1 Fine do, fratoj, ni petegas kaj admonas vin en la Sinjoro Jesuo, ke kiamaniere vi lernis de ni, kiel vi devus iradi kaj plaĉi al Dio (kaj vi ja tiel iradas), tiamaniere vi pli kaj pli abunde agu.
2 Ĉar vi scias, kian admonon ni donis al vi en la Sinjoro Jesuo.
3 Ĉar jen estas la volo de Dio, via sanktiĝo, ke vi vin detenu de malĉasteco;
4 ke ĉiu el vi sciu preni al si sian propran aĵon en sankteco kaj honoro,
5 ne en la pasio de volupto, kiel la nacianoj, kiuj ne konas Dion;
6 ke neniu peku kaj trompu sian fraton en ĉi tio; ĉar la Eternulo estas venĝanto en ĉio tio, kiel ankaŭ ni antaŭavertis vin kaj atestis.
7 Ĉar Dio nin vokis ne por malpureco, sed por sanktiĝo.
8 Tiu do, kiu malakceptas, malakceptas ne homon, sed Dion, kiu donas al vi Sian Sanktan Spiriton.
9 Sed pri amo al la frataro, vi ne bezonas, ke oni skribu al vi, ĉar vi mem estas instruitaj de Dio ami unu la alian;
10 ĉar vi ja tion faras al ĉiuj fratoj, kiuj estas en la tuta Makedonujo. Sed ni admonas vin, fratoj, ke vi amu pli kaj pli abunde,
11 kaj ke vi celu esti kvietaj, kaj fari viajn proprajn aferojn, kaj labori per viaj manoj, ĝuste kiel ni al vi ordonis;
12 por ke vi iradu konvene antaŭ tiuj, kiuj estas ekstere, kaj por ke nenio al vi manku.
13 Sed ni ne volas, fratoj, ke vi ne sciu pri tiuj, kiuj endormiĝis; por ke vi ne malĝoju, kiel la ceteraj, kiuj havas nenian esperon.
14 Ĉar se ni kredas, ke Jesuo mortis kaj releviĝis, tiel ankaŭ tiujn, kiuj endormiĝis en Jesuo, Dio venigos kun li.
15 Ĉar ni diras al vi per la vorto de la Sinjoro, ke ni, kiuj estos vivaj, restantaj ĝis la alveno de la Sinjoro, tute ne havos lokon antaŭ la endormiĝintoj.
16 Ĉar la Sinjoro mem malsupreniros de la ĉielo, kun signalkrio, kun la voĉo de la ĉefanĝelo, kaj kun la trumpeto de Dio; kaj la mortintoj en Kristo leviĝos la unuaj;
17 poste ni, kiuj vivas, ankoraŭ restantaj, estos kune kun ili suprenkaptitaj en la nubojn, por renkonti la Sinjoron en la aero; kaj tiel ni estos por ĉiam kun la Sinjoro.
18 Tial per tiuj vortoj konsolu unu la alian.
1 此外, 弟兄们, 我们在主耶稣里求你们, 劝你们, 你们既然接受了我们的教训, 知道应该怎样行事为人, 并且怎样讨 神喜悦, 就要照你们现在所行的更进一步。
2 我们凭着主耶稣传给你们的是什么命令, 你们是知道的。
3 神的旨意是要你们圣洁, 远避淫行;
4 要你们各人晓得怎样用圣洁尊贵的方法保守自己的身体("身体"原文作"器皿");
5 不要放纵邪情私欲, 像那些不认识 神的外族人一样;
6 谁也不要在这事上越轨, 占弟兄的便宜, 因为这一类的事, 主必报应。这是我们从前告诉过你们, 又严严警戒过你们的。
7 神呼召我们, 不是要我们沾染污秽, 而是要我们圣洁。
8 所以那弃绝这命令的, 不是弃绝人, 而是弃绝把他自己的圣灵赐给你们的那位 神。
9 论到弟兄相爱, 用不着人写什么给你们, 因为你们自己受了 神的教导, 要彼此相爱。
10 其实, 你们向全马其顿所有的弟兄, 已经这样行了。但是, 弟兄们, 我们劝你们要更加彼此相爱;
11 又要立志过安静的生活, 办自己的事, 亲手作工, 正如我们从前吩咐过你们,
12 使你们行事为人可以得到外人的尊敬, 自己也不会有什么缺乏了。
13 弟兄们, 论到睡了的人, 我们不愿意你们不知道, 免得你们忧伤, 像那些没有盼望的人一样。
14 我们若信耶稣死了, 又复活了, 照样, 也应该相信那些靠着耶稣已经睡了的人, 神必定把他们和耶稣一同带来。
15 我们现在照着主的话告诉你们: 我们这些活着存留到主再来的人, 绝不能在那些睡了的人以先。
16 因为主必亲自从天降临, 那时, 有发令的声音, 有天使长的呼声, 还有 神的号声, 那些在基督里死了的人必先复活;
17 然后, 我们还活着存留的人, 必和他们一同被提到云里, 在空中与主相会。这样, 我们就要和主常常同在。
18 所以, 你们应该用这些话彼此劝慰。