1 Kiam do la Sinjoro sciis, ke la Fariseoj aŭdis, ke Jesuo faras kaj baptas pli multe da disĉiploj, ol Johano
2 (kvankam baptadis ne Jesuo mem, sed liaj disĉiploj),
3 li foriris el Judujo kaj reiris al Galileo.
4 Kaj li devis trairi tra Samario.
5 Li alvenis do al unu urbo Samaria, nomata Siĥar, apud la terpeco, kiun Jakob donis al sia filo Jozef;
6 kaj la fonto de Jakob estis tie. Jesuo do, lacigita de sia vojirado, sidiĝis tiamaniere apud la fonto. Estis ĉirkaŭ la sesa horo.
7 Venis virino Samaria, por ĉerpi akvon; Jesuo diris al ŝi:Donu al mi trinki.
8 Ĉar liaj disĉiploj jam foriris en la urbon, por aĉeti nutraĵojn.
9 La Samarianino do diris al li:Kiel vi, estante Judo, petas trinki de mi, kiu estas Samarianino? (Ĉar la Judoj ne interrilatas kun la Samarianoj.)
10 Jesuo respondis kaj diris al ŝi:Se vi scius la donacon de Dio, kaj kiu estas tiu, kiu diras al vi:Donu al mi trinki, vi petus lin, kaj li donus al vi vivan akvon.
11 La virino diris al li:Sinjoro, vi nenian ĉerpilon havas, kaj la puto estas profunda; de kie do vi havas tiun vivan akvon?
12 Ĉu vi estas pli granda ol nia patro Jakob, kiu donis al ni la puton, kaj trinkis mem el ĝi, kiel ankaŭ liaj filoj kaj liaj brutoj?
13 Jesuo respondis kaj diris al ŝi:Ĉiu, kiu trinkas el ĉi tiu akvo, denove soifos;
14 sed kiu trinkos el la akvo, kiun mi donos al li, tiu neniam soifos; sed la akvo, kiun mi donos al li, fariĝos en li fonto de akvo, ŝprucanta supren por eterna vivo.
15 La virino diris al li:Sinjoro, donu al mi ĉi tiun akvon, por ke mi ne plu soifu, kaj ne devu traveni ĉi tien, por ĉerpi.
16 Jesuo diris al ŝi:Foriru, voku vian edzon, kaj revenu ĉi tien.
17 La virino respondis kaj diris al li:Mi ne havas edzon. Jesuo diris al ŝi:Vi prave diris:Mi ne havas edzon;
18 ĉar vi havis kvin edzojn; kaj tiu, kiun vi nun havas, ne estas via edzo; ĉi tion vi diris vere.
19 La virino diris al li:Sinjoro, mi ekvidas, ke vi estas profeto.
20 Niaj patroj adoradis sur ĉi tiu monto; kaj vi diras, ke en Jerusalem estas la loko, kie oni devas adori.
21 Jesuo diris al ŝi:Kredu al mi, virino; venas la horo, kiam nek sur ĉi tiu monto, nek en Jerusalem, vi adoros la Patron.
22 Vi adoras tion, kion vi ne konas; ni adoras tion, kion ni konas; ĉar el la Judoj estas la savo.
23 Sed venas la horo, kaj jam estas, kiam la veraj adorantoj adoros la Patron laŭ spirito kaj vero; ĉar la Patro serĉas tiajn por esti Liaj adorantoj.
24 Dio estas Spirito:kaj Liaj adorantoj devas adori Lin laŭ spirito kaj vero.
25 La virino diris al li:Mi scias, ke venas la Mesio (kiu estas nomata Kristo); kiam tiu alestos, li anoncos al ni ĉion.
26 Jesuo diris al ŝi:Tiu estas mi, kiu parolas kun vi.
27 Kaj ĉe tio venis liaj disĉiploj, kaj ili miris, ke li parolas kun virino; tamen neniu diris:Kion vi volas? aŭ:Kial vi parolas kun ŝi?
