1 Alproksimiĝu, popoloj, por aŭskulti; kaj atentu, ho gentoj; aŭskultu la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, la mondo kaj ĉiuj ĝiaj produktoj.

2 Ĉar indignas la Eternulo kontraŭ ĉiuj popoloj kaj flame koleras kontraŭ ilia tuta anaro; Li kondamnis ilin, eldonis ilin al buĉado.

3 Kaj iliaj mortigitoj estos disĵetitaj, kaj iliaj kadavroj eligos malbonodoron, kaj la montoj trapenetriĝos de ilia sango.

4 Kaj velkos la tuta estaĵaro de la ĉielo, kaj la ĉielo kuneruliĝos kiel skribrulaĵo; kaj ĝia tuta estaĵaro defalos, kiel defalas folio de vinberbranĉo kaj velkintaĵo de figarbo.

5 Ĉar Mia glavo ebriiĝis en la ĉielo; jen ĝi malsupreniras sur Edomon kaj sur Mian kondamnitan popolon, por fari juĝon.

6 La glavo de la Eternulo estas plena de sango, grasiĝis de sebo, de sango de ŝafoj kaj kaproj, de sebo de ŝafaj renoj; ĉar buĉoferadon la Eternulo aranĝos en Bocra kaj grandan buĉadon en la lando de Edom.

7 Kaj falos bubaloj kun ili, kaj bovoj junaj kun bovoj grasigitaj, kaj ilia tero estos saturita de sango, kaj ilia polvo estos grasigita de sebo.

8 Ĉar tio estas tago de venĝo de la Eternulo, jaro de repago pro la juĝafero de Cion.

9 Kaj liaj riveroj aliformiĝos en peĉon kaj lia polvo en sulfuron, kaj lia tero fariĝos brulanta peĉo.

10 Nek tage nek nokte ĝi estingiĝos, eterne leviĝados ĝia fumo; de generacio al generacio ĝi restos dezerta, en eterneco neniu iros sur ĝi.

11 Ekposedos ĝin pelikano kaj botaŭro, kaj gufo kaj korvo loĝos sur ĝi; kaj Li etendos super ĝi rektoŝnuron de ruinigo kaj vertikalon de detruo.

12 Ĝi ne havos potenculojn, kiuj povus tie proklami regnon, kaj ĉiuj ĝiaj princoj malaperos.

13 Kaj en ĝiaj palacoj kreskos dornoj kaj urtikoj, kaj sur ĝiaj fortikaĵoj kreskos pikarbustoj; kaj ĝi estos loĝejo de ŝakaloj, spaco por strutoj.

14 Kaj renkontiĝos tie sovaĝaj katoj kun sovaĝaj hundoj, kaj virkaproj krios unu al alia; nur strigo tie nestos kaj trovos por si ripozejon.

15 Tie nestos saltanta serpento kaj metos ovojn kaj kovos kaj kolektos en sia ombro; tie milvoj kolektiĝos unu al alia.

16 Serĉu en la libro de la Eternulo, kaj legu:eĉ unu el ili ne mankos, unu ne sentos foreston de alia; ĉar Lia buŝo tion ordonis kaj Lia spirito tion kolektas.

17 Kaj Li mem lotumis por ili, kaj Lia mano dividis por ili laŭ rektoŝnuro; ili heredos tion por ĉiam, de generacio al generacio ili loĝos tie.

1 列国啊, 要近前来听! 众民哪, 要留心听! 地和地上所充满的, 世界和其中所出的一切, 都要听!

2 因为耶和华向列国发怒, 向他们所有的军队发烈怒, 要把他们灭尽, 要把他们交出来受屠杀。

3 他们被杀的必被拋弃在外面, 尸体的臭气上腾, 众山都被他们的血所溶化。

4 天上的万象都必消残; 天也像书卷一般被卷起, 所有星宿也必衰残, 像葡萄树的叶子衰残一样, 又像无花果树的叶子凋落一样。

5 因为我的刀在天上已经喝足了, 看哪! 它要落在以东, 以及我决定要灭绝的民身上, 为要施行审判。

6 耶和华的刀染满了血, 这刀因脂肪、羊羔和公山羊的血, 以及公绵羊腰子的脂肪而滋润, 因为耶和华在波斯拉有杀牲献祭的事, 在以东地有大屠杀。

7 野牛、牛犊与壮牛要与他们一同倒下, 他们的地喝足了血, 他们的尘土因脂肪而肥润。

8 因为耶和华有报仇的日子, 为锡安的案件, 必有报应之年。

9 以东的河水都要变成石油, 它的尘土必变成硫磺, 它的地土要变成烧着的石油,

10 昼夜不熄, 烟气永远上腾, 并且必世世代代变为荒凉, 永永远远无人经过。

11 但鹈鹕与箭猪要占据那地, 猫头鹰和乌鸦必住在其中。耶和华必把空虚的准绳、混沌的线铊, 拉在其上。

12 它的显贵一个也没有了, 以致不能称为一国, 所有的领袖也没有了。

13 以东的宫殿必长荆棘, 它的堡垒必长蒺藜和刺草; 它要作野狗的住处, 作鸵鸟的居所。

14 旷野的走兽必与豺狼相遇, 野山羊必呼喊它的同伴; 连夜间的怪物也必在那里栖身, 为自己寻找休息的地方。

15 箭蛇要在那里筑窝、下蛋、孵蛋, 并且聚子在它的阴影下; 鹞鹰也各与自己的伴偶, 聚集在那里。

16 你们要查考和阅读耶和华的书卷; 这些都无一缺少, 也没有一个是没有伴偶的, 因为他的口已吩咐了, 他的灵已把它们聚集。

17 他也为它们抽签, 他的手用准绳给它们分地; 它们必永远得着那地, 也要世世代代住在其中。