1 En tiu nokto la reĝo ne povis dormi; kaj li ordonis alporti la memoraĵan libron de la kronikoj, kaj oni legis ilin antaŭ la reĝo.

2 Kaj tie troviĝis skribite, kiel Mordeĥaj raportis pri Bigtan kaj Tereŝ, la du reĝaj korteganoj el la sojlogardistoj, kiuj intencis meti manon sur la reĝon Aĥaŝveroŝ.

3 Tiam la reĝo diris:Kian honoron kaj distingon oni faris pro tio al Mordeĥaj? Kaj la junuloj servistoj de la reĝo respondis:Nenio estas farita al li.

4 La reĝo diris:Kiu estas sur la korto? Dume Haman estis veninta sur la eksteran korton de la reĝa domo, por diri al la reĝo, ke oni pendigu Mordeĥajon sur la arbo, kiun li pretigis por li.

5 La junuloj de la reĝo diris al li:Jen Haman staras sur la korto. Kaj la reĝo diris:Li eniru.

6 Haman eniris. Kaj la reĝo diris al li:Kion oni faru al tiu homo, kiun la reĝo deziras honori? Haman pensis en sia koro:Al kiu la reĝo povas deziri fari honoron krom mi?

7 Kaj Haman diris al la reĝo:Se al iu la reĝo volas fari honoron,

8 oni alportu reĝan veston, kiun portis sur si la reĝo, kaj ĉevalon, sur kiu rajdis la reĝo, kiam sur lian kapon estis metita la reĝa krono;

9 oni donu la veston kaj la ĉevalon en la manon de unu el la plej eminentaj reĝaj princoj, ke oni vestu la homon, kiun la reĝo deziras honori, kaj rajdigu lin sur la ĉevalo sur la strato de la urbo, kaj oni proklamadu antaŭ li:Tiele estas farate al la homo, kiun la reĝo volas honori.

10 Tiam la reĝo diris al Haman:Rapide prenu la veston kaj la ĉevalon, kiel vi diris, kaj agu tiel kun la Judo Mordeĥaj, kiu sidas ĉe la pordego de la reĝo; mankigu nenion el ĉio, kion vi diris.

11 Haman prenis la veston kaj la ĉevalon, kaj vestis Mordeĥajon, kaj rajdigis lin tra la strato de la urbo, kaj proklamadis antaŭ li:Tiele estas farate al la homo, kiun la reĝo volas honori.

12 Poste Mordeĥaj revenis al la pordego de la reĝo; kaj Haman rapidis hejmen, malĝoja kaj kun kovrita kapo.

13 Haman rakontis al sia edzino Zereŝ kaj al ĉiuj siaj amikoj ĉion, kio okazis al li. Kaj diris al li liaj saĝuloj kaj lia edzino Zereŝ:Se el la gento de la Judoj estas Mordeĥaj, antaŭ kiu vi komencis fali, vi nenion povas fari kontraŭ li, sed vi plue falos antaŭ li.

14 Dum ili ankoraŭ parolis kun li, venis la eŭnukoj de la reĝo kaj rapidigis Hamanon iri al la festeno, kiun pretigis Ester.

1 那一夜, 王睡不着觉, 就吩咐人把史记, 就是年鉴拿来, 在王面前诵读。

2 有一处记着说: 王有两个守门的太监: 辟探和提列, 企图要谋害亚哈随鲁王; 这事给末底改告发了。

3 王问: "为了这事, 末底改得了什么尊荣和封赐没有?"侍候王的众臣仆回答: "他什么也没有得到。"

4 王问: "谁在院子里?"那时哈曼正进了王宫的外院, 要求王把末底改挂在哈曼为他预备的木架上。

5 王的臣仆对他说: "是哈曼站在院子里。"王说: "叫他进来。"

6 哈曼就进去, 王问他: "王喜欢赐尊荣给他的人, 要怎样待他呢?"哈曼心里想: "王喜欢赐尊荣的人, 除我以外, 还有谁呢?"

7 于是哈曼回答王: "王喜欢赐尊荣的人,

8 要把王常穿的朝服和王常骑的骏马, 就是头戴王冠的骏马带来,

9 把朝服和骏马交给王最尊贵的一个大臣手里, 把衣服给王喜欢赐尊荣的人穿上, 使他骑在马上, 走过城中的街上, 又要有人在他前面宣告: ‘王喜欢赐尊荣的人, 要这样待他。’"

10 王对哈曼说: "赶快拿朝服和骏马来, 照着你所说的, 去行在那坐在朝门那里的犹大人末底改身上; 你所说的, 一样也不可缺少。"

11 于是哈曼把朝服和骏马拿来, 先给末底改穿上朝服, 然后使他骑在马上, 走过城中的街上, 又在他前面宣告: "王喜欢赐尊荣的人, 要这样待他。"

12 末底改仍回到御门那里; 哈曼却急急忙忙回了家, 带着悲哀的心蒙着头。

13 哈曼把遭遇的一切事, 都述说给他的妻子细利斯和他所有的朋友听; 他的谋士和妻子细利斯对他说: "在末底改面前, 你开始失败了; 他若是犹大人, 你就不能胜过他: 你终必在他面前失败。"

14 他们还与哈曼说话的时候, 王的太监来了, 催哈曼快走, 赴以斯帖预备的筵席。