Publicidade

Apocalipse 15

1 Kaj mi vidis alian signon en la ĉielo, grandan kaj mirindan:sep anĝelojn havantajn sep plagojn, la finajn, ĉar en ili finiĝis la kolero de Dio.2 Kaj mi vidis kvazaŭ vitran maron, miksitan kun fajro; kaj tiujn, kiuj venkis la beston kaj ĝian bildon kaj la numeron de ĝia nomo; kaj ili staris sur la vitra maro, havante harpojn de Dio.3 Kaj ili kantis la kanton de Moseo, la servanto de Dio, kaj la kanton de la Ŝafido, dirante:Grandaj kaj mirindaj estas Viaj faroj, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca; justaj kaj veraj estas Viaj vojoj, ho Reĝo de la nacioj.4 Kiu ne timos, ho Sinjoro, kaj ne gloros Vian nomon? ĉar Vi sola estas sankta; ĉar ĉiuj nacioj venos kaj adorkliniĝos al Vi; ĉar Viaj justaĵoj elmontriĝis.5 Kaj post tio mi rigardis, kaj malfermiĝis la templo de la tabernaklo de la atesto en la ĉielo;6 kaj elvenis el la templo la sep anĝeloj, havante la sep plagojn, vestite per linaĵo pura kaj luma, kaj zonite ĉirkaŭ la brusto per ora zono.7 Kaj unu el la kvar kreitaĵoj donis al la sep anĝeloj sep orajn pelvojn, plenajn de la kolero de Dio, la vivanta por ĉiam kaj eterne.8 Kaj la templo pleniĝis de fumo el la gloro de Dio kaj el Lia potenco; kaj neniu povis eniri en la templon, ĝis finiĝos la sep plagoj de la sep anĝeloj.

1 我看见天上有另一个景象, 又大又奇。有七位天使掌管着末后的七灾, 因为 神的烈怒在这七灾中发尽了。 2 我又看见好像有一个搀杂着火的玻璃海; 也看见那些胜过了兽、兽像, 以及兽名的数字的人。他们都站在玻璃海上, 拿着 神的琴。 3 他们唱着 神仆人摩西的歌和羊羔的歌, 说: "主啊! 全能的 神, 你的作为又伟大又奇妙! 万国的王啊, 你的道路又公义又真实! 4 主啊! 谁敢不敬畏你, 不荣耀你的名呢?因为只有你是神圣的, 万国都要来, 在你面前下拜, 因为你公义的作为已经显明出来了。" 5 这些事以后, 我观看, 见天上安放约柜("约柜"原文作"见证的柜")的帐幕的圣所开了。 6 那掌管着末后七灾的七位天使, 从圣所出来, 穿着清洁明亮的细麻衣, 胸间束着金带。 7 四个活物中有一个, 把盛满了活到永永远远之 神的烈怒的七个金碗, 交给了那七位天使。 8 因着 神的荣耀和大能, 圣所中充满了烟, 在那七位天使降完七灾以前, 没有人能进入圣所。

Veja também

Publicidade
Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-04-20_11-41-06-