1 Post tio mi rigardis, kaj jen pordo malfermita en la ĉielo, kaj la unua voĉo, kiun mi aŭdis, estis voĉo kvazaŭ de trumpeto parolanta kun mi, dirante:Suprenvenu ĉi tien, kaj mi montros al vi tion, kio devas okazi poste.

2 Tuj mi min trovis en la Spirito; kaj jen trono stariĝis en la ĉielo, kaj sur la trono unu sidanta;

3 kaj la Sidanto estis en aspekto simila al ŝtono jaspisa kaj sardia; kaj jen ĉielarko ĉirkaŭ la trono, aspekte simila al smeraldo.

4 Kaj ĉirkaŭ la trono estis dudek kvar tronoj; kaj sur la tronoj mi vidis dudek kvar presbiterojn sidantajn, vestitajn per blankaj vestoj; kaj sur iliaj kapoj orajn kronojn.

5 Kaj el la trono eliris fulmoj kaj voĉoj kaj tondroj. Kaj antaŭ la trono brulis sep fajraj torĉoj, kiuj estas la sep Spiritoj de Dio;

6 kaj antaŭ la trono kvazaŭ vitra maro, simila al kristalo; kaj meze apud la trono kaj ronde ĉirkaŭ la trono kvar kreitaĵoj, plenaj de okuloj antaŭe kaj malantaŭe.

7 Kaj la unua kreitaĵo similis leonon, kaj la dua kreitaĵo similis bovidon, kaj la tria kreitaĵo havis vizaĝon kvazaŭ homan, kaj la kvara kreitaĵo similis aglon flugantan.

8 Kaj la kvar kreitaĵoj, havantaj po ses flugiloj, estas ĉirkaŭe kaj interne plenaj de okuloj; kaj paŭzon ili ne havas tage kaj nokte, dirante:Sankta, sankta, sankta, estas Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, la estanta kaj estinta kaj venonta.

9 Kaj kiam la kreitaĵoj donos gloron kaj honoron kaj dankon al la Sidanto sur la trono, al la Vivanto por ĉiam kaj eterne,

10 la dudek kvar presbiteroj falos antaŭ la Sidanto sur la trono, kaj ili adorkliniĝos al la Vivanto por ĉiam kaj eterne, kaj ĵetos siajn kronojn antaŭ la trono, dirante:

11 Inda Vi estas, ho nia Sinjoro kaj nia Dio, ricevi la gloron kaj la honoron kaj la potencon; ĉar Vi kreis ĉion, kaj pro Via volo ĉio ekzistis kaj kreiĝis.

1 这些事以后, 我观看, 见天上有一道门开着; 并且有我第一次听见的那个好像号筒的声音, 对我说: "你上这里来! 我要把以后必定发生的事指示你。"

2 立刻, 我在灵里, 就看见有一个宝座, 设立在天上, 有一位坐在宝座上。

3 那位坐着的, 看来好像碧玉和红宝石, 又有彩虹围绕着宝座, 看来好像绿宝石。

4 宝座的周围有二十四个座位, 上面坐着二十四位长老, 身穿白衣, 头戴金冠。

5 有闪电、响声、雷轰从宝座中发出; 又有七枝火炬在宝座前点着, 这就是 神的七灵。

6 宝座前有一个看来好像水晶的玻璃海。在宝座中间和宝座周围有四个活物, 前后布满了眼睛。

7 第一个活物像狮子, 第二个活物像牛犊, 第三个活物的脸面像人, 第四个活物像飞鹰。

8 四个活物各有六个翅膀, 里外布满了眼睛。他们昼夜不停地说: "圣哉! 圣哉! 圣哉! 主、全能的 神, 昔在、今在、以后永在的那一位。"

9 每逢四个活物把荣耀、尊贵、感谢献给那坐在宝座上, 活到永永远远的那一位的时候,

10 二十四位长老就俯伏在坐在宝座上那一位的面前, 敬拜那活到永永远远的, 又把他们的冠冕放在宝座前, 说:

11 "主、我们的 神, 你是配得荣耀、尊贵、权能的, 因为你创造了万有, 万有都是因着你的旨意而存在, 而被造的。"