi estas likeno, kiu ekfloris sur la haŭto; li estas pura.
40 Se ĉe iu elfalis la haroj sur la kapo, li estas senharulo; li estas pura.
41 Se lia kapo senhariĝas sur la antaŭa parto, li estas kalvulo; li estas pura.
42 Sed se sur la senharaĵo aŭ sur la kalvaĵo estos infektaĵo blanke- ruĝeta, tiam ĝi estas lepro, kiu ekfloris sur lia senharaĵo aŭ sur lia kalvaĵo.
43 Kaj la pastro lin rigardos, kaj se li vidos, ke la ŝvelaĵo de la infektaĵo estas blanke-ruĝeta sur lia senharaĵo aŭ sur lia kalvaĵo, kiel aspektas lepro sur la haŭto de la korpo,
44 tiam tio estas leprulo, li estas malpura; la pastro deklaru lin malpura:sur lia kapo estas lia infektaĵo.
45 Kaj la vestojn de la leprulo, sur kiu estos tiu infektaĵo, oni devas disŝiri, kaj lia kapo devas esti nekovrita, kaj ĝis la lipoj li devas esti ĉirkaŭkovrita, kaj li devas kriadi:Malpura, malpura!
46 La tutan tempon, dum la infektaĵo estos sur li, li estu rigardata kiel malpura; malpura li estas; li estu izolita, ekster la tendaro estu lia loĝejo.
47 Kaj se estos infektaĵo de lepro sur vesto lana aŭ sur vesto lina,
48 ĉu sur la fundamentaĵo, ĉu sur la enteksitaĵo, el lino aŭ el lano, ĉu sur felo, ĉu sur ia felaĵo,
49 kaj la infektaĵo estos verdeta aŭ ruĝeta sur la vesto aŭ sur la felo, sur la fundamentaĵo aŭ sur la enteksitaĵo aŭ sur la felaĵo, tiam ĝi estas infektaĵo de lepro, kaj oni devas montri ĝin al la pastro.
50 Kaj la pastro pririgardos la infektitaĵon kaj enŝlosos la infektitaĵon por sep tagoj.
51 Kaj li rigardos la infektitaĵon en la sepa tago; se li vidos, ke la infektaĵo disvastiĝis sur la vesto, aŭ sur la fundamentaĵo, aŭ sur la enteksitaĵo, aŭ sur ia felaĵo, tiam la infektaĵo estas lepro pereiga; ĝi estas malpura.
52 Kaj oni forbruligu la veston aŭ la fundamentaĵon aŭ la enteksitaĵon el lano aŭ el lino aŭ ĉian felaĵon, sur kiu estos la infektaĵo; ĉar ĝi estas lepro pereiga, per fajro oni devas ĝin forbruligi.
53 Sed se la pastro vidos, ke la infektaĵo ne disvastiĝis sur la vesto aŭ sur la fundamentaĵo aŭ sur la enteksitaĵo aŭ sur ia felaĵo,
54 tiam la pastro ordonos, ke oni lavu tion, sur kio estas la infektaĵo, kaj li enŝlosos ĝin denove por sep tagoj.
55 Kaj la pastro rigardos la infektaĵon post la lavo, kaj se li vidos, ke la infektaĵo ne ŝanĝis sian aspekton kaj la infektaĵo ne disvastiĝis, tiam ĝi estas malpura, per fajro oni ĝin forbruligu; ĝi estas penetriĝintaĵo sur la antaŭa aŭ malantaŭa flanko.
56 Sed se la pastro vidos, ke la infektaĵo fariĝis malpli rimarkebla post la lavo, tiam li deŝiru ĝin de la vesto aŭ de la felo aŭ de la fundamentaĵo aŭ de la enteksitaĵo.
57 Se ĝi denove aperos sur la vesto aŭ sur la fundamentaĵo aŭ sur la enteksitaĵo aŭ sur ia felaĵo, tiam ĝi estas florantaĵo; per fajro oni forbruligu tion, sur kio estas la infektaĵo.
58 Sed la veston aŭ la fundamentaĵon aŭ la enteksitaĵon aŭ ĉian felaĵon, de kiuj post la lavo foriĝos la infektaĵo, oni lavu duan fojon, kaj ĝi estos pura.
