1 En la jaro, kiam Tartan venis Aŝdodon, kien lin sendis Sargon, reĝo de Asirio, kaj li militis kontraŭ Aŝdod kaj prenis ĝin,2 en tiu tempo la Eternulo parolis per Jesaja, filo de Amoc, dirante:Iru, kaj demetu la sakaĵon de via lumbo, kaj demetu la ŝuojn de viaj piedoj. Kaj li faris tiel; li iris nuda kaj nudpieda.3 Kaj la Eternulo diris:Kiel Mia servanto Jesaja iris nuda kaj nudpieda por trijara montrado kaj antaŭdirado pri Egiptujo kaj Etiopujo,4 tiel la reĝo de Asirio kondukos la kaptitajn Egiptojn kaj la ekzilitajn Etiopojn, junulojn kaj maljunulojn, nudajn kaj nudpiedajn kaj kun nudaj hontaj partoj, malhonore por la Egiptoj.5 Kaj ili havos teruron kaj honton pro Etiopujo, kiun ili fidis, kaj pro Egiptujo, pri kiu ili fanfaronis.6 Kaj en tiu tempo diros la loĝantoj de tiu apudmara lando:Jen kia estas nia fidita lando, kien ni kuris, por serĉi helpon, por savi nin kontraŭ la reĝo de Asirio; kiamaniere ni nun savos nin?
1 亚述王撒珥根差派统帅去亚实突的那年, 那统帅就攻打亚实突, 把城占领。 2 那时, 耶和华借着亚摩斯的儿子以赛亚说: "你解开你腰间的麻布, 脱去你脚上的鞋。"以赛亚就这样作了, 露体赤足行走。 3 耶和华说: "我的仆人以赛亚怎样露体赤足行走了三年, 作攻击埃及和古实的预兆和兆头, 4 亚述王也必照样把埃及的俘虏和古实被放逐的人带走, 无论老少, 都露体赤足, 露出下体, 使埃及蒙羞。 5 以色列人必因他们所仰望的古实和他们所夸耀的埃及, 惊惶羞愧。 6 到那日, 这沿海的居民必说: ‘看哪! 我们所仰望的, 就是我们为着脱离亚述王, 逃往投靠的, 也不过是这样。我们又怎能逃脱呢?’"