1 Kaj antaŭ la Paska festo Jesuo, sciante, ke lia horo venis, por ke li transiru el ĉi tiu mondo al la Patro, aminte siajn proprulojn, kiuj estis en la mondo, amis ilin ĝis la fino.
2 Kaj dum la vespermanĝo, kiam la diablo jam metis en la koron de Judas Iskariota, filo de Simon, la intencon perfidi lin,
3 Jesuo, sciante, ke la Patro donis ĉion en liajn manojn, kaj ke li venis de Dio kaj iras al Dio,
4 leviĝis de la vespermanĝo kaj demetis siajn vestojn; kaj li prenis viŝtukon, kaj sin zonis.
5 Poste li verŝis akvon en la pelvon, kaj komencis lavi la piedojn de la disĉiploj kaj viŝi ilin per la tuko, per kiu li estis zonita.
6 Tiam li venis al Simon Petro. Ĉi tiu diris al li:Sinjoro, ĉu vi lavas al mi la piedojn?
7 Jesuo respondis kaj diris al li:Kion mi faras, vi nun ne scias, sed poste vi komprenos.
8 Petro diris al li:Vi ja neniam lavos miajn piedojn. Respondis al li Jesuo:Se mi ne lavas vin, vi ne partoprenas kun mi.
9 Simon Petro diris al li:Sinjoro, ne nur miajn piedojn, sed ankaŭ la manojn kaj la kapon.
10 Jesuo diris al li:Kiu sin jam banis, tiu bezonas nur, ke oni lavu la piedojn, kaj li estas tuta pura; kaj vi estas puraj, tamen ne ĉiuj.
11 Ĉar li konis tiun, kiu perfidos lin; tial li diris:Vi ne ĉiuj estas puraj.
12 Kiam do li jam lavis iliajn piedojn kaj surmetis siajn vestojn kaj denove sidiĝis, li diris al ili:Ĉu vi scias, kion mi faris al vi?
13 Vi nomas min Majstro kaj Sinjoro; kaj prave vi diras, ĉar tia mi estas.
14 Se do mi, la Sinjoro kaj la Majstro, lavis viajn piedojn, vi ankaŭ devas inter vi lavi la piedojn.
15 Ĉar mi donis al vi ekzemplon, por ke vi ankaŭ faru tion, kion mi faris al vi.
16 Vere, vere, mi diras al vi:Sklavo ne estas pli granda ol lia sinjoro; nek estas la sendito pli granda ol la sendinto.
17 Se ĉi tion vi scias, vi estas feliĉaj, se tion vi faras.
18 Ne pri vi ĉiuj mi parolas; mi scias, kiujn mi elektis; sed por ke plenumiĝu la Skribo:Tiu, kiu manĝas mian panon, levis kontraŭ min la piedon.
19 De nun mi parolas al vi pri tio, antaŭ ol ĝi okazos, por ke, kiam ĝi okazos, vi kredu, ke mi estas.
20 Vere, vere, mi diras al vi:Kiu akceptas tiun, kiun mi sendas, tiu akceptas min; kaj kiu min akceptas, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis.
21 Dirinte tion, Jesuo maltrankviliĝis en spirito, kaj ateste parolis, dirante:Vere, vere, mi diras al vi, ke unu el vi min perfidos.
22 Tiam la disĉiploj rigardis unu la alian, dubante pri kiu li parolas.
23 Estis apud la sino de Jesuo unu el liaj disĉiploj, kiun Jesuo amis.
24 Simon Petro do faris signon al li, ke li demandu, pri kiu li parolas.
25 Tiu do, kliniĝante al la brusto de Jesuo, diris al li:Sinjoro, kiu ĝi estas?
26 Jesuo respondis:Ĝi estas tiu, por kiu mi trempos la pecon kaj donos al li. Kaj trempinte la pecon, li donis ĝin al Judas Iskariota, filo de Simon.
27 Kaj post la peco, tiam Satano eniris en lin. Jesuo do diris al li:Kion vi faras, tion faru senprokraste.
28 Sed neniu el la kunmanĝantoj sciis, kial li diris al li tion.
29 Iuj pensis, ĉar Judas havis la monujon, ke Jesuo diris al li:Aĉetu tion, kion ni bezonas por la festo; aŭ ke li donu ion al la malriĉuloj.
30 Li do, ricevinte la pecon, tuj eliris; kaj estis nokto.
31 Kiam li eliris, Jesuo diris:Nun la Filo de homo estas glorata, kaj Dio estas glorata en li;
32 kaj Dio gloros lin en Si mem, kaj tuj Li gloros lin.
33 Infanoj, ankoraŭ mallongan tempon mi estas kun vi. Vi min serĉos; kaj kiel mi diris al la Judoj:Kien mi iras, tien vi ne povas veni, tiel ankaŭ al vi mi nun diras.