59 Tio estas la leĝo pri la infektaĵo de lepro sur vesto lana aŭ lina, ĉu sur fundamentaĵo, ĉu sur enteksitaĵo, aŭ sur ia felaĵo, por deklari ĝin pura aŭ malpura.
1 耶和华对摩西和亚伦说:
2 "如果有人在皮肉上生了瘤, 或癣, 或火斑, 后来皮肉变成了大痲风病症(本章病名多不能确定它们的学名。传统翻译作"痲风"的希伯来字, 本章用来形容不同的皮肤病症), 就要把他带到一个作祭司的亚伦子孙那里。
3 祭司要察看皮肉上的病症; 如果患处的毛已经变白("变白"或译: "较其他皮肉色泽显然为深"), 病症的现象又深透皮下的肉, 就是大痲风病症, 祭司发现这样, 就要宣布他为不洁净。
4 火斑若是在他的皮肉上发白, 但没有深透皮肤的现象, 上面的毛也没有变白, 祭司就要把患者隔离七天。
5 到了第七天, 祭司要察看他, 如果看见病情止住了, 皮上的患处没有蔓延, 祭司还要把他再隔离七天。
6 到了第七天, 祭司要再察看他; 如果看见患处色泽变淡, 也没有在皮上蔓延, 祭司就要宣布他为洁净, 这不过是癣; 他洗净衣服, 就得洁净了。
7 但是祭司察看, 宣布他洁净以后, 癣若是在皮上蔓延, 他就要再次给祭司察看。
8 祭司要察看他; 如果发现癣在皮上蔓延了, 祭司就要宣布他为不洁净; 这是大痲风。
9 "如果有人感染到大痲风, 就要带他到祭司那里。
10 祭司要察看, 如果发现皮上有白色浮肿, 毛已经变白, 患处的肉红肿,
11 这就是皮肉上的潜伏性痲风病发作, 祭司要宣布他为不洁净; 不必隔离观察, 因为他已经不洁净。
12 如果祭司认为痲风病已在皮上蔓延, 从头到脚遮满了患病者全身的皮,
13 那么祭司就要察看; 如果看见痲风布满了他的全身, 祭司就要宣布那患病者为洁净; 因为全身变白, 就算是洁净。
14 但他身上什么时候出现红肿的肉, 他就成为不洁净。
15 祭司发现那红肿的肉, 就要宣布他为不洁净; 红肿的肉原来是不洁净的, 是痲风病。
16 但红肿的肉若是再复原, 又变成白, 他就要到祭司那里,
17 祭司要察看; 如果看见患处变白了, 祭司就要宣布那患病者为洁净的; 他就洁净了。
18 "人若是在皮肉上生了疮, 已经医好了;
19 但在长疮之处又起了白色浮肿, 或是白中带红的火斑, 他就要给祭司察看。
20 祭司要察看; 如果发现有深透皮肤的现象, 上面的毛也变白了, 祭司就要宣布他为不洁净; 这就是在疮中发作出来的痲风病。
21 但如果祭司察看病情, 看见上面没有白毛, 也没有深透皮肤, 只是发暗而已, 祭司就要把他隔离七天;
22 如果在皮肤上蔓延, 祭司就要宣布他为不洁净; 这就是痲风病。
23 火斑若是在原处止住, 没有蔓延, 就是疮的疤痕, 祭司就要宣布他为洁净。
24 "如果人的皮肉发炎, 发炎红肿的肉成了火斑, 白中带红, 或是纯白,
25 祭司就要察看病情; 如果发现火斑中的毛变白了, 又有深透皮肤的现象, 这就是从发炎发作出来的痲风病。祭司就要宣布他为不洁净; 这是痲风病。
26 但如果祭司察看病情, 看见火斑中没有白毛, 也没有深透皮肤, 只是发暗而已, 祭司就要把他隔离七天。
27 到了第七天, 祭司要察看; 火斑若是在皮上蔓延, 祭司就要宣布他为不洁净, 这是痲风病。
28 火斑若是在原处止住, 没有在皮上蔓延, 只是发暗而已, 这是发炎肿瘤, 祭司就要宣布他为洁净, 因为这只是发炎的疤痕。
