1 Apokalipso de Jesuo Kristo, kiun Dio donis al li, por montri al siaj servistoj tion, kio devas baldaŭ okazi; kaj Li sendis kaj montris ĝin per Sia anĝelo al Sia servisto Johano,
2 kiu atestis la vorton de Dio kaj la ateston de Jesuo Kristo, pri ĉio, kion li vidis.
3 Feliĉaj estas la leganto kaj la aŭskultantoj de la vortoj de la profetaĵo kaj la observantoj de la skribitaĵoj en ĝi; ĉar la tempo estas proksima.
4 Johano al la sep eklezioj en Azio:Graco al vi kaj paco de Tiu, kiu estas kaj estis kaj venos; kaj de la sep spiritoj antaŭ Lia trono;
5 kaj de Jesuo Kristo, la fidela atestanto, la unuenaskita el la mortintoj, kaj la reganto de la reĝoj de la tero. Al tiu, kiu nin amas, kaj nin malligis de niaj pekoj per sia sango,
6 kaj faris nin regno, pastroj al lia Dio kaj Patro; al li la gloro kaj la potenco por ĉiam kaj eterne. Amen.
7 Jen li venas kun la nuboj; kaj lin vidos ĉiu okulo, kaj tiuj, kiuj lin trapikis; kaj ĉiuj gentoj de la tero ploros pro li. Vere, Amen.
8 Mi estas la Alfa kaj la Omega, diras la Sinjoro, la Dio, kiu estas kaj estis kaj venos, la Plejpotenca.
9 Mi, Johano, via frato kaj partoprenanto kun vi en la aflikto kaj regno kaj pacienco de Jesuo, estis sur la insulo nomata Patmos pro la vorto de Dio kaj la atesto de Jesuo.
10 Mi min trovis en la Spirito en la tago de la Sinjoro, kaj mi aŭdis malantaŭ mi grandan voĉon kvazaŭ de trumpeto,
11 dirantan:Kion vi vidas, tion skribu en libron kaj sendu al la sep eklezioj:al Efeso kaj al Smirna kaj al Pergamo kaj al Tiatira kaj al Sardes kaj al Filadelfia kaj al Laodikea.
12 Kaj mi min turnis, por vidi la voĉon, kiu parolis kun mi. Kaj turniĝinte, mi vidis sep orajn lampingojn;
13 kaj meze de la sep lampingoj iun similan al la Filo de homo, vestitan ĝispiede, kaj zonitan ĉirkaŭ la brusto per ora zono.
14 Kaj lia kapo kaj liaj haroj estis blankaj kiel blanka lano, kiel neĝo; kaj liaj okuloj estis kiel fajra flamo;
15 kaj liaj piedoj estis kiel brilanta latuno, kvazaŭ rafinita en forno; kaj lia voĉo estis kiel voĉo de multaj akvoj.
16 Kaj li havis en sia dekstra mano sep stelojn; kaj el lia buŝo eliris akra dutranĉa glavo; kaj lia aspekto estis kiel brilas la suno en sia forteco.
17 Kaj kiam mi vidis lin, mi falis ĉe liaj piedoj kvazaŭ senviva. Kaj li metis sian dekstran manon sur min, dirante:Ne timu; mi estas la unua kaj la lasta,
18 kaj la vivanta; kaj mi fariĝis mortinta, kaj jen, mi estas vivanta por ĉiam kaj eterne, kaj mi havas la ŝlosilojn de la morto kaj de Hades.
19 Skribu do tion, kion vi vidis, kaj kio estas, kaj kio okazos poste;
20 la misteron de la sep steloj, kiujn vi vidis en mia dekstra mano, kaj la sep orajn lampingojn. La sep steloj estas la anĝeloj de la sep eklezioj; kaj la sep lampingoj estas la sep eklezioj.
1 耶稣基督的启示, 就是 神赐给他, 叫他把快要发生的事指示他的众仆人。他就差派天使显示给他的仆人约翰。
2 约翰把 神的道, 和耶稣基督的见证, 凡是自己所看见的, 都见证出来了。
3 读这书上预言的人, 和那些听见这预言并且遵守书中记载的人, 都是有福的! 因为时候近了。
4 约翰写信给在亚西亚的七个教会。愿恩惠平安, 从那位今在、昔在、以后永在的 神, 从他宝座前的七灵,
5 又从那信实的见证人、死人中首先复生的、地上众君王的统治者耶稣基督临到你们。他爱我们, 用自己的血把我们从我们的罪中释放出来,
6 又使我们成为国度, 作他父 神的祭司。愿荣耀权能都归给他, 直到永永远远。阿们。
7 看哪, 他驾着云降临, 每一个人都要看见他, 连那些刺过他的人也要看见他, 地上的万族都要因他捶胸。这是必定的, 阿们。
8 主 神说: "我是阿拉法, 我是俄梅格; 我是今在、昔在、以后永在, 全能的 神。"
9 我约翰, 就是你们的弟兄, 在耶稣里跟你们一同分享患难、国度和忍耐的, 为了 神的道和耶稣的见证, 曾经在那名叫拔摩的海岛上。
10 有一个主日, 我在灵里, 听见在我后边有一个大声音, 好像号筒的响声,
11 说: "你所看见的, 要写在书上, 也要寄给以弗所、士每拿、别迦摩、推雅推拉、撒狄、非拉铁非、老底嘉七个教会。"
12 我转过身来要看看那跟我说话的声音是谁发的; 一转过来, 就看见七个金灯台。
13 灯台中间有一位好像人子的, 身上穿着直垂到脚的长衣, 胸间束着金带。
14 他的头和头发像白羊毛、像雪一样洁白, 他的眼睛好像火焰,
15 他的两脚好像在炉中精炼过的发光的铜, 他的声音好像众水的声音。
16 他的右手拿着七星, 有一把两刃的利剑从他口中吐出来; 他的脸发光好像正午的烈日。
17 我看见了他, 就仆倒在他脚前, 像死了一样。他用右手按着我, 说: "不要怕! 我是首先的, 我是末后的,
18 又是永活的; 我曾经死过, 看哪, 现在又活着, 直活到永永远远, 并且拿着死亡和阴间的钥匙。
19 所以, 你要把所看见的, 现在的, 和今后将要发生的事都写下来。
20 你所看见在我右手中的七星和七个金灯台的奥秘就是这样: 七星是七个教会的使者, 七灯台是七个教会。"