1 Leviĝu, lumiĝu; ĉar venas via lumo, kaj la majesto de la Eternulo ekbrilas super vi.
2 Ĉar jen mallumo kovros la teron, kaj krepusko la popolojn; sed super vi brilos la Eternulo, kaj Lia majesto aperos super vi.
3 Kaj popoloj iros al via lumo, kaj reĝoj al la brilo de viaj radioj.
4 Levu ĉirkaŭen viajn okulojn, kaj rigardu:ĉiuj ili kolektiĝas kaj iras al vi; viaj filoj venas de malproksime, kaj viaj filinoj estas portataj sur la brako.
5 Tiam vi vidos kaj estos ravita, ektremos kaj vastiĝos via koro; ĉar turniĝos al vi la abundaĵo de la maro, la riĉaĵoj de la popoloj venos al vi.
6 Multo da kameloj kovros vin, junaj kameloj el Midjan kaj Efa; ĉiuj ili venos el Ŝeba, portos oron kaj olibanon, kaj proklamos laŭdon al la Eternulo.
7 Ĉiuj ŝafoj de Kedar kolektiĝos ĉe vi; la virŝafoj de Nebajot servos al vi; favore akceptotaj ili iros sur Mian altaron, kaj la domon de Mia gloro Mi majestigos.
8 Kiuj ili estas, kiuj flugas kiel nuboj, kaj kiel kolomboj al siaj kolombujoj?
9 Al Mi celas la insuloj, kaj la ŝipoj de Tarŝiŝ estas antaŭe, por venigi viajn filojn de malproksime, ilian arĝenton kaj oron kune kun ili, pro la nomo de la Eternulo, via Dio, kaj de la Sanktulo de Izrael, ĉar Li faris vin glora.
10 Kaj fremduloj konstruos viajn murojn, kaj iliaj reĝoj servos al vi; ĉar en Mia kolero Mi vin frapis, sed en Mia favoro Mi vin kompatas.
11 Kaj ĉiam nefermitaj estos viaj pordegoj, nek tage nek nokte ili estos ŝlosataj; por ke oni venigu al vi la potencon de la popoloj kaj konduku iliajn reĝojn.
12 Ĉar popolo aŭ regno, kiu ne servos al vi, pereos, kaj tiaj popoloj estas tute ekstermotaj.
13 La majesto de Lebanon venos al vi; cipreso, abio, kaj bukso kuniĝos, por ornami la lokon de Mia sanktejo; kaj la lokon de Miaj piedoj Mi faros honorata.
14 Kaj humile venos al vi la filoj de viaj premantoj, kaj ĵetos sin antaŭ viajn piedojn ĉiuj, kiuj vin malestimis; kaj oni nomos vin urbo de la Eternulo, Cion de la Sanktulo de Izrael.
15 Anstataŭ tio, ke vi estis forlasita kaj malamata kaj neniu volis preterpasi vin, Mi faros vin fierindaĵo de la mondo, ĝojo de ĉiuj generacioj.
16 Kaj vi nutros vin per la lakto de la popoloj kaj per la abundaĵo de la reĝoj; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas via Savanto kaj via Liberiganto, la Potenculo de Jakob.
17 Anstataŭ kupro Mi alportos oron, kaj anstataŭ fero Mi alportos arĝenton, anstataŭ ligno kupron, kaj anstataŭ ŝtonoj feron; kaj Mi faros via estraro la pacon kaj viaj administrantoj la justecon.
18 Oni ne plu aŭdos pri perforto en via lando, pri malfeliĉo kaj pereigo inter viaj limoj; kaj viajn murojn vi nomos savo kaj viajn pordegojn laŭda kanto.
19 La suno ne plu estos por vi lumo de la tago, kaj la brilo de la luno ne lumos al vi; sed la Eternulo estos por vi lumo eterna, kaj via Dio estos via gloro.
20 Via suno ne plu subiros, kaj via luno ne kaŝiĝos; ĉar la Eternulo estos por vi lumo eterna, kaj la tagoj de via funebro finiĝos.
21 Kaj via popolo tuta estos justuloj, por eterne ili ekposedos la teron; tio estas markoto de Mia plantado, faro de Miaj manoj, per kiu Mi Min gloros.
22 El la plej malgranda fariĝos milo, kaj el la plej sensignifa fariĝos potenca popolo; Mi, la Eternulo, rapide faros tion en ĝia tempo.
1 锡安哪! 起来, 发光, 因为你的光已经来到, 耶和华的荣耀已升起来照耀你。
2 看哪! 黑暗遮盖大地, 幽暗遮蔽万民; 但耶和华要升起来照耀你, 他的荣耀要彰显在你身上。
3 万国要在你的光中行走, 列王必在你如旭日初升的光辉中行走。
4 你举目四面观看吧! 众人都聚集, 来到你那里; 你的儿子都要从远方而来, 你的女儿都必被怀抱而来。
5 那时, 你看见了, 就必有光彩, 你的心又惊讶又宽畅; 因为大海的财富都必转来归你, 列国的财富也都归你。
6 成群的骆驼必遮盖你的地, 米甸和以法的小骆驼要盖满你的国境; 示巴的人都必带着黄金和乳香来到, 并且宣扬赞美耶和华的话。
7 基达的羊群都必聚集到你那里, 尼拜约的公羊要供你使用; 它们必献在我的祭坛上, 成为蒙悦纳的祭品。我要荣耀我荣耀的殿。
8 那些像云彩飞来, 像鸽子飞回巢里的, 是谁呢?
9 众海岛的人都必等候我, 他施的船队领先, 把你的众子, 连他们的金银, 都一起从远方带来, 都为了耶和华你的 神的名, 又为了以色列的圣者的缘故, 因为他已经荣耀了你。
10 外族人要重建你的城墙, 他们的君王都必服事你。虽然我曾经在烈怒中击打了你, 现在我却在恩典中怜悯你。
11 你的城门必常常开, 日夜都不关闭, 使人把列国的财富带来归你, 他们的君王也都被引导而来。
12 不事奉你的邦或国, 都必灭亡; 那些邦国必全然荒废。
13 黎巴嫩的荣耀必来归你, 就是松树、杉树和黄杨树, 都一起归你, 为要装饰我圣所之地, 我也要使我踏足之处得荣耀。
14 那些素来苦待你的人, 他们的子孙都必屈身来到你那里; 所有藐视你的, 都要在你的脚下跪拜; 他们要称你为耶和华的城、以色列圣者的锡安。
15 你曾经被撇弃、被憎恨, 以致无人经过你那里, 但我要使你成为永远被夸耀的, 成为万代的喜乐。
16 你要喝万国的奶, 又吮列王的乳, 这样, 你就知道我耶和华是你的拯救者, 是你的救赎主, 雅各的大能者。
17 我要带来黄金代替铜, 带来银子代替铁, 铜代替木头, 铁代替石头。我要立和平作你的官长, 立公义作你的监督。
18 在你的国中必不再听见强暴的事, 在你的境内, 也不再听到荒废和毁坏的事; 你必称你的城墙为"拯救", 称你的城门为"赞美"。
19 白天太阳必不再作你的光, 晚上月亮也必不再发光照耀你, 耶和华却要作你永远的光, 你的 神要作你的荣耀。
20 你的太阳必不再下落, 你的月亮也必不退缩; 因为耶和华要作你永远的光, 你悲哀的日子必要终止。
21 你的人民都必成为义人, 永远得地为业; 他们是我栽种的嫩芽, 我手所作的工作, 使我得荣耀。
22 最小的要成为一族, 微弱的要成为强盛的国, 我耶和华必按着定期速速作成这事。