1 Post tio mi vidis alian anĝelon, malsuprenirantan el la ĉielo, havantan grandan aŭtoritaton; kaj la tero lumiĝis per lia gloro.

2 Kaj li forte kriis per granda voĉo, dirante:Falis, falis Babel la granda, kaj fariĝis loĝejo de demonoj, kaj malliberejo de ĉia malpura spirito, kaj malliberejo de ĉia malpura kaj malaminda birdo.

3 Ĉar per la vino de la kolero de ŝia malĉasteco falis ĉiuj nacioj; kaj la reĝoj de la tero malĉastis kun ŝi, kaj la komercistoj de la tero riĉiĝis per la potenco de ŝia lukso.

4 Kaj mi aŭdis alian voĉon el la ĉielo, dirantan:Elvenu el ŝi, ho Mia popolo, por ke vi ne partoprenu en ŝiaj pekoj, kaj por ke vi ne ricevu el ŝiaj plagoj;

5 ĉar ŝiaj pekoj amasiĝis ĝis la ĉielo, kaj Dio memoris ŝiajn maljustaĵojn.

6 Redonu al ŝi, ĝuste kiel ŝi donis, kaj duobligu duoble laŭ ŝiaj faroj; en la pokalo, kiun ŝi miksis, miksu al ŝi duoblon.

7 Kiom ŝi gloris sin kaj voluptis, tiom donu al ŝi da turmento kaj funebro; ĉar ŝi diras en sia koro:Mi sidas reĝino, kaj mi ne estas vidvino, kaj mi tute ne vidos funebron.

8 Tial en unu tago venos ŝiaj plagoj, morto kaj funebro kaj malsatego; kaj ŝi forbrulos per fajro; ĉar forta estas Dio, la Sinjoro, kiu ŝin juĝas.

9 Kaj la reĝoj de la tero, kiuj malĉastis kun ŝi kaj voluptis, ploros kaj ĝemos pri ŝi, kiam ili rigardos la fumon de ŝia brulado,

10 starante malproksime pro timo de ŝia turmento, dirante:Ve! ve, la granda urbo, Babel, la forta urbo! ĉar en unu horo venis via juĝo.

11 Kaj la komercistoj de la tero ploras kaj lamentas pri ŝi, ĉar jam neniu aĉetas ilian komercaĵon;

12 komercaĵon el oro kaj arĝento kaj altvaloraj ŝtonoj kaj perloj kaj bisino kaj purpuro kaj silko kaj skarlato, kaj ĉia parfuma ligno kaj ĉia vazo ebura kaj ĉia vazo el plej altvalora ligno kaj el kupro kaj fero kaj marmoro,

13 kaj cinamo kaj amomo kaj incenso kaj ŝmiraĵo kaj olibano kaj vino kaj oleo kaj faruno kaj tritiko kaj brutoj kaj ŝafoj, kaj el ĉevaloj kaj ĉaroj, kaj korpoj kaj animoj de homoj.

14 Kaj la fruktaro de la deziroj de via animo malaperis for de vi, kaj ĉio bongusta kaj brila pereis for de vi, kaj oni ne plu trovos ilin.

15 La negocintoj de tiuj komercaĵoj, kiuj riĉiĝis per ŝi, malproksime staros pro la timo de ŝia turmento, plorante kaj lamentante,

16 kaj dirante:Ve! ve, la granda urbo, la vestita per bisino kaj purpuro kaj skarlato, kaj ornamita per oro kaj altvaloraj ŝtonoj kaj perloj!

17 ĉar en unu horo pereis tiom da riĉeco. Kaj ĉiu ŝipestro, kaj ĉiu ien ŝipe veturanta, kaj maristoj, kaj ĉiuj, kiuj sur la maro laboris, staris malproksime,

18 kaj kriis, vidante la fumon de ŝia brulego, dirante:Kio similas la grandan urbon?

19 Kaj ili ĵetis polvon sur siajn kapojn, kaj kriis, plorante kaj lamentante, kaj dirante:Ve! ve, la granda urbo! en kiu riĉiĝis ĉiuj, kiuj havis siajn ŝipojn sur la maro per ŝia luksego! ĉar en unu horo ŝi dezertiĝis.

20 Ĝojegu super ŝi, ho ĉielo, kaj la sanktuloj, kaj la apostoloj, kaj la profetoj; ĉar Dio decidis pri ŝi laŭ via juĝo.

21 Kaj forta anĝelo prenis ŝtonon, kvazaŭ grandan muelŝtonon, kaj ĵetis ĝin en la maron, dirante:Tiel per puŝego deĵetiĝos Babel, la granda urbo, kaj jam ne plu troviĝos.

