1 Kaj mi vidis anĝelon malsuprenirantan el la ĉielo, havantan la ŝlosilon de la abismo kaj grandan katenon en sia mano.

2 Kaj li ekkaptis la drakon, la antikvan serpenton, kiu estas la Diablo kaj Satano, kaj enkatenis lin por mil jaroj,

3 kaj ĵetis lin en la abismon kaj fermis ĝin kaj sigelis ĝin super li, por ke li ne plu trompu la naciojn, ĝis finiĝos la mil jaroj; post tio li devos esti malligita por kelka tempo.

4 Kaj mi vidis tronojn, kaj oni sidis sur ili, kaj juĝo estis donita al ili; kaj mi vidis la animojn de la senkapigitaj pro la atesto de Jesuo kaj pro la vorto de Dio, kaj tiujn, kiuj ne adorkliniĝis al la besto, nek al ĝia bildo, kaj ne ricevis la markon sur sia frunto kaj sur sia mano; kaj ili vivis, kaj ili reĝis kun Kristo mil jarojn.

5 La ceteraj mortintoj ne vivis, ĝis finiĝos la mil jaroj. Tio estas la unua releviĝo.

6 Feliĉa kaj sankta estas la partoprenanto en la unua releviĝo; super tiuj la dua morto havas nenian aŭtoritaton; sed ili estos pastroj de Dio kaj de Kristo, kaj reĝos kun li mil jarojn.

7 Kaj kiam finiĝos la mil jaroj, Satano estos ellasita el sia malliberejo,

8 kaj eliros, por trompi la naciojn en la kvar anguloj de la tero, Gog kaj Magog, por kolekti ilin por la milito; ilia nombro estas kiel la sablo de la maro.

9 Kaj ili supreniris laŭlarĝe de la tero kaj ĉirkaŭis la tendaron de la sanktuloj kaj la amatan urbon; kaj fajro malsupreniris el la ĉielo, kaj ekstermis ilin.

10 Kaj la diablo, kiu trompis ilin, estis ĵetita en la lagon fajran kaj sulfuran, kie troviĝas la besto kaj la falsa profeto; kaj ili estos turmentataj tage kaj nokte por ĉiam kaj eterne.

11 Kaj mi vidis grandan blankan tronon, kaj la Sidanton sur ĝi, antaŭ kies vizaĝo forflugis la tero kaj la ĉielo; kaj ne troviĝis loko por ili.

12 Kaj mi vidis la mortintojn, grandajn kaj malgrandajn, starantajn antaŭ la trono; kaj libroj estis malfermitaj; kaj estis malfermita alia libro, kiu estas la libro de vivo; kaj la mortintoj estis juĝataj el la skribitaĵoj en la libroj, laŭ siaj faroj.

13 Kaj la maro liveris la mortintojn, kiuj estis en ĝi; kaj la morto kaj Hades liveris la mortintojn, kiuj estis en ili; kaj ĉiu estis juĝata laŭ siaj faroj.

14 Kaj la morto kaj Hades estis ĵetitaj en la fajran lagon. Tio estas la dua morto-la fajra lago.

15 Kaj se iu ne troviĝis skribita en la libro de vivo, tiu estis ĵetita en la fajran lagon.

1 我又看见一位天使从天上降下来, 手里拿着无底坑的钥匙和一条大锁链。

2 他捉住了那龙, 那古蛇, 就是魔鬼, 撒但, 把它捆绑了一千年。

3 天使把它拋在无底坑里, 关起来, 封上印, 使它不能再迷惑列国, 等到那一千年完了。以后, 必须暂时释放它。

4 我又看见一些宝座, 有人坐在上面, 他们得了审判的权柄。我也看见那些因为替耶稣作见证, 并且因为 神的道而被斩首的人的灵魂。他们没有拜过兽或兽像, 也没有在额上或手上受过兽的记号。他们都复活了, 与基督一同作王一千年。

5 其余的死人还没有复活, 等到那一千年完了。这是头一次的复活。

6 在头一次复活有分的人是有福的、圣洁的, 第二次的死没有能力辖制他们。他们还要作 神和基督的祭司, 与他一同作王一千年。

7 那一千年完了, 撒但就要从监牢里被释放出来。

8 他要出来迷惑地上四方的列国, 就是高革和玛高革, 使他们聚集争战。他们的人数好像海边的沙那么多。

9 他们上来遍满了全地, 围住了圣徒的营和那蒙爱的城, 就有火从天上降下来, 毁灭了他们。

10 那迷惑他们的魔鬼, 被拋在硫磺的火湖里, 就是兽和假先知所在的地方。他们必昼夜受痛苦, 直到永永远远。

11 我又看见一个白色的大宝座, 和坐在上面的那位。天地都从他面前逃避, 再也看不见了。

12 我又看见死了的人, 无论大小, 都站在宝座前。案卷都展开了, 还有另一卷, 就是生命册, 也展开了。死了的人都凭着这些案卷所记载的, 照着他们所行的受审判。

13 于是海把其中的死人交出来, 死亡和阴间也把其中的死人交出来, 他们都照着各人所行的受审判。

14 死亡和阴间也被拋在火湖里。这火湖就是第二次的死。

15 凡是名字没有记在生命册上的, 他就被拋在火湖里。