28 La virino do lasis sian akvokruĉon, kaj foriris en la urbon, kaj diris al la homoj:
29 Venu, vidu homon, kiu rakontis al mi ĉion, kion mi faris; ĉu eble ĉi tiu estas la Kristo?
30 Ili eliris el la urbo, kaj venis al li.
31 Dume la disĉiploj petis lin, dirante:Rabeno, manĝu.
32 Sed li diris al ili:Por manĝi mi havas nutraĵon, pri kiu vi ne scias.
33 La disĉiploj do diris inter si:Ĉu iu alportis al li ion por manĝi?
34 Jesuo diris al ili:Mia nutraĵo estas plenumi la volon de Tiu, kiu min sendis, kaj fini Lian laboron.
35 Ĉu vi ne diras:Estas ankoraŭ kvar monatoj, kaj venas la rikolto? jen mi diras al vi:Levu viajn okulojn kaj rigardu la kampojn, ke ili jam estas blankaj por la rikolto.
36 La rikoltanto ricevas salajron, kaj kolektas frukton por eterna vivo, por ke ĝoju kune la semanto kaj la rikoltanto.
37 Ĉar en ĉi tio estas vera la proverbo:Unu semas, alia rikoltas.
38 Mi vin sendis, por rikolti tion, kion vi ne prilaboris; aliaj laboris, kaj vi eniris en ilian laboron.
39 Kaj el tiu urbo multaj el la Samarianoj kredis al li pro la diro de la virino, kiu atestis:Li rakontis al mi ĉion, kion mi faris.
40 Kiam do la Samarianoj venis al li, ili petis, ke li restu ĉe ili; kaj li restis tie du tagojn.
41 Kaj multe pli multaj kredis pro lia vorto,
42 kaj diris al la virino:Jam ne pro via diro ni kredas, ĉar ni mem aŭdis lin; kaj ni scias, ke ĉi tiu estas vere la Savanto de la mondo.
43 Kaj post la du tagoj li foriris de tie en Galileon.
44 Ĉar Jesuo mem atestis, ke profeto ne havas honoron en sia propra lando.
45 Kiam do li venis en Galileon, la Galileanoj akceptis lin, ĉar ili jam vidis ĉion, kion li faris en Jerusalem dum la festo; ĉar ili ankaŭ iris al la festo.
46 Li revenis en Kanan Galilean, kie li faris la akvon vino. Kaj estis unu kortegano, kies filo estis malsana en Kapernaum.
47 Kiam li aŭdis, ke Jesuo alvenis el Judujo en Galileon, li iris al li, kaj petis lin malsupreniri kaj resanigi lian filon; ĉar li preskaŭ mortis.
48 Jesuo do diris al li:Se vi ne vidas signojn kaj mirindaĵojn, vi tute ne kredos.
49 La kortegano diris al li:Sinjoro, malsupreniru, antaŭ ol mia fileto mortos.
50 Jesuo diris al li:Foriru, via filo vivas. La viro kredis la vorton, kiun Jesuo parolis al li, kaj li foriris.
51 Dum li ankoraŭ malsupreniris, liaj sklavoj lin renkontis, dirante:Via filo vivas.
52 Li demandis al ili pri la horo, kiam li ekresaniĝis. Ili respondis al li:Hieraŭ je la sepa horo la febro lin forlasis.
53 Tial la patro sciis, ke tio estis en tiu sama horo, en kiu Jesuo diris al li:Via filo vivas; kaj kredis li mem kaj lia tuta domo.
54 Ĉi tiun jam la duan signon faris Jesuo, veninte el Judujo en Galileon.
1 主知道法利赛人听见他收门徒和施洗比约翰更多
2 (其实不是耶稣亲自施洗, 而是他的门徒施洗),
3 就离开了犹太, 再往加利利去。
4 他必须经过撒玛利亚。
5 于是到了撒玛利亚的一座城, 名叫叙加; 这城靠近雅各给他儿子约瑟的那块地。
6 在那里有雅各井。耶稣因为旅途疲倦了, 就坐在井旁; 那时大约正午。
7 有一个撒玛利亚妇人来打水。耶稣对她说: "请给我水喝。"
8 那时, 他的门徒都进城买食物去了。
9 撒玛利亚妇人对耶稣说: "你是犹太人, 怎么向我, 一个撒玛利亚妇人要水喝呢?"(原来犹太人和撒玛利亚人不相往来。)
10 耶稣回答她: "你若知道 神的恩赐, 和对你说‘请给我水喝’的是谁, 你必早已求他, 他也必早把活水赐给你了。"
11 妇人说: "先生, 你没有打水的器具, 井又深, 你从哪里得活水呢?