22 Kaj voĉo de harpistoj kaj muzikistoj kaj flutistoj kaj trumpetistoj jam ne plu aŭdiĝos en vi; kaj ĉia metiisto de ĉia metio jam ne plu troviĝos en vi; kaj sono de muelŝtono jam ne plu aŭdiĝos en vi;

23 kaj lumo de lampo jam ne plu brilos en vi; kaj voĉo de fianĉo kaj fianĉino jam ne plu aŭdiĝos en vi; ĉar viaj komercistoj estis la granduloj de la tero; ĉar per via sorĉado ĉiuj nacioj trompiĝis.

24 Kaj en ŝi troviĝis la sango de profetoj kaj sanktuloj, kaj de ĉiuj mortigitoj sur la tero.

1 这些事以后, 我看见有另一位掌大权柄的天使, 从天上降下来, 他的荣光照亮了大地。

2 他用强有力的声音呼喊说: "倾倒了! 大巴比伦倾倒了! 成了鬼魔的住处, 各样污灵的监狱, 一切污秽可憎之雀鸟的牢笼,

3 因为各国都喝她淫乱烈怒的酒醉了; 地上的君王与她行淫, 世上的商人因她奢华挥霍就发了财。"

4 我听见另一个声音从天上来, 说: "出来吧! 我的子民, 要从那城出来, 免得在她的罪上有分, 受她所受的灾难;

5 因为她的罪恶滔天, 神已经想起她的不义来。

6 她怎样待人, 你们也要怎样待她; 照着她所作的, 加倍报应她; 用她调酒的杯, 加倍调给她。

7 她怎样炫耀自己, 怎样奢华挥霍, 你们也要怎样给她痛苦悲哀。因为她心里常常说: ‘我坐着作女王, 我不是寡妇, 决不会看见悲哀。’

8 因此, 在一日之内她的灾难必然来到, 就是死亡、悲哀和饥荒; 她还要在火中被烧掉, 因为审判她的主 神是大有能力的。

9 "地上的众王, 就是跟她一同行邪淫、骄奢无度的, 看见焚烧她的烟的时候, 就必为她痛哭捶胸。

10 他们因为害怕她所受的痛苦, 就远远地站着, 说: ‘有祸了! 有祸了! 这大城, 巴比伦, 这坚固的城啊! 一时之间你的审判就来到了! ’

11 "地上的商人也为她悲哀痛哭, 因为没有人再买他们的货物:

12 就是金、银、宝石、珍珠; 细麻布、紫色布、丝绸、朱红色布; 各样香木, 各样象牙制品, 各样极贵重的木器、铜器、铁器、大理石制品;

13 肉桂、豆蔻、香料、香膏、乳香; 酒、油、面粉、麦子; 牛、羊、马、车、奴仆、人口。

14 你所贪恋的果子离开你了! 一切珍馐美味、华丽的美物, 都从你那里消失, 再也找不到了!

15 贩卖这些货物, 借着她发了财的商人, 因为害怕她受的痛苦, 就远远地站着, 痛哭悲哀,

16 说: ‘有祸了! 有祸了! 这大城啊! 就是一向穿着细麻布、紫色、朱红色的衣服, 佩戴着金子、宝石和珍珠装饰的,

17 一时之间, 这么大的财富竟荡然无存! ’"所有船长、旅客、水手, 以及凡是靠海谋生的, 都远远地站着。

18 他们看见了焚烧她的烟, 就喊叫说: ‘有哪一座城能与这大城相比呢?’

19 他们又把尘土撒在自己头上, 痛哭悲哀, 喊着说: ‘有祸了! 有祸了! 这大城啊! 凡是有船航行海上的, 都因这城的财宝发了财; 一时之间她竟成了荒场! ’

20 天哪, 你要因她欢喜! 众圣徒、众使徒、众先知啊, 你们也要因她欢喜! 因为 神已经在她身上为你们伸了冤。"

21 有一位大力的天使, 把一块好像大磨石一样的石头, 举起来拋在海里, 说: "巴比伦大城也必这样被猛力地拋下去, 决不能再找到了!

22 弹琴、奏乐、吹笛、吹号的声音, 在你中间决不能再听到了! 各样手艺技工, 在你中间决不能再找到了! 推磨的声音, 在你中间决不能再听到了!

23 灯的亮光, 在你中间决不能再照耀了! 新郎新娘的声音, 在你中间决不能再听到了! 你的商人一向都是地上的大人物, 万国都因你的邪术受了迷惑。

24 先知、圣徒和地上一切被杀的人的血, 都在这城里找到了! "