1 Jen estas Mia servanto, kiun Mi apogas, Mia elektito, kiun favoras Mia animo. Mi metis Mian spiriton sur lin; li disportos justecon al la nacioj.
2 Li ne krios nek bruos, kaj ne aŭdigos sur la stratoj sian voĉon.
3 Kanon rompetitan li ne rompos, kaj meĉon senfajriĝantan li ne estingos. Laŭ la vero li faros juĝon.
4 Li ne laciĝos nek fleksiĝos, ĝis li starigos sur la tero justecon; kaj lian instruon atendas la insuloj.
5 Tiele diras Dio, la Eternulo, kiu kreis la ĉielon kaj etendis ĝin, kiu disvastigis la teron kaj ĝiajn produktojn, kiu donis animon sur ĝiaj loĝantoj, kaj spiriton al tiuj, kiuj iras sur ĝi:
6 Mi, la Eternulo, alvokis vin por la vero, kaj Mi prenos vin je la mano kaj gardos vin, kaj faros vin interligo por la popolo, lumo por la nacioj,
7 por malfermi okulojn blindajn, por elkonduki el malliberejo malliberulojn, el domo ŝlosita sidantajn en mallumo.
8 Mi estas la Eternulo, tia estas Mia nomo; kaj Mian honoron Mi ne donos al alia, nek Mian gloron al idoloj.
9 Kio antaŭlonge estis profetita, jen ĝi plenumiĝis, kaj novajn aferojn Mi anoncas; antaŭ ol ili elkreskos, Mi anoncos al vi.
10 Kantu al la Eternulo kanton novan, Lian gloron de la rando de la tero, vi, kiuj ŝipveturas sur la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, insuloj kaj iliaj loĝantoj.
11 Laŭtigu vian voĉon, ho dezerto kaj ĝiaj urboj, la vilaĝoj, en kiuj loĝas Kedar; ĝojkriu la loĝantoj de Sela, de la supro de montoj ili voku.
12 Ili donu honoron al la Eternulo, kaj Lian gloron ili proklamu sur la insuloj.
13 La Eternulo eliros kiel heroo, kiel homo de milito Li vekos fervoron, Li vokos kaj aŭdigos militan krion, Li montros Sian potencon sur Siaj malamikoj.
14 Longe Mi silentis, estis kvieta, kaj detenis Min; nun Mi krios kiel naskantino, Mi neniigos kaj englutos ĉion.
15 Mi dezertigos montojn kaj montetojn, kaj ilian tutan verdaĵon Mi elsekigos; Mi faros la riverojn insuloj, kaj la lagojn Mi elsekigos.
16 Mi kondukos la blindulojn laŭ vojo, kiun ili ne konas, laŭ irejoj por ili ne konataj Mi irigos ilin; la mallumon antaŭ ili Mi faros lumo, kaj la vojojn kurbajn rektaj. Tiajn aferojn Mi faros por ili, kaj Mi ilin ne forlasos.
17 Retiros sin malantaŭen, kovriĝos per honto tiuj, kiuj fidas idolojn, kaj kiuj diras al fanditaĵoj:Vi estas niaj dioj.
18 Aŭskultu, ho surduloj; kaj vi, blinduloj, rigardu, por ke vi vidu.
19 Sed kiu estas tiel blinda, kiel Mia servanto, kaj surda, kiel la sendato, kiun Mi sendas? kiu estas tiel blinda, kiel Mia elaĉetito, kaj blinda, kiel la servanto de la Eternulo?
20 Vi vidis multe, sed vi ne konservis; viaj oreloj estas malfermitaj, sed ne aŭdas.
21 La Eternulo deziris pro Sia justeco, ke Li faru la leĝon granda kaj glora.
22 Sed tio estas popolo prirabita kaj senhavigita; ili ĉiuj estas ligitaj en kavernoj kaj kaŝitaj en malliberejoj; ili fariĝis rabakiro, kaj neniu ilin savas, kaptitaĵo, kaj neniu diras:Redonu.