12 我们的祖先雅各把这口井留给我们, 他自己和子孙以及牲畜都喝这井的水, 难道你比他还大吗?"
13 耶稣回答: "凡喝这水的, 还要再渴;
14 人若喝我所赐的水, 就永远不渴。我所赐的水要在他里面成为涌流的泉源, 直涌到永生。"
15 妇人说: "先生, 请把这水赐给我, 使我不渴, 也不用来这里打水。"
16 耶稣说: "你去, 叫你的丈夫, 然后回到这里来。"
17 妇人对他说: "我没有丈夫。"耶稣说: "你说‘没有丈夫’是不错的。
18 你以前有五个丈夫, 现在有的并不是你的丈夫; 你说这话是真的。"
19 妇人说: "先生, 我看出你是先知。
20 我们的祖先在这山上敬拜 神, 而你们却说, 敬拜的地方必须在耶路撒冷。"
21 耶稣说: "妇人, 你应当信我, 时候将到, 那时你们敬拜父, 不在这山上, 也不在耶路撒冷。
22 你们敬拜你们所不知道的, 我们却敬拜我们所知道的, 因为救恩是从犹太人出来的。
23 然而时候将到, 现在就是了, 那用心灵按真理敬拜父的, 才是真正敬拜的人; 因为父在寻找这样敬拜他的人。
24 神是灵, 敬拜他的必须用心灵按真理敬拜他。"
25 妇人说: "我知道那称为基督的弥赛亚要来; 他来了, 要把一切都告诉我们。"
26 耶稣说: "我这现在跟你说话的就是他。"
27 正在这时候, 门徒回来了, 见耶稣和一个妇人说话, 就很希奇; 但是没有人问: "你要什么?"或说: "你为什么跟她说话?"
28 那妇人撇下了她的水罐, 进到城里去, 对众人说:
29 "你们来, 看看一个人, 他把我所作的一切都说出来, 难道这人就是基督吗?"
30 众人就出城, 往耶稣那里去。
31 当时, 门徒对耶稣说: "拉比, 请吃。"
32 耶稣说: "我有食物吃, 是你们所不知道的。"
33 门徒就彼此说: "难道有人拿东西给他吃了吗?"
34 耶稣说: "我的食物就是遵行差我来者的旨意, 并且完成他的工作。
35 你们不是说‘还有四个月才到收获的时候’吗?我告诉你们, 举目向田观看, 庄稼已经熟了, 可以收割了。
36 收割的人得到工资, 也积储五谷直到永生, 使撒种的和收割的一同快乐。
37 ‘这人撒种, 那人收割’, 这话是真的。
38 我派你们去收割你们所没有劳苦的; 别人劳苦, 你们却享受他们劳苦的成果。"
39 因着那妇人作见证的话: "他把我所作的一切都说出来了", 那城里就有许多撒玛利亚人信了耶稣。
40 于是他们来到耶稣那里, 求他和他们同住, 耶稣就在那里住了两天。
41 因着耶稣的话, 信他的人就更多了。
42 他们就对那妇人说: "现在我们信, 不再是因为你的话, 而是因为我们亲自听见了, 知道这位真是世人的救主。"
43 两天之后, 耶稣离开那里, 往加利利去。
44 耶稣自己说过: "先知在本乡是不受尊敬的。"
45 耶稣到了加利利的时候, 加利利人都欢迎他, 因为他们曾经上耶路撒冷去过节, 见过他所行的一切。
46 耶稣又到了加利利的迦拿, 就是他变水为酒的地方。有一个大臣, 他的儿子在迦百农患病。
47 他听见耶稣从犹太到了加利利, 就来见他, 求他下去医治他的儿子, 因为他的儿子快要死了。
48 耶稣对他说: "你们若看不见神迹奇事, 总是不肯信。"
49 大臣说: "先生, 求你趁我的孩子还没有死就下去吧! "
50 耶稣告诉他: "回去吧, 你的儿子好了。"那人信耶稣对他说的话, 就回去了。
51 正下去的时候, 他的仆人迎着他走来, 说他的孩子好了。
52 他就向仆人查问孩子是什么时候好转的。他们告诉他: "昨天下午一点钟, 热就退了。"
53 这父亲就知道, 那正是耶稣告诉他"你的儿子好了"的时候, 他自己和全家就信了。
54 这是耶稣从犹太回到加利利以后所行的第二件神迹。