1 Pro Cion mi ne silentos, kaj pro Jerusalem mi ne haltos, ĝis ĝia praveco eliĝos kiel brilo kaj ĝia savo kiel brulanta torĉo.2 Kaj la popoloj vidos vian feliĉon, kaj ĉiuj reĝoj vian honoron; kaj oni nomos vin per nomo nova, kiun eldiros la buŝo de la Eternulo.3 Kaj vi estos belega krono en la mano de la Eternulo, kaj reĝa kapornamo en la manplato de via Dio.4 Oni ne plu nomos vin forlasita, kaj pri via lando oni ne plu diros, ke ĝi estas dezerta; sed oni nomos vin Mia Favorata kaj vian landon Edzinigitino; ĉar la Eternulo vin favoras kaj via lando havos edzon.5 Kiel junulo prenas por kunvivado junulinon, tiel kunvivos kun vi viaj filoj; kaj kiel fianĉo ĝojas pri la fianĉino, tiel ĝojos pri vi via Dio.6 Sur viaj muregoj, ho Jerusalem, Mi starigis gardistojn, por ke la tutan tagon kaj la tutan nokton ili ne eksilentu; vi, kiuj memorigas pri la Eternulo, ne faru al vi ripozon,7 kaj al Li ne donu ripozon, ĝis Li aranĝos kaj faros Jerusalemon gloro sur la tero.8 La Eternulo ĵuris per Sia dekstra mano kaj per Sia potenca brako:Mi ne plu donos vian grenon kiel manĝaĵon al viaj malamikoj, kaj fremduloj ne trinkos vian moston, por kiu vi laboris;9 sed ĝiaj rikoltantoj ĝin manĝos, kaj laŭdos la Eternulon; kaj ĝiaj kolektantoj ĝin trinkos en la korto de Mia sanktejo.10 Pasu, pasu tra la pordegoj, pretigu vojon por la popolo; ebenigu, ebenigu la vojon, liberigu ĝin de ŝtonoj; levu standardon super la popoloj.11 Jen la Eternulo aŭdigas ĝis la fino de la tero:Diru al la filino de Cion:Jen venas via Savanto; jen Lia rekompenco estas kun Li, kaj Lia repago antaŭ Li.12 Kaj oni nomos ilin la sankta popolo, la liberigitoj de la Eternulo; kaj vin oni nomos urbo multevizitata kaj ne forlasata.
1 为了锡安的缘故我必不缄默, 为了耶路撒冷的缘故我决不静止, 直到它的公义如光辉发出, 它的救恩像明灯发亮。 2 列国必看见你的公义, 众王必看见你的荣耀; 人要给你起一个新名, 是耶和华亲口指定的。 3 你在耶和华的手中要作美丽的冠冕, 在你 神的掌上要作君王的华冠。 4 你必不再称为被撇弃的, 你的地也必不再称为荒凉的, 你却要称为我所喜悦的, 你的地也要称为有丈夫的, 因为耶和华喜悦你, 你的地也必有丈夫。 5 因为年轻人怎样娶处女, 那建造你的也必怎样娶你; 新郎怎样因新娘欢乐, 你的 神也必怎样因你欢乐。 6 耶路撒冷啊! 我在你的城墙上设立了守望的人; 他们昼夜都不缄默; 提耶和华之名的啊! 你们不要静止。 7 你们也不要让 神静止, 直至他建立耶路撒冷, 等到他使耶路撒冷在地上成为受人赞美的城。 8 耶和华指着自己的右手和他大能的膀臂起誓, 说: "我必不再把你的五谷给你的仇敌作食物, 外族人也必不再喝你劳碌所得的新酒; 9 唯有那些收割的人可以吃五谷, 并且赞美耶和华; 那些收集的人可以在我圣所的院子里喝新酒。" 10 你们要经过, 要从城门经过, 预备人民的道路; 你们要填高, 要填高大道。要捡去石头、向万民竖立旗帜。 11 看哪! 耶和华曾向地极的人宣告, 说: 你们要对锡安的居民("居民"原文作"女子")说: ‘看哪! 你的拯救者来到了。他给予人的赏赐在他那里, 他施予人的报应在他面前。’" 12 人必称他们为圣洁的子民, 为耶和华买赎回来的人; 你也必称为被爱慕的, 不被遗弃的城。