29 "无论男女, 如果在头上或是胡须上受到感染,
30 祭司要察看那病; 如果发现有深透皮肤的现象, 而且还有黄色细毛, 祭司就要宣布他为不洁净, 这是癞痢, 是头上或是胡须上的痲风病。
31 祭司察看癞痢的患处; 如果看见没有深透皮肤的现象, 那里也没有黑毛, 祭司就要把那患癞痢的人隔离七天。
32 到了第七天, 祭司要察看患处; 如果看见癞痢没有蔓延, 那里也没有黄毛, 癞痢也没有深透皮肤的现象,
33 那人就要剃去须发, 患癞痢的地方却不可剃; 祭司要把那患癞痢的人再隔离七天。
34 到了第七天, 祭司要再察看那癞痢; 如果看见癞痢在皮上没有蔓延, 也没有深透皮肤的现象, 祭司就要宣布他为洁净; 他洗净衣服, 就洁净了。
35 但是他得洁净以后, 癞痢若是在皮上蔓延,
36 祭司就要察看; 如果发现癞痢在皮上蔓延, 祭司不必找黄毛, 他已经不洁净。
37 如果祭司认为, 癞痢已经止住, 那里也长了黑毛; 癞痢已经痊愈, 那人就洁净了, 祭司要宣布他为洁净。
38 "无论男女, 皮肉上若是起了斑点, 白色的斑点,
39 祭司就要察看; 如果发现斑点在皮肉上呈灰白色, 这是皮肤出疹, 那人是洁净的。
40 "人的头发若是掉下了, 只不过是秃头, 还是洁净的。
41 人的头顶上若是掉下了头发, 只不过是秃额, 他还是洁净的。
42 但是头顶秃处或是额前秃处, 若有白中带红的病症, 这就是痲风病, 在他的头顶秃处或是额前处发作。
43 祭司就要察看, 如果发现在他头顶秃处或是额前秃处, 有白中带红的浮肿病症, 像皮肉上痲风病的现象,
44 那人就是患了痲风病, 就不洁净; 祭司要宣布他为不洁净, 那人头上染了痲风。
45 "身上患有痲风病的人, 要撕裂自己的衣服, 披头散发, 遮盖上唇喊叫: ‘不洁净! 不洁净! ’
46 在他患病的日子里, 他是不洁净的; 他既然不洁净, 就要独居, 住在营外。
47 "染了痲风病的衣服, 无论是羊毛衣服或是麻布衣服;
48 不论是编结的或是纺织的; 是麻布的或是羊毛的; 是皮子或是皮子做成的任何物件;
49 病症若是在衣服或皮子、编结物或纺织物, 或任何皮子做成的器具上发绿或发红, 那就是发霉("发霉"与"恶性皮肤病"是同一希伯来字)的现象, 要给祭司察看。
50 祭司要察看那现象, 把染了病症之物隔离七天。
51 到了第七天, 祭司要察看那病症; 如果那病症在衣服、编结物、纺织物、皮子, 或是任何皮子做成的物件上蔓延, 这就是顽恶的霉, 那件物件就不洁净了。
52 染上病症的衣服, 无论是编结的或是纺织的, 是羊毛或是麻布, 或任何皮子做的物件, 都要烧掉。因为那是顽恶的霉, 所以要用火烧掉。
53 "但如果祭司察看病症, 在衣服、编结物、纺织物, 或是皮子做的任何物件上, 没有蔓延,
54 祭司就要吩咐人把它洗净, 然后再隔离七天。
55 洗净以后, 祭司要察看; 如果看见那病症没有转变, 虽然没有蔓延, 那物件仍是不洁净; 要用火把它烧掉, 因为里外都腐蚀了。
56 "但如果祭司察看的时候, 看见它洗净以后, 色泽暗淡了, 就要把那部分从衣服或是皮子、编结物或纺织物上撕下来。
57 如果病症再出现在剩下的衣服、编结物、纺织物或任何皮子做的物件上, 那就是病症仍然发作, 染了病症的物件, 要用火烧掉。
58 如果病症离开了, 经过洗净, 剩下的衣服, 无论编结的或是纺织的, 或任何皮子做的物件, 只要再洗一次, 就洁净了。"
59 以上是与羊毛衣服或是麻布衣服、编结的或纺织的或任何皮子做的物件有关的发霉律例, 可以断定洁净, 或是不洁净。