1 Kaj mi rigardis, kiam la Ŝafido malfermis unu el la sep sigeloj, kaj mi aŭdis unu el la kvar kreitaĵoj dirantan kvazaŭ per voĉo de tondro:Venu.
2 Kaj mi rigardis, kaj jen blanka ĉevalo, kaj la sidanta sur ĝi havis pafarkon; kaj estis donita al li krono; kaj li eliris venkanta, kaj por venki.
3 Kaj kiam li malfermis la duan sigelon, mi aŭdis la duan kreitaĵon dirantan:Venu.
4 Kaj eliris alia ĉevalo, flamkolora; kaj al la sidanta sur ĝi estis donite forpreni pacon de la tero, kaj ke oni mortigu unu la alian; kaj al li estis donita granda glavo.
5 Kaj kiam li malfermis la trian sigelon, mi aŭdis la trian kreitaĵon dirantan:Venu. Kaj mi rigardis, kaj jen nigra ĉevalo; kaj la sidanta sur ĝi havis en la mano pesilon.
6 Kaj mi aŭdis kvazaŭ voĉon, meze de la kvar kreitaĵoj, dirantan:Mezuro da tritiko por denaro, kaj tri mezuroj da hordeo por denaro; kaj la oleon kaj la vinon ne difektu.
7 Kaj kiam li malfermis la kvaran sigelon, mi aŭdis la voĉon de la kvara kreitaĵo dirantan:Venu.
8 Kaj mi rigardis, kaj jen pala ĉevalo; kaj la nomo de la sidanta sur ĝi estis Morto; kaj Hades sekvis kun li. Kaj estis donita al ili aŭtoritato super kvarono de la tero, por mortigi per glavo kaj per malsato kaj per morto kaj per la sovaĝaj bestoj de la tero.
9 Kaj kiam li malfermis la kvinan sigelon, mi vidis sub la altaro la animojn de la mortigitaj pro la vorto de Dio kaj pro la atesto, kiun ili havadis;
10 kaj ili kriis per granda voĉo, dirante:Ĝis kiam, ho Estro, la sankta kaj vera, Vi ne juĝas kaj ne venĝas nian sangon al la loĝantoj sur la tero?
11 Kaj estis donita al ĉiu el ili blanka robo; kaj estis dirite al ili, ke ili atendu ankoraŭ kelkan tempon, ĝis ankaŭ iliaj kunservistoj kaj iliaj fratoj, mortigotaj kiel ili mem, plensumiĝos.
12 Kaj mi rigardis, kiam li malfermis la sesan sigelon, kaj fariĝis granda tertremo; kaj la suno fariĝis nigra kiel sakaĵo el haroj, kaj la tuta luno fariĝis kiel sango;
13 kaj la steloj de la ĉielo falis sur la teron, kiel figarbo, skuate de forta vento, ĵetas siajn nematurajn figojn.
14 Kaj la ĉielo formoviĝis, kvazaŭ kunvolvata libro; kaj ĉiu monto kaj ĉiu insulo formoviĝis de sia loko.
15 Kaj la reĝoj de la tero kaj la granduloj kaj la milestroj kaj la riĉuloj kaj la fortuloj kaj ĉiu sklavo kaj ĉiu liberulo sin kaŝis en la kavernoj kaj inter la rokoj de la montoj;
16 kaj ili diris al la montoj kaj al la rokoj:Falu sur nin, kaj nin kaŝu for de la vizaĝo de la Sidanto sur la trono, kaj for de la kolero de la Ŝafido;
17 ĉar venis la granda tago de ilia kolero; kaj kiu povas stari?
1 羊羔揭开了七印的第一个印的时候, 我观看, 就听见四个活物中的一个, 发出好像雷轰的声响, 说: "你来! "
2 我观看, 见有一匹白马; 骑在马上的拿着弓, 有冠冕赐给他, 他就出去, 得胜并且要再得胜。
3 羊羔揭开了第二个印的时候, 我听见第二个活物说: "你来! "
4 就另有一匹红马出来, 骑在马上的得了权柄, 可以从地上夺去和平, 使人互相残杀, 又有一把大刀赐给他。
5 羊羔揭开了第三个印的时候, 我听见第三个活物说: "你来! "我观看, 见有一匹黑马; 骑在马上的, 手中拿着天平。
6 我听见在四个活物中间, 仿佛有声音说: "一公升小麦卖一个银币, 三公升大麦卖一个银币, 油和酒也不可糟蹋。"
7 羊羔揭开了第四个印的时候, 我听见第四个活物的声音说: "你来! "
8 我观看, 见有一匹灰马; 骑在马上的, 名字叫作"死"。阴间也跟随着他。他们得了权柄可以管辖地上的四分之一, 又要用刀剑、饥荒、瘟疫和地上的野兽去杀人。
9 羊羔揭开了第五个印的时候, 我看见祭坛底下, 有为了 神的道, 并且为了自己所作的见证而被杀的人的灵魂。
10 他们大声喊叫, 说: "圣洁真实的主啊! 你不审判住在地上的人, 给我们伸流血的冤, 要到几时呢?"
11 于是有白袍赐给他们各人, 又有话吩咐他们要安息一会儿, 等到那些与他们同作仆人和弟兄, 像他们一样将要被杀的人, 凑满了数目的时候。
12 羊羔揭开了第六个印的时候, 我观看, 大地震就发生了。太阳变黑, 像粗糙的黑毛布; 整个月亮变红, 像血一样;
13 天上的星辰坠落在地上, 像无花果树被大风摇动, 落下还没有成熟的果子。
14 天隐退了, 像书被卷起来一样; 山岭和海岛都从原处移去了。
15 地上的君王、大臣、军长、财主、勇士和所有作奴隶的、自由的, 都藏在山洞和岩穴里。
16 他们向山岭和岩石说: "倒在我们身上吧! 把我们藏起来, 躲避坐在宝座上那位的面, 和羊羔的震怒!
17 因为他们震怒的大日子来到了, 谁能站立得住呢?"