34 Novan ordonon mi donas al vi, ke vi amu unu alian; kiel mi amis vin, tiel vi ankaŭ amu unu alian.
35 Per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos amon unu al alia.
36 Simon Petro diris al li:Sinjoro, kien vi iras? Jesuo respondis:Kien mi iras, vi ne povas min sekvi nun, sed poste vi min sekvos.
37 Petro diris al li:Sinjoro, kial mi ne povas vin sekvi nun? mi demetos por vi mian vivon.
38 Jesuo respondis al li:Ĉu vi demetos por mi vian vivon? Vere, vere, mi diras al vi:La koko ne krios, antaŭ ol vi min malkonfesos tri fojojn.
1 逾越节以前, 耶稣知道自己离开这世界回到父那里去的时候到了。他既然爱世上属于自己的人, 就爱他们到底。
2 吃晚饭的时候(魔鬼已经把出卖耶稣的意念放在西门的儿子加略人犹大的心里),
3 耶稣知道父已经把万有交在他手中, 并且知道自己从 神而来, 又要回到 神那里去,
4 就起身离席, 脱去外衣, 拿一条手巾束腰。
5 然后他倒了一盆水, 洗门徒的脚, 并且用束腰的手巾擦干。
6 轮到西门.彼得, 彼得就说: "主啊, 你要洗我的脚吗?"
7 耶稣回答: "我所作的, 你现在不知道, 以后就会明白。"
8 彼得说: "不行, 你千万不可洗我的脚! "耶稣说: "如果我不洗你的脚, 你就与我没有关系了。"
9 西门.彼得说: "主啊, 那就不单洗我的脚, 连我的手和头都洗吧! "
10 耶稣说: "洗过澡的人, 全身都洁净, 只需要洗脚就可以了。你们是洁净的, 但不是人人都是这样。"
11 原来耶稣知道谁要出卖他, 所以他说"你们不是人人都是洁净的"。
12 耶稣洗完了门徒的脚, 就穿上外衣, 再坐下来, 对他们说: "我给你们作的, 你们明白吗?
13 你们称呼我‘老师, 主’, 你们说得对, 我本来就是。
14 我是主, 是老师, 尚且洗你们的脚, 你们也应当彼此洗脚。
15 我作了你们的榜样, 是要你们也照着我所作的去行。
16 我实实在在告诉你们, 仆人不能大过主人, 奉差遣的也不能大过差他的人。
17 你们既然知道这些事, 如果去实行, 就有福了。
18 我这话不是指着你们全体说的; 我认识我所拣选的人, 但是经上的话: ‘那吃我饭的, 用他的脚踢我’, 必须应验。
19 现在, 事情还没有发生, 我就告诉你们, 使你们到时可以信我就是‘那一位’。
20 我实实在在告诉你们, 那接待我所差遣的, 就是接待我; 接待我的, 就是接待那差我来的。"
21 耶稣说了这话, 心里很难过, 就明明地说: "我实实在在告诉你们, 你们中间有一个人要出卖我。"
22 门徒面面相觑, 不知道他是指着谁说的。
23 门徒中有一个人, 是耶稣所爱的, 他坐在耶稣旁边。
24 西门.彼得向他示意, 叫他问耶稣是指着谁说的。
25 于是那个门徒贴近耶稣的胸怀, 问他: "主啊, 是谁呢?"
26 耶稣回答: "我蘸一小块饼给谁, 谁就是了。"于是他蘸了一小块饼, 递给加略人西门的儿子犹大。
27 犹大接过饼以后, 撒但就进入他的心。耶稣对他说: "你要作的, 快去作吧。"
28 在座的人, 没有一个知道耶稣为什么对犹大说这话。
29 犹大是管钱的, 所以有人以为耶稣叫他去买过节用的东西, 或是吩咐他拿点东西去赒济穷人。
30 犹大吃了饼, 立刻就出去; 那时是黑夜了。
31 他出去以后, 耶稣就说: "现在人子得了荣耀, 神也在人子身上得了荣耀,
32 ( 神既然在人子身上得了荣耀, )(有些抄本无此句)也要在自己身上荣耀人子, 并且要立刻荣耀他。
33 孩子们啊, 我跟你们在一起的时候不多了。你们要寻找我, 但是我对犹太人说过, 现在也照样对你们说: ‘我去的地方, 是你们不能去的。’
34 我给你们一条新命令, 就是要你们彼此相爱; 我怎样爱你们, 你们也要怎样彼此相爱。
35 如果你们彼此相爱, 众人就会认出你们是我的门徒了。"
36 西门.彼得对耶稣说: "主啊, 你往哪里去?"耶稣回答: "我去的地方, 你现在不能跟着我去, 但后来却要跟着我去。"
37 彼得说: "主啊, 为什么我现在不能跟着你去?为了你, 我舍命也愿意! "
38 耶稣说: "你愿意为我舍命吗?我实实在在告诉你, 鸡叫之前, 你必定三次不认我。"