23 Kiu el vi atentos ĉi tion, komprenos kaj aŭskultos por la tempo estonta?
24 Kiu fordonis Jakobon por ruinigo kaj Izraelon al la rabistoj? ĉu ne la Eternulo, kontraŭ kiu ni pekis, ne volis iri laŭ Liaj vojoj kaj ne aŭskultis Lian instruon?
25 Kaj Li elverŝis sur lin la ardon de Sia kolero kaj la potencon de la milito; kaj Li faris brulon ĉirkaŭe de li, sed li ne komprenis; Li ĵetis flamojn sur lin, sed li ne prenis tion al sia koro.
1 看哪! 这是我的仆人, 我扶持他; 我所拣选的, 我的心喜悦他; 我已经把我的灵赐给他, 他必把公理带给万国。
2 他不呼喊, 也不扬声, 也不叫人在街上听见他的声音。
3 压伤的芦苇, 他不折断; 将熄灭的灯火, 他不吹灭; 他忠实地传出公理。
4 他不灰心, 也不沮丧, 直到他在地上设立公理, 众海岛的人都等候他的教训。
5 那创造诸天, 展开穹苍, 铺张大地和大地所出的一切, 赐气息给地上的众人, 又赐灵性给在地上行的人的耶和华 神这样说:
6 "我耶和华凭着公义呼召了你; 我必紧拉着你的手, 我必保护你, 立你作人民的约, 作列国的光,
7 为要开瞎子的眼, 领被囚的出牢狱, 领住在黑暗中的出监牢。
8 我是耶和华, 这是我的名; 我必不把我的荣耀归给别人, 也不把我当受的称赞归给雕刻的偶像。
9 看哪! 先前预言过的事已经成就了, 现在我说明新的事; 它们还没有发生以前, 我就先说给你们听了。"
10 所有航海的和海中所充满的, 众海岛和其上的居民哪! 你们都要向耶和华唱新歌, 从地极向他发出赞美。
11 愿旷野和其中的城镇都扬声; 愿基达人居住的村庄都高呼; 愿西拉的居民都欢呼, 在山顶上吶喊。
12 愿他们把荣耀归给耶和华, 在众海岛中宣扬对他的颂赞。
13 耶和华必像勇士出战, 必像战士激动热心; 他要呼喊, 大声吶喊, 要向仇敌显出自己的威猛。
14 我已经很久缄默不言, 闭口不语, 但现在我要像待产的妇人一样呼喊, 我要急速地喘气。
15 我必使大山小山都变为荒场, 使一切草木都枯干; 我要使江河变为干地, 使水池干涸。
16 我必领瞎子走陌生的道, 带他们走他们不知道的路。我必在他们面前使黑暗变为光明, 使弯曲的地方变为平直。这些事我都要作, 决不放弃。
17 那些倚靠偶像, 对铸像说: "你们是我们的神"的, 必被赶逐, 全然蒙羞。
18 聋子啊! 你们要听。瞎子啊! 你们要留心去看。
19 有谁比我的仆人更瞎呢?有谁比我差派的使者更聋呢?有谁瞎眼像那与我立了和约的呢?有谁瞎眼像耶和华的仆人呢?
20 你们看见了许多的事, 却没有留心, 耳朵开着, 却没有听见。
21 耶和华为自己公义的缘故, 喜欢使律法为大为尊。
22 但这人民是被抢劫和被掠夺的, 全都困陷在洞穴中, 被收藏在监牢里; 他们作了掠物, 无人搭救; 他们成了掳物, 无人说: "要归还! "
23 你们中间谁肯听这话呢?谁肯从今以后留心听呢?
24 谁把雅各交出来给掠夺者?谁把以色列交给抢劫的呢?岂不是耶和华, 就是我们得罪的那位吗?因为他们不肯遵行他的道, 也不肯听从他的律法。
25 因此, 他把他猛烈的怒气和惨酷的战争, 倾倒在他身上; 这在他四周如火烧起来, 他还不知道; 把他烧着了, 他也不放在心上。