1 Kaj mi aŭdis grandan voĉon el la templo, dirantan al la sep anĝeloj:Iru, kaj elverŝu sur la teron la sep pelvojn de la kolero de Dio.

2 Kaj la unua foriris, kaj elverŝis sian pelvon sur la teron; kaj fariĝis malbona kaj dolora ulcero sur la homoj, kiuj havis la markon de la besto kaj kiuj adorkliniĝis al ĝia bildo.

3 Kaj la dua elverŝis sian pelvon en la maron; kaj fariĝis sango, kiel de mortinto; kaj mortis ĉiu vivanta estaĵo en la maro.

4 Kaj la tria elverŝis sian pelvon en la riverojn kaj en la fontojn de akvoj; kaj fariĝis sango.

5 Kaj mi aŭdis la anĝelon de la akvoj dirantan:Justa estas Vi, la estanta kaj estinta, la Sanktulo, ĉar Vi tiele juĝis;

6 ĉar ili elverŝis la sangon de sanktuloj kaj profetoj, kaj sangon Vi donis al ili trinki; ili tion meritas.

7 Kaj mi aŭdis la altaron dirantan:Vere, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, veraj kaj justaj estas Viaj juĝoj.

8 Kaj la kvara elverŝis sian pelvon sur la sunon; kaj estis donite al ĝi brulvundi homojn per fajro.

9 Kaj la homoj brulvundiĝis per granda varmego, kaj ili blasfemis la nomon de Dio, kiu havas aŭtoritaton sur tiuj plagoj; kaj ili ne pentis, por doni al Li gloron.

10 Kaj la kvina elverŝis sian pelvon sur la tronon de la besto; kaj ĝia regno mallumiĝis; kaj ili mordis sian langon pro dolorego,

11 kaj ili blasfemis la Dion de la ĉielo pro siaj doloroj kaj siaj ulceroj; kaj ili ne pentis pri siaj faroj.

12 Kaj la sesa elverŝis sian pelvon sur la grandan riveron, la riveron Eŭfrato; kaj ĝia akvo forsekiĝis, por ke pretiĝu la vojo de la reĝoj, kiuj venas el la sunleviĝejo.

13 Kaj mi vidis tri malpurajn spiritojn, kvazaŭ ranojn, elirantaj el la buŝo de la drako, kaj el la buŝo de la besto, kaj el la buŝo de la falsa profeto;

14 ĉar ili estas spiritoj de demonoj, farantaj signojn; ili foriras al la reĝoj de la tuta mondo, por kolekti ilin por la milito de la granda tago de Dio, la Plejpotenca.

15 (Jen mi venas kvazaŭ ŝtelisto. Feliĉa estas tiu, kiu viglas kaj konservas siajn vestojn, por ke li ne iru nuda, kaj oni ne vidu lian honton.)

16 Kaj oni kolektis ilin en lokon, nomatan en la Hebrea lingvo Har- Magedon.

17 Kaj la sepa anĝelo elverŝis sian pelvon sur la aeron; kaj eliris granda voĉo el la templo, for de la trono, dirante:Fariĝis!

18 kaj okazis fulmoj kaj voĉoj kaj tondroj; kaj okazis granda tertremo tia, kia ne okazis de kiam homoj estiĝis sur la tero, tiela tertremo, tiel granda.

19 Kaj la granda urbo disiĝis en tri partojn, kaj la urboj de la nacioj falis; kaj Babel la granda estis memorata antaŭ Dio, por doni al ĝi la pokalon de la vino de la furiozeco de Lia kolero.

20 Kaj ĉiu insulo forflugis, kaj la montoj ne troviĝis.

21 Kaj granda hajlo, peza kvazaŭ po talanto, falis el la ĉielo sur la homojn; kaj la homoj blasfemis Dion pro la plago de la hajlo; ĉar ĝia plago estas treege granda.

1 我听见有大声音从圣所里发出来, 向那七位天使说: "你们去, 把 神烈怒的七碗倒在地上! "

2 第一位天使去了, 把碗倒在地上, 就有恶性的毒疮, 生在那些有兽的记号和拜兽像的人身上。

3 第二位天使把碗倒在海里, 海水就变成好像死人的血, 海里的一切生物都死了。

4 第三位天使把碗倒在江河和众水的泉源里, 水就变成了血。

5 我听见掌管众水的天使说: "今在昔在的圣者啊! 你这样审判是公义的,

6 因为他们曾流圣徒和先知的血, 现在你给他们血喝, 这是他们该受的。"

7 我又听见祭坛中有声音说: "是的, 主啊! 全能的 神, 你的审判真实、公义! "

8 第四位天使把碗倒在太阳上, 太阳就得了能力, 可以用火烤人。

9 人被高热烧烤, 就亵渎那有权柄掌管这些灾难的 神的名, 并不悔改, 把荣耀归给他。

10 第五位天使把碗倒在兽的座位上, 兽的国就黑暗了。人因为痛苦就咬自己的舌头。

11 他们又因为所受的痛苦和所生的疮, 亵渎天上的 神, 并不为自己所作的悔改。

12 第六位天使把碗倒在幼发拉底大河上, 河水就干了, 为了要给那些从东方来的王预备道路。

13 我看见三个污灵, 好像青蛙从龙口、兽口和假先知的口中出来。

14 他们原是鬼魔的灵, 施行奇事; 它们到普天下的众王那里去, 叫他们在全能 神的大日聚集作战。

15 (看哪, 我来像贼一样! 那警醒、看守自己衣服的是有福的! 他就不至于赤身行走, 让人看见他的羞耻。)

16 污灵就把众王聚集在一个地方, 希伯来话叫哈米吉多顿。

17 第七位天使把碗倒在空中, 就有大声音从圣所的宝座上发出来, 说: "成了! "

18 于是有闪电、响声、雷轰和大地震, 自从地上有人以来, 没发生过这么大的地震,

19 那大城裂为三段, 列国的城也都倒塌了。 神也想起巴比伦大城来, 要把自己烈怒的酒杯递给它。

20 各海岛都逃避了, 众山也不见了。

21 有大冰雹从天上落在人的身上, 每块重约四十公斤。由于这冰雹的灾, 人就亵渎 神, 因为这灾太